Tarzan de la simioj

Cxapitro 15

La arbara dio


--> Latin-3 versio <-- | --> Unikoda versio <--


   Kiam Clayton auxdis la knalon de la pafarmilo, li ekangoris pro timo kaj necerteco. Li sciis, ke gxin eble faris unu el la maristoj; sed ke sxin minacas ia dangxerego li malgaje certis pro tio, ke li lasis kun sxi la revolveron, ankaux pro la trosxargxita stato de liaj nervoj. Eble ecx cximomente sxi provas defendi sin kontraux iu sovagxa homo aux besto.

   Kiaj estis la pensoj de lia stranga kaptinto aux gvidanto, Clayton povis nur malklare konjekti; sed tute evidentis, ke li auxdis la pafon kaj ke gxi iel efikis al li, cxar li tiom plirapidigis sian pasxadon, ke Clayton, blinde falpusxigxante post li, falis dekon da fojoj en la sama nombro de minutoj pro vana provo egali lian takton, kaj tiu baldaux senespere postrestis.

   Timante, ke li denove farigxos neretroveble perdigxinta, li lauxte vokis al la sovagxulo antaux li, kaj post momento ekkontentis vidante tiun fali malpeze apud lin de la superaj brancxoj.

   Dum momento Tarzan zorge inspektis la junulon, kvazaux nedecidigxinte pri tio, kion li prefere faru; tiam, kauxrante antaux Clayton, li gestis, ke tiu kaptu lin cxe la kolo, kaj, kun la blankulo sur la dorso, Tarzan saltis inter la arbojn.

   La postajn kelkajn minutojn la juna anglo neniam forgesis. Alten inter kurbigxantaj kaj balancigxantaj brancxoj li estis portata kun, por li, nekredebla rapideco, dum Tarzan-on gxenis la malrapideco de la progreso.

   De unu alta brancxo la lerta estajxo svingigxis kun Clayton tra vertigxa arko gxis najbara arbo; poste, tra eble cent metroj la certaj piedoj trafadenis labirinton de interplektitaj brancxoj, kun la ekvilibro de sxnurmarsxisto alte super la nigraj profundajxoj de suba foliaro.

   De la unua sento de frostiga timo Clayton transiris al sento de akra admirado kaj evio de tiuj muskolegoj kaj tiu mirinda instinkto aux scio, kiu gvidis tiun arbaran dion tra la inkeca mallumo de la nokto same facile kaj sekure kiel Clayton mem tagmeze promenus laux londan strato.

   Ili foje eniris lokon, kie malpli densis la supera foliaro, kaj la brilaj lunradioj lumigis antaux la mirantaj okuloj de Clayton la strangan vojon, kiun ili lauxiris.

   En tiuj fojoj la viro ekenspiris vidante la hororigajn profundojn sub ili, cxar Tarzan sekvis la plej facilan vojon, kiu ofte kondukis ilin pli ol tridek metrojn super la tero.

   Tamen, malgraux sia sxajna rapideco, Tarzan efektive lauxpalpis la vojon relative malrapide, konstante sercxante brancxojn suficxe fortikajn por teni tiun duoblan pezon.

   Ili baldaux atingis la senarbejon apud la marbordo. La lertaj oreloj de Tarzan jam auxdis la strangajn sonojn de la klopodoj de Sabor trasxovi sin tra la kradon, kaj sxajnis al Clayton, ke ili rekte falis tridek metrojn al la tero, tiom rapide Tarzan malsupreniris. Sed kiam ili trafis la teron, preskaux ne sentigxis ekskuo; kaj kiam lasis teni la simio-homo, li vidis tiun sciure ekrapidi al la fora flanko de la kabano.

   La anglo rapide postsaltis lin gxustatempe por vidi la malantauxon de iu bestiego malaperontan tra la kabana fenestro.

   Kiam Jane malfermis siajn okulojn por rekoni la tujecon de la minacanta dangxero, sxia brava juna koro finfine rezignis sian finan espereton. Sed tiam, surprize, sxi vidis, ke la bestego estas malrapide retirata tra la fenestro, kaj en la lunlumo sxi vidis ekstere la kapojn kaj sxultrojn de du viroj.

   Kiam Clayton cxirkauxiris la kabanangulon por vidi la beston malaperantan en la interno, li ankaux vidis la simio-homon ekkapti la longan voston en ambaux manoj, kaj, tenante sin per la piedoj kontraux la kabanflanko, strebi per sia tuta forta potenco treni la beston el la interno.

   Clayton rapidis helpi, sed la simio-homo babilacxis al li per komanda kaj insista tono ion, kiun Clayton sciis ordonoj, kvankam li tute ne povis kompreni.

   Finfine, pro iliaj kunaj penoj, la granda korpo malrapide trenigxis pli kaj pli ekster la fenestron, kaj tiam Clayton ekkomprenis la senhezitan kuragxon de la ago de lia kunulo. For a naked man to drag a shrieking, clawing man-eater forth from a window by the tail to save a strange white girl, was indeed the last word in heroism.

   Rilate al Clayton, temis pri tute malsama afero, cxar la junulino estis ne nur de lia raso kaj speco, sed estis la unusola virino en la tuta mondo, kiun li amis.

   Sciante ke la leonino rapid pritraktos ilin ambaux, li tamen vole tiregis por forteni gxin de Jane Porter. Kaj tiam li rememoris la batalon inter cxi tiu viro kaj la granda nigrakola leono, kiun li vidis antauxnelonge, kaj li komencis senti pli da certeco.

   Tarzan ankoraux provis fari ordonojn, kiujn Clayton ne povis kompreni.

   Li provis diri al la stulta blankulo, ke tiu plongxigi liajn venenajn sagojn en la dorson kaj flankojn de Sabor, kaj ke tiu atingu la sovagxan koron per la longa, mallargxa cxastrancxilo, kiu pendis cxe la kokso de Tarzan; sed la viro rifuzis kompreni, kaj Tarzan ne kuragxis lasi sian tenon por mem fari tiujn agojn, cxar li sciis, ke tiu malforta blankulo povus neniam reteni fortegan Sabor, ecx momenteton.

   La leonino malrapide elfenestrigxis. Finfine elvenis sxiaj sxultroj.

   Kaj tiam Clayton atestis nekredeblajxon. Tarzan, trasercxante sian menson por ia remedo per kiu mem trakti la koleregan beston, subite rememoris sian batalon kontraux Terkoz; kaj, kiam la sxultregoj elfenestrigxis, pro kio la leonino tenis la fenestrobreton nur per la antauxpiedoj, Tarzan subite cxesis teni la bruton.

   Rapide kiel mordanta krotalo, li lancxis sin plene sur la dorson de Sabor, liaj fortaj junaj brakoj sercxis kaj atingis plenan nukrompulon cxe la besto, same kiel li lernis gxin antaux kelkaj tagoj dum sia sanga lukta venko de Terkoz.

   La leonino mugxante plene renversigxis sur la dorson, falante sur la malamikon; sed la nigrahara giganto nur plifortigis sian tenon.

   Piedsxirante kontraux tero kaj aero, Sabor rulis kaj jxetis sin tien-reen, provante forfaligi tiun strangan kontrauxulon; sed cxiam pli kaj pli strecxe tiris la feraj bendoj, kiuj pusxis al sxi la kapon pli kaj pli malalten al la flavbruna brusto.

   Pli kaj pli alten rampis la sxtalaj antauxkruroj de la simio-homo sur la nuko de Sabor. Malpli kaj malpli fortaj farigxis la luktoj de la leonino.

   Clayton finfine vidis la muskolegojn de la sxultroj kaj brakoj de Tarzan eknodigxis en la argxenta lunlumo. La simio-homo faris longan, sencxesan kaj senegalan strebon -- kaj ekkrake apartigxis la vertebroj en la nuko de Sabor.

   Tuj Tarzan saltis sur siajn piedojn, kaj jam la duan fojon en tiu tago Clayton auxdis la sovagxan venkomugxon de la virsimiego. Tiam li auxdis la angorantan krion de Jane:

   "Cecil -- S-ro Clayton! Ho, kio estis tio? Kio estis?"

   Rapide kurante al la kabanpordo, Clayton vokis, ke cxio estas bona, kaj kriis, ke sxi malfermu la pordon. Kiel eble plej rapide, sxi levis la grandan barilon kaj ektiris Claytonon al la interno.

   "Kio estis tiu terura bruo?" sxi flustris, time proksimigxante al li.

   "Gxi estis la venkokrio el la gorgxo de la viro, kiu jxus savis al vi la vivon, F-ino Porter. Atendu, mi alvokos lin, ke vi povus danki lin."

   La timanta knabino rifuzis resti sola, do sxi kuniris kun Clayton al la flanko de la kabano, kie kusxis la kadavro de la leonino.

   Tarzan de la Simioj estis malaperinta.

   Clayton plurajn fojojn vokis, sed venis nenia respondo, tial la du reiris al la plia sekureco de la interno.

   "Kia terura sono!" kriis Jane. "Mi tremas pro la nura penso pri gxi. Ne diru al mi, ke homa gorgxo eligis tiun hidan kaj timigan sxrikon."

   "Tamen jes, F-ino Porter," respondis Clayton; "aux almenaux, se ne homa gorgxo, tamen tiu de arbara dio."

   Kaj tiam li rakontis al sxi pri siaj spertoj kun tiu stranga estajxo -- pri tio, kiel la sovagxulo du fojojn savis al li la vivon -- pri la mirinda forteco, kaj lerteco, kaj kuragxo -- pri la bruna hauxto kaj bela vizagxo.

   "Mi estas tute konfuzita," li konkludis. "Komence, mi opiniis, ke jen Tarzan de la Simioj; sed li nek parolas nek komprenas la anglan, do tiu teorio estas nepre erara."

   "Nu, kio ajn li estas," elkriis la junulino, "ni sxuldas al li niajn vivojn, kaj Dio benu lin kaj tenu lin sekura en lia sovagxa gxangalo!"

   "Amen," fervore diris Clayton.

   "Je la bona Dio, cxu mi ne mortigxis?"

   La du turnis sin kaj vidis Esmeraldan, kiu jam sidis sur la planko, kun la grandaj okuloj balancigxantaj flanken-flanken kvazaux sxi ne povis kredi je iliaj atestajxoj pri sxia aktuala loko.

   Kaj nun, por Jane Porter, venis la reago, kaj sxi jxetis sin sur la benkon, singultante pro histeria ridado.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>