Tarzan de la simioj

Cxapitro 8

La arbosupra cxasanto


--> Unikoda versio <-- | --> Latin-3 versio <--


La matenon post la DumDumo la tribo malrapide komencis reiri tra la arbaron al la marbordo.

La kadavron de Tublat kusxis tie, kie gxi falis, cxar la popolo de Kercxak ne mangxas siajn mortintojn.

La marsxado estis nura malrapida sercxado por nutrajxoj. Brasikpalmon kaj grizan prunarbon, pisangon kaj citamenon ili trovis abundaj, kun sovagxaj ananasoj, kaj, foje, etaj mamuloj, birdoj, rampuloj, kaj insektoj. La nuksojn ili rompis inter siaj potencaj makzeloj, aux, se tiuj tro malmolis, frakasis per batado inter rokoj.

Unu fojon, maljuna Sabor, transirante antaux ili, pelrapidigis ilin al la sekureco de la pli altaj brancxoj, cxar se sxi estimis ilian nombron kaj iliajn akrajn dentegojn, siavice ili egale estimis sxian kruelan kaj potencan ferocecon.

Sur malalta brancxo sidis Tarzan, rekte super la majesta, supla korpo dum gxi silente pusxis sin tra la densa gxangalo. Li jxetis ananason kontraux tiun antikvan malamikon de sia popolo. La granda besto haltis kaj, turnante sin, rigardis la mokanton super sxi.

Kolere svingante la voston, sxi nudigis siajn flavajn dentegojn, tordante siajn grandajn lipojn je hida grauxlo, kiu sulkigis sxian hirtan muzelon je segodentaj krestoj kaj fermis sxiajn kruelajn okulojn gxis du mallargxaj fendoj da kolerego kaj malamo.

Kun repusxitaj oreloj sxi rekte rigardis la okulojn de Tarzan de la Simioj kaj elvocxigis sian ferocan, akratonan defikrion. Kaj de la sekureco de sia superpendanta brancxo la duonsimiido resendis la timigan respondon de sia popolo.

Dum momento la du silente rigardis unu la alian, kaj tiam la katego turnis sin al la gxangalo, kiu glutis sxin kiel la maro glutas jxetitan sxtoneton.

Sed en la menson de Tarzan saltis grandioza projekto. Li mortigis la ferocan Tublat, do cxu li ne estas potenca batalanto? Nun li spuros la ruzan Sabor kaj simile mortigos sxin. Li estos ankaux potenca cxasanto.

Funde de lia angla koreto batadis la granda deziro kovri al si la nudecon per VESTAJxOJ, cxar li jam lernis el siaj bildlibroj, ke cxiuj HOMOJ estas tiel kovritaj, dum SIMIETOJ kaj SIMIOJ kaj cxiuj aliaj vivantaj estajxoj vivis nudaj.

VESTAJxOJ do vere devas esti insigno de grandeco; la insigno de la supereco de la HOMO super cxiuj aliaj bestoj, cxar certe ne povas ekzisti alia kialo porti tiujn hidajxojn.

Antaux multaj lunperiodoj, kiam li estis multe malpli granda, li deziris la hauxton de Sabor, la leonino, aux Numa, la leono, aux Sxita, la leopardo, por kovri lian senharan korpon, ke li ne plu similu la hidan Histan, la serpenton; sed nun li fieris pri sia glata hauxto, cxar tio indikis lian devenon de potenca raso, kaj la luktantaj deziroj vivi nuda por fiere pruvi sian devenon, aux konformi la kutimojn de sia raso kaj porti hidan kaj malkomfortan kompleton, reciproke cedis superecon unu al la alia.

Dum la tribo dauxrigis sian malrapidan vojon tra la arbaro post la malapero de Sabor, la kapon de Tarzan plenigis lia grandioza ideo por mortigi sian malamikinon, kaj dum multaj postaj tagoj li pripensis malmultan alian.

Tamen, je tiu tago li baldaux havis aliajn kaj pli tujajn interesojn por allogi lian atenton.

Subite farigxis noktomeze senlume; la sonoj de la gxangalo cxesigxis; la arboj staris senmovaj, kvazaux en paralizita atendado de iu granda kaj tuj okazonta katastrofo. La tuta naturo atendis -- sed ne longe.

Mallauxte, de distanco, venis basa, trista gxemado. Pli kaj pli proksimen gxi venis, kaj samtempe pli kaj pli lauxtigxis.

La grandaj arboj unuanime klinis sin, kvazaux potenca mano premas ilin al la tero. Pli kaj pli ili klinigxadis teren, kaj ankoraux auxdeblis neniu sono krom la profunda, terura gxemado de la vento.

Tiam, subite, la gxangalaj gigantoj revipis, jxetante siajn fortikajn suprojn en kolera kaj surdiga protesto. Vigla kaj blindiga lumo ekbrilis el la kirligxantaj, inkecaj nuboj superaj. La basa kanonado de mugxanta tondro elruktis sian timigan defion. Venis la diluvo -- infero liberigxis en la gxangalo.

La tribo, tremetante pro la malvarma pluvo, kunkauxris cxe la bazoj de la grandaj arboj. La fulmoj, saltantaj kaj brilantaj tra la nigreco, montris sovagxe flirtantajn brancxojn, vipantajn lianojn kaj kurbigxantajn trunkojn.

Foje iu antikva patriarhxo de la arbaro, fendita de brilanta fulmo, milpece disfalis inter la cxirkauxaj arboj, kunfaligante sennombrajn brancxojn kaj multajn malpli grandajn najbarojn por aldoni al la miksa konfuzo de la tropika gxangalo.

Brancxoj, egaj kaj etaj, desxiritaj de la feroceco de la ciklono, jxetflugis tra la sovagxe flirtegantaj verdajxoj, portante morton kaj detruon al sennombraj malbonsxancaj logxantoj de la dense logxata suba mondo.

Dum horoj la furiozo de la tempesto sencxese dauxris, kaj la tribo ankoraux kunpusxigxis pro tremiga timo. En konstanta dangxero pro falantaj trunkoj kaj brancxekoj, paralizitaj de la brilaj fulmolumoj kaj la tondra mugxado, ili kauxris en kompatinda mizereco gxis forpasis la tempesto.

La fino estis same subita kiel la komenco. La vento cxesigxis, la suno ekbrilis -- denove la naturo ridetis.

La gutantaj folioj kaj brancxoj, kaj la malsekaj petaloj de belegaj floroj, glimadis en la pompo de la reveninta tago. Kaj, do -- kiam la Naturo forgesis, ankaux sxiaj gefiloj forgesis. Okupoplena vivado dauxris, kiel antaux la mallumo kaj la timo.

Sed por Tarzan, iu lumo venis por klarigi la misteron de VESTAJxOJ. Kiel komforta li estus volvita en la dika pelto de Sabor! Kaj tiel aldonigxis ekstra instigo por la aventuro.

Dum kelkaj monatoj la tribo restis apud la marbordo kie staris la kabano de Tarzan, kaj liaj studoj okupis la pli grandan parton de lia tempo, sed cxiam, vojagxante tra la arbo, li tenis sian sxnuron preta, kaj multenombris la malgrandaj bestoj, kiuj kaptigxis de la rapide jxetita masxo.

Gxi iam falis cxirkaux la mallongan nukon de Horta, la apro, kaj ties freneze ekkuro al libereco faligis Tarzanon de la superpendanta brancxo, kie li kusxis atende kaj de kiu li jxetis sian serpentecan masxon.

La forta dentatakanto turnis sin je la sono de la falanta korpo, kaj, vidante nur la facilpredan junan simion, li malaltigis sian kapon kaj freneze atakis la surprizitan junulon.

Tarzan felicxe estis nevundita de la falo, katece alterigxinte sur kvar membroj dise metitaj por sorbi la sxokon. Post sekundo li surpiede staris kaj, eksaltante per sia simieta lerteco, li atingis la sekurecon de malalta brancxo dum Horta, la apro, senrezulte preterkuris sube.

Tiel okazis, ke Tarzan lernis per spertoj la limojn, krom la eblajxojn, de sia stranga armilo.

Tiun fojon li perdis longan sxnuron, sed li sciis, ke se estus Sabor, kiu tiel trenis lin de lia atendejo, la rezulto eble estus ege alia, cxar li estus perdinta ankaux la vivon, sendube, krom la sxnuron.

Necesis multaj tagoj por plekti novan sxnuron, sed kiam, finfine, gxi estis finita, li intence eliris por cxasi, kaj atende kusxi inter la densa foliaro de brancxego gxuste super la bone premita vojo, kiu kondukis al akvo.

Kelkaj etaj bestoj sengxene trapasis sub li. Tiajn sensignifajn predajxojn li ne deziris. Por provi la efikecon de lia nova projekto, necesus forta besto.

Finfine venis sxi, kiun Tarzan sercxis, kiun graciaj muskoloj, kiuj ondadis sub brila hauxto; grasa kaj glima venis Sabor, la leonino.

Sxiaj grandaj rembirtaj piedoj falis malpeze kaj sensone sur la mallargxan vojon. sxia kapo altis pro cxiam preta atento; sxia longa vosto malrapide movigxis per serpentecaj kaj graciaj ondadoj.

Pli kaj pli proksimen sxi venis al la loko, kie Tarzan de la Simioj kauxris sur sia brancxo, kun la volvoj de sia longa sxnuro pretaj en sia mano.

Kiel bronza estajxo, senmova kiel morto, Tarzan sidis. Sabor sube preterpasis. Unu pasxegon pluan sxi faris -- duan, trian, kaj tiam la silenta masxo eljxetigxis super sxi.

Dum momento la disvastigxinta masxo pendis super sxia kapo, kiel granda serpento, kaj tiam, kiam sxi rigardis supren por detekti la devenon de la sibla sono de la sxnuro, gxi lokigxis cxirkaux sxia kolo. Per rapida ektiro Tarzan fermis la masxon cxirkaux la grasa nuko, kaj tiam li delasis la sxnuron kaj tenis sian subtenajxon per ambaux manoj.

Sabor estis kaptita.

La surprizita besto eksalte turnis sin al la gxangalo, sed Tarzan ne intencis perdi alian sxnuron pro la sama kialo, kiel la unua. Li lernis pro sia sperto. La leonino faris nur duonon de sia dua salto kiam sxi sentis la sxnuron strecxigxi cxirkaux la kolo; sxia korpo entute renversis sin en la aero, kaj kun peza frapo sxi falis sur la dorson. Tarzan estis sekure liginta la sxnuron cxe la trunko de la granda arbo, sur kiu li sidis.

Gxis tiam lia plano perfekte sukcesis, sed kiam li ekkaptis la sxnuron, fiksante sin malantaux ingveno inter du brancxegoj, li eksciis, ke tute alia afero estis, treni tiun fortegan, luktantan, skrapantan, mordantan, kricxantan amason de fermuskola furiozeco al la arbo kaj pendigi sxin.

Maljuna Sabor pezegis, kaj kiam sxi fiksis siajn piedegojn nenio malpli granda ol Tantor, la elefanto, mem povus movi sxin.

La leonino jam reatingis la vojon, de kiu sxi povis vidi la kreinton de la maldignajxo, kiu trafis sxin. Kolerege hurlante sxi subite atakis, saltante alten al Tarzan, sed kiam sxi korpego frapis la brancxon, sur kiu li antauxe staris, Tarzan jam forestis.

Li anstatauxe staris malpeze sur malpli granda brancxo ses metrojn super la furiozanta kaptitino. Dum momento Sabor pendis duone trans la brancxo, dum Tarzan mokis kaj jxetis sxtipetojn kaj brancxetojn kontraux sxia neprotektata vizagxo.

La besto baldaux refalis teren, kaj Tarzan rapide venis por repreni la sxnuron, sed Sabor nun konstatis, ke nur mallargxa sxnuro tenas sxin, kaj, kaptante gxin inter la makzelegoj, sxi tratrancxis gxin antaux ol Tarzan povis kuntiri la masxon je dua fojo.

Tarzan ege malkontentis. Lia bone-elpensita projekto nuligxis, kaj tial li sidis tie, kriante kontraux la mugxanta estajxo sub li kaj moke grimacante kontraux gxi.

Dum horoj Sabor pasxadis kaj repasxadis sub la arbo; kvar fojojn sxi kauxris kaj eksaltis kontraux la dancanta fantomo super sxi, sed kun egala efikeco sxi povus provi kapti la iluzian venton, kiu murmuradis tra la arbosuproj.

Finfine Tarzan trovis la sporton teda, kaj post adiauxa defia mugxo kaj bone jxetita matura frukto, kiu mole kaj gluece kovris la grauxlantan vizagxon de lia malamikino, li rapide svingis sin tra la arboj, tridek metrojn super la tero, kaj post nelonge trovis sin inter la tribanoj.

Tie li rakontis detalojn de sia aventuro, kun sxveligxanta brusto kaj tiel granda orgojlo, ke li tute impresis ecx la plej fortajn malamikojn, dum Kala preskaux dancis pro gxojo kaj fiereco.


Al cxapitro 9



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>