Tarzan de la simioj

Cxapitro 14

La gxangalo kompatu!


--> Latin-3 versio <-- | --> Unikoda versio <--


   Post ke Clayton plongxis en la gxangalon, la maristoj -- ribelantoj de la Sago -- ekdiskutis sian sekvan pasxon; sed pri unu punkto cxiuj konsentis -- ke ili rapide ekboatu al la ankrita Sago, kie ili almenaux estos sekuraj kontraux la lancoj de la nevidebla malamiko. Kaj tial, dum Jane Porter kaj Esmeralda baris sin interne de la kabano, la senkuragxa aro da gorgxotrancxistoj rapide remis al sia sxipo en la du boatoj, kiuj portis ilin al la strando.

   Tiom Tarzan vidis en tiu tago, ke li suferis vertigxon pro mirado. Sed por li plej mirinda estis la vizagxo de la bela blankulino.

   Jen, fine, iu el lia popolo; pri tio li certis. Kaj la junulo kaj la du maljunuloj; ankaux ili tre similis liajn mensajn bildojn pri sia popolo.

   Sed ili sendube estis same ferocaj kaj kruelaj kiel aliaj homoj, kiun li vidis. Eble ili gxis nun mortigis neniun gxuste pro tio, ke ili el cxiuj en la grupo ne posedas armilojn. Eble, havante armilojn, ili kondutus tute aliel.

   Tarzan vidis la junulon preni la falintan revolveron de la vundita Snipes kaj kasxi gxin cxe sia brusto; kaj li cetere vidis tiun singarde transdoni gxin al la junulino kiam sxi eniris tra la kabana pordo.

   Li komprenis nenion pri la kialoj de cxio, kion li vidis; sed iel li intue sxatis la junulon kaj la du maljunulojn, kaj por la virino li sentis sopiron, kiun li tute ne komprenis. Pri la granda nigrulino, sxi evidente estis iel ligita kun la virino, do ankaux sxin li sxatis.

   Por la maristoj, kaj aparte por Snipes, li konceptis malamegon. Pro iliaj minacaj gestoj kaj pro iliaj fimienoj, li sciis, ke ili estas malamikoj de la ceteraj en la grupo, kaj tial li decidis zorge gvati.

   Tarzan scivolis, kial la viroj eniris la gxangalon, kaj neniam venis en lian menson, ke oni povus perdigxi en tiu arbusta labirinto, kiu por li estis tiel simpla, kiel estas la cxefstrato de via hejmurbo por vi.

   Kiam li vidis la maristojn forremi al la sxipo, kaj sciis, ke la knabino kaj sxia kunulo estis sekuraj en lia kabano, Tarzan decidis sekvi la junulon en la gxangalon kaj informigxi pri lia celo. Li rapide forsvingis laux la direkto de Clayton, kaj post nelonge li auxdis, mallauxtajn pro foreco, la nun nur fojajn alvokojn de la anglo al liaj amikoj.

   Tarzan baldaux atingis la blankulon, kiu, preskaux elcxerpite, apogis sin cxe arbo, visxante la sxviton de sia frunto. La simiulo, sekure kasxante sin malantaux foliara skreno, sidis por interesite rigardi tiun novan specimenon de sia raso.

   Inter pauxzoj, Clayton lauxte vokis, kaj finfine Tarzan ekkomprenis, ke li sercxas la maljunulojn.

   Tarzan estis preskaux preta mem foriri por sercxi ilin, kiam li rimarkis la flavan glimon de glata hauxto zorge movigxante tra la gxangalon al Clayton.

   Temis pri Sxita la leopardo. Nun, Tarzan auxdis la mallauxtan kurbigxadon de herboj kaj scivolis, kial la juna blankulo ne avertigxis. Cxu eble li ne rimarkis la lauxtan averton? Neniam antauxe Tarzan renkontis Sxitan tiel mallertan.

   Ne, la blankulo ne auxdis. Sxita kauxris por eksalti, kaj tiam, lauxta kaj hororiga, auxdigxis super la silenteco de la gxangalo la teruran kriegon de la defia simiego, kaj Sxita ekturnis sin, forkuranta tra la arbustoj.

   Clayton eksaltis sur la piedojn. Lia sango frostigxis. Neniam en lia tuta vivo liajn orelojn frapis sono tiom timiga. Li ne estis senkuragxulo, sed se iam ajn homo sentis sur sia koro la glaciaj fingroj de timego, tio okazis al William Cecil Clayton, plej agxa filo de Lordo Greystoke de Anglio, tiun tagon el la foreco de la afrika gxangalo.

   La kuragxon de Clayton gxislime provis la bruo de iu granda korpo trapusxanta la arbustojn tiel proksime apud li, kaj la sonon de tiu sangofrostiga sxriko desupre; sed li ne povis scii, ke la vivon mem li sxuldas al tiu vocxo, nek ke la estajxo elhurlinta gxin estis gxuste lia kuzo -- la vera Lordo Greystoke.

   La posttagmezo preskaux finigxis, kaj Clayton, senkuragxigxinta kaj seniluziigxinta, tute ne sciis, kion poste fari; cxu dauxrigi la sercxadon por Profesoro Porter, je preskaux certa risko de la propra morto en la dumnokta gxangalo, cxu reiri al la kabano, kie li povus almenaux servi por protekti Jane kontraux la dangxeroj, kiuj cxiuflanke frontas sxin.

   Li ne volis reveni al la bivakejo sen sxia patro; des pli li tamen malvolis lasi sxin sola kaj neprotektita sub regado de la ribelintoj de la Sago, aux antaux la cent nekonataj dangxeroj de la gxangalo.

   Kaj ankaux, li pensis, eble la profesoro kaj Philander revenis al la bivakejo. Jes, tio estis tre kredebla. Almenaux li revenu kaj kontrolu, antaux dauxrigi versxajne senfruktan sercxadon. Kaj tial li ekiris, stumblante revenen tra la densa kaj interplektita arbustaro, laux la direkto, li supozis, al la kabano.

   Surprizis Tarzanon, ke la junulo celas pli profunde en la gxangalon, laux la gxenerala direkto de la vilagxo de Mbonga, kaj la sagxa juna simiulo konvinkigxis, ke tiu perdis la vojon.

   Tio estis por Tarzan preskaux nekomprenebla; lia jugxokapablo informis lin, ke neniu homo aventurus al la vilagxo de la kruelaj nigruloj, portante nur lancon kiu, pro lia mallerta manipulado de gxi, evidente estas nekutima armilo por tiu blankulo. Li ankaux ne sekvis la spuron de la maljunuloj. Tiun ili transiris kaj postlasis antauxlonge, kvankam gxi estis fresxa kaj evidenta por la okuloj de Tarzan.

   Tarzan perpleksigxis. La feroca gxangalo estis tre baldaux traktonta tiun neprotektitan fremdulon kiel facilan predon, se oni ne gvidos lin al la marbordo, tuj.

   Jes, jen Numa, la leono, jam sekvanta la blankulon dek pasxojn je ties dekstro.

   Clayton auxdis la grandan korpon, kiu paralelis lian direkton, kaj nun auxdeblis en la vespera aero la tondran mugxon de la besto. La viro haltis, levante sian lancon, kaj frontis la veprejon, el kiu venis la terura sono. La ombroj plinigrigxis pro la alvenanta noktigxo.

   Je Dio! Morti cxi tie, sola, sub la sxirdentoj de sovagxaj bestoj; mordigxi, cxifonigxi; senti survizagxe la varman spiradon de la bruto dum la piedego detruas la bruston!.

   Dum momento, cxio silentis. Clayton staris rigida, kun levita lanco. Baldaux susureto en la veprejo informis lin pri la kasxa rampado de la sxirmata estajxo. Gxi pretigxis por eksalti. Finfine li ekvidis gxin, nur sep metrojn for -- la longan, sveltan, muskolan korpon kaj flavbrunan kapon de grandega nigrakolharara leono.

   La bestio kusxis sur sia ventro, tre malrapide antauxeniranta. Kiam gxiaj okuloj fiksigxis al tiuj de Clayton, gxi haltis kaj intence, zorge pretigis siajn malantauxajn krurojn sub si.

   La viro angorante rigardis, timante lancxi sian lanco, ne povante fugxi.

   Li auxdis bruon en la arbo super li. Ia nova dangxero, li pensis, sed li ne kuragxis movi siajn okulojn de la flavaj-verdaj globoj antaux li. Auxdigxis subita tinto, kiel tiu de romigxanta gitarkordo, kaj sammomente aperis sago en la flava hauxto de la kauxranta leono.

   Kun mugxo pro doloro kaj kolero la bestio eksaltis; sed Clayton iel falpusxigxis flanken, kaj kiam li returnis sin por fronti la koleregan regxon de bestoj, lin konsternis la vido frontanta lin. Preskaux samtempe kun la turno por renovigi sian atakon fare de la leono, duonnuda giganto falis el la supera arbo rekte sur la dorson de la bruto.

   Fulmrapide, brako kiu estis densaj tavoloj da muskolo cxirkauxiris la grandegan kolon, kaj la granda bestio igxis levita de malantauxe, mugxante kaj provante kapti la aeron -- levita tiel facile, kiel Clayton levus sian domhundeton.

   Por cxiam sigeligxis sur la menso de la anglo tiu sceno, kiun li vidis tie en la krepuska afrika gxangalo.

   La viro antaux li enkorpigis perfektecon kaj gigantan fortecon; tamen ne tiuj plej helpis lin en lia batalo kontraux la katego, cxar kiom ajn fortaj estis liaj muskoloj, ili estis kvazaux nenio kompare kun tiuj de Numa. Sian superecon li sxuldis al sia lerteco, al sia cerbo, kaj al sia longa akra trancxilo.

   Lia dekstra brako cxirkauxis la kolon de la leono, dum la maldekstra mano plongxigis kaj replongxigis la trancxilon en la neprotektitan flankon malantaux la maldekstra sxultro. La furioza besto, tirita supren kaj malantauxen gxis gxi staris sur siaj postaj kruroj, senpotence luktis en tiu nenatura pozo.

   Se la batalo dauxrus kelkajn sekundojn pli longe, la rezulto eble malsamus, sed gxi finigxis tiel rapide, ke la leono preskaux ne disponis la tempon forigi sian konfuzigxon pro surprizo antaux ke gxi falis senviva sur la teron.

   Tiam la stranga formo gxin venkinta rekte ekstaris sur la kadavro, kaj reklinante tiun sovagxan kaj belan kapon gxi eligis la teruran krion, kiu antaux kelkaj momentoj tiom surprizis Clayton-on.

   Antaux si, li vidis la formon de junulo, nuda escepte de lumbajxo kaj kelkaj barbaraj adornajxoj sxur brakoj kaj kruroj; sur la brusto, netakseble valora diamanta medalioneto glimis antaux glata bruna hauxto.

   La cxastrancxilo jam revenis en sian nebelan ingon, kaj la viro kolektis siajn pafarkon kaj sagujon de tie, kien li jxetis ilin antaux ke atake salti kontraux la leonon.

   Clayton alparolis la nekonaton, anglalingve, dankante tiun pro lia kuragxa savo kaj komplimentante lin pro la mirindaj forteco kaj lerteco, kiujn li montris, sed la sola respondo estis senmova rigardo kaj eta gesto de la grandaj sxultroj, kiu povus signifi aux malgravigon de la farita servo aux nekomprenon de la lingvo de Clayton.

   Pendiginte la pafarkon kaj sagujon sur sia dorso, la sovagxulo, cxar tio Clayton nun supozis lin, denove elprenis sian trancxilon kaj lerte detondis dekon da grandaj karneroj el la kadavro de la leono. Tiam, kauxrante sur siaj suroj, li komencis mangxi, antauxe indikante, ke Clayton ankaux partoprenu la mangxon.

   La fortaj blankaj detoj sinkis en la kruda, gutanta karno, versxajne kun sxato pri la mangxo, sed Clayton ne povis konvinki sin dividi la nekuiritan viandon kun sia stranga gastiganto; li anstatauxe rigardis tiun, kaj baldaux li konvinkigxis, ke jen Tarzan de la Simioj, kies afisxon li tiumatene vidis sur la kabana pordo.

   Se jes, li certe parolas angle.

   Ankorauxfoje Clayton provis paroli kun la simio-homo; sed la respondoj, nun vocxaj, estis en iu stranga lingvo, kiu similil la babiladon de simietoj kun la grauxlado de iu sovagxa besto.

   Ne, cxi tiu certe ne estas Tarzan de la Simioj, cxar estas tute evidente, ke al li la angla lingvo estas tute fremda.

   Fininte sian mangxon, Tarzan ekstaris kaj, indikante tute malsaman direkton ol tiun, kiun iris Clayton, li ekiris tra la gxangalo al la indikita direkto.

   Clayton, malcerta kaj konfuzita, hezitis sekvi lin, cxar li opiniis, ke li estas kondukota pli profunde el la arbaran labirinton; sed la simio-homo, vidante ke li malinklinas sekvi, revenis kaj, kaptante lin je la jako, kuntrenis lin gxis li konvinkigxis, ke Clayton komprenas tion postulatan de li. Tiam la viro permesis, ke li volonte sekvu.

   La anglo, finfine konkludante, ke li estas kaptito, vidis nenian alternativon krom kuniri kun sia kaptinto, kaj tiel ili malrapide iris tra la gxangalo dum la nigra mantelo de la nepenetrebla arbara nokto falis cxirkaux ilin, kaj la mallauxtaj sonoj de remburitaj piedoj kunigxis kun la rompado de brancxetoj kaj la vokoj de la sovagxaj vivantajxoj, kiujn Clayton sentis proksimigxi al li.

   Clayton subite auxdis la mallauxtan krakon de pafarmilo -- unusolan pafon, tiam silenton.

   En la apudmara kabano, du plene teruritaj virinoj tenis unu la alian dum ili kauxris sur la malalta benko en la senlumigxanta nokto.

   La nigrulino histerie ploradis, veante pri la fia tago, kiu atestis sxian foriron de sxia kara Marilando, dum la blankan junulinon, senlarman kaj sxajne trankvilan, tordis internaj timoj kaj atendoj. Sxi ne timis tiom por si mem kiom por la tri viroj kiuj, sxi sciis, vagis en la abismaj fundoj de la sovagxa gxangalo, el kiu sxi nun auxdis la preskaux sencxesajn kriojn kaj mugxoj, bojojn kaj grauxlojn de gxiaj teruraj kaj timindaj logxantoj dum ili sercxis sian predon.

   Kaj nun auxdigxis la sono de peza korpo glitanta laux la flanko de la kabano. Sxi povis auxdi la grandajn remburitajn piedojn sur la ekstera tero. Dum momenteto, regis silenteco; ecx la frenezeco de la arbaro farigxis nura murmureto. Tiam sxi facile auxdis la snufadon de la granda besto ekstere, cxe la pordo, malpli ol metron de tie, kie sxi kauxris. La junulino instinkte timtremetis, kaj pliproksimigxis al la nigra virino.

   "Husx!" sxi flustris. "Husx, Esmeralda," cxar la gxemoj kaj singuloj de la virino sxajne allogis la beston, kiu sercxis tie gxuste ekster la maldika muro.

   Mallauxta skrapado auxdigxis sur la planko. La bruto provis pusxe eniri; sed tio baldaux cxesis, kaj ankorauxfoje sxi auxdis la grandajn piedojn kviete rampi cxirkaux la kabano. Nova halto -- sub la fenestro, al kiu la teruritaj okuloj de la junulino nun gluigxis.

   "Dio!" sxi murmuris, cxar nun, siluete antaux la lunlumcxiela fono, sxi vidis en la eta kvadrata kadro de la krada fenestro la kapon de grandega leonino. La glimaj okuloj jam fiksigxis al sxi kun intensa feroceco.

   "Esmeralda, rigardu!" sxi flustris. "Je Dio, kion ni faru? Rigardu! Rapide! La fenestron!"

   Esmeralda, kauxranta ankoraux pli proksima al la mastrino, unu fojon time rigardis la etan lunluman kvadraton, gxuste kiam la leonino eligis basa, sovagxa grauxlo.

   La vido kiu trafis la okulojn de la kompatindulino trois por la jam strecxitaj nervoj.

   "Ho, Gabrelio!" sxi elkriegis, kaj falis sur la plankon, inerta kaj sensensa maso.

   Dum sxajna eterno la granda bruto staris kun la antauxpiedoj sur la fenestrobreto, kolere rigardante la etan cxambron. Baldaux gxi provis la fortikecon de la krado per siaj ungegoj.

   La junulino jam preskaux cxesis spiri, kiam, malstrecxe, la kapo malaperis kaj sxi auxdis la tretojn de la bruto foriri de la fenestro. Sed nun ili revenis al la pordo, kaj ankorauxfoje rekomencigxis la skrapado; cxifoje kun kreskanta forto gxis la bestiego sxiris je la pezaj lignajxoj en absoluta frenezeco pro avido kapti la sendefendajn viktimojn.

   Se Jane scius la fortikegecon de tiu pordo, konstruita pecon post peco, sxi sentus malpli da timo, ke la leonino sxin atingos de tiu direkto.

   John Clayton certe ne imagis, kiam li fabrikis tiun krudan sed potencan pordon, ke iam, post dudek jaroj, gxi sxirmos belan usonaninon, tiam ankoraux nenaskitan, de la dentoj kaj ungoj de homomangxulo.

   Entute dudek minutojn la bruto alterni snufis kaj sxiris cxe la pordo, foje vocxigante sovagxan kriegon de frustrita kolerego. Gxi tamen finfine rezignis pri la provo, kaj Jane auxdis gxin reveni al la fenestro, sub kiu gxi momentete pauxzis, kaj tiam lancxis sian grandan pezon kontraux la krado elcxerpigxinta pro tempopaso.

   La junulinon auxdis la lignajn bastonetojn gxemi sub la frapo; sed ili rezistis, kaj la granda korpo refalis al la suba tero.

   Foje kaj refoje la leonino ripetis tiun taktikon, gxis finfine la horora kaptito interne vidis, ke parto de la krado cedis, kaj post momenteto unu granda piedo kaj la kapo de la bestio eniris la cxambron.

   La potenca nuko kaj sxultroj malrapide apartigis la barilerojn, kaj la svelta korpo pli kaj pli trudis sin en la cxambron.

   Kvazaux hipnotite, la junulino ekstaris, kun mano sur la brusto, kun hororantaj vastaj okuloj rigardantaj la grauxlan mienon de la bestio nur tri metrojn for de sxi. Cxe sxiaj piedoj kusxis la sternigxinta formo de la nigrulino. Se sxi povus veki tiun, iliaj kunlaboroj eble povus sukcesis rebati la ferocan kaj sangavidan entrudigxanton.

   Jane klinis sin por teni la nigrulinon cxe la sxultro. Sxi forte skuis tiun.

   Esmeralda! Esmeralda!" sxi kriis. "Helpu min, alie ni pereos."

   Esmeralda malfermis la okulojn. La unua vidata ajxo estis la gutantaj dentegoj de la malsata leonino.

   Kun horora kriego la kompatindulino levis sin sur manoj kaj genuoj, kaj tiupoze krablis trans la cxambron, plenpulme hurlante: "Ho Gabrelio! Ho Gabrelio!"

   Esmeralda pezis preskaux cent tridek kilogramojn, kaj sxia ekstrema rapideco, kune kun sxia ekstrema dikeco, produktis tre mirigan rezulton kiam Esmeralda elektis iri sur kvar membroj.

   La leonino momenton kvietis kun intensa rigardo direktata al la forsaltanta Esmeralda, kies celo sxajnis esti la sxranko, en kiun sxi provis peli sian grandegan korpon; sed, cxar la bretoj havis interdistancon de iomete pli ol 20 centimetroj, gxi nur sukcesis ensxovi la kapon; je kio, kun fina kricxo kiu dronigis la bruon de la gxangalo, gxi ankorauxfoje svenis.

   Je la kvietigxo de Esmeralda, la leonino denove strebis por serpentume sxovi sian korpegon tra la malfortikigxanta krado.

   La junulino, kiu staris pala kaj rigida cxe la fora muro, kun kreskanta terurigxo sercxis ian eskapotruon. Sxia mono, premanta la bruston, subte sentis la malmolan formon de la revolvero, kiun Clayton pli frue lasis cxe sxi.

   Sxi rapide tiris gxin de gxia kasxejo kaj, celante la vizagxon de la leonino, premis la cxanon.

   Flamo fulmis, eksplodo knalis, kaj la besto respondis per mugxo de doloro kaj kolero.

   Jane Porter vidis la grandan formon malaperi ekster la fenestro, kaj tiam ankaux sxi svenis dum la revolvero falis apud sxi.

   Sed Sabor ne pereis. La kuglo nur faris doloran vundon cxe unu el la grandaj sxultroj. Gxian hastan sed provizoran retirigxon kauxzis la surprizo pri la blindiga fulmo kaj surdiga knalo.

   Post momenteto gxi revenis al la krado, kaj kun renovigita furiozo gxi sxiris je la malfermajxo, sed kun malplia efikeco, cxar la vundita membro preskaux ne utilis.

   Gxi vidis sian predon -- la du virinojn -- kusxantaj sensensaj sur la planko. Jam ne estas venkenda rezistemo. Antaux gxi kusxas viando, kaj nur necesas, ke Sabor verme traglitu la kradon por preni gxin.

   Gxi malrapide pelis sian grandan mason, centimentron post centimetro, tra la malfermajxo. Nun gxia kapo estis interne, nun unu granda antauxkruro kaj sxultro.

   Gxi zorge levis la vunditan membron por zorge traigi gxin gxis preter la strecxitaj, premaj stangoj.

   Post momento, ambaux sxultroj trairis, kaj la longa, serpentuma korpo kaj mallargxaj koksoj rapide postglitos.

   Gxuste je tiu vido Jane Porter ree malfermis siajn okulojn.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>