Tarzan de la simioj

Cxapitro 16

"Ege rimarkinde!"


--> Latin-3 versio <-- | --> Unikoda versio <--


   Plurajn kilometrojn sude de la kabano, sur strio da sabla strando, du maljunuloj disputis.

   Antaux ili etendigxis la vasta Atlantiko. Cxe la dorsoj estis la Nigra Kontinento. Proksime cxirkaux ili turis la nepenetrebla nigreco de la gxangalo.

   Sovagxaj bestoj mugxis kaj grauxlis; iliajn orelojn atakis bruoj, hidaj kaj strangaj. Kilometrojn ili vagis, sercxante sian logxlokon, sed cxiam laux la malgxusta direkto. Ili estis same senespere perdigxintaj kvazaux ili estus subite transportitaj al alia mondo.

   Je tia momento, certe, cxiu fibro de iliaj ligitaj intelektoj devis koncentrigxi je la vivosava demando de tiu momento -- la demando, pri vivo aux morto, kiel resekvi siajn pasxojn al la logxloko.

   Tiumomente parolis Samuel T. Philander.

   "Sed, kara profesoro," li estis diranta, "mi ankoraux insistas, ke, se ne estus okazintaj la sukcesoj de Ferdinand kaj Isabella super la mauxroj de la dek-kvina jarcento en Hispanio, la mondo hodiaux starus mil jarojn preter la situacio, en kiu ni nun trovas nin. La mauxroj esence estis tolerema, pensema, liberala raso de agrokulturistoj, metiistoj kaj komercistoj -- gxuste tia popolo, kia ebligas tian civilizajxon, kiun ni hodiaux trovas en Ameriko kaj Euxxropo -- sed la hispanoj --"

   "Tamen, kara s-ro Philander," interrompis Profesoro Porter, "ilia religio absolute malebligis la eblecojn, kiujn vi sugestas. Islamo estis, estas, cxiam restos pesto rilate tiun sciencan progreson, kiu signas --"

   "Benu min! Profesoro," interrompis s-ro Philander, kiu jxus turnis sian atenton al la gxangalo, "sxajnas, ke iu alproksimigxas."

   Profesoro Archimedes Q. Porter turnis sin al la direkto indikita de la miopa s-ro Philander.

   "Tamen, s-ro Philander," li riprocxis. "Kiom ofte mi devos insisti, ke vi celu tiun absolutan koncentrigxon de via mensa kapablo, kiu sola permesos al vi celi per la alta intelekto la plej gravajn problemojn nature pritraktendajn de grandaj mensoj? Kaj nun mi trovas vin kulpa pri fia malgxentilajxo, interrompante mian doktan klarigon por atentigi pri nura kvarpiedulo de la genro felis. Kiel mi komencis diri, s-ro --"

   "Nom' de cxielo, profesoro, cxu leono?" elkriis s-ro Philandar, strecxante siajn malfortikajn okulojn al la malhela formo siluetanta cxe la senluma tropika arbustaro.

   "Jes, jes, s-ro Philander, se vi insistas uzi slangajxon en via diskurso, 'leono'. Sed, kiel mi komencis diri --"

   "Benu min, profesoro," ankorauxfoje interrompis s-ro Philander; "permesu, ke mi sugestu, ke la mauxroj, konkeritaj en la dek-kvina jarcento, sendube restos en tiu bedauxrinda stato, almenaux provizore, ecx se ni prokrastos diskuton de tiu tutmonda katastrofo gxis post kiam ni atingos la ravan vidon de jena felis carnivora, kiun lauxproverbe donas granda distanco."

   Dume, la leono kviete kaj digne alproksimigxis gxis eble dek pasxoj de la du viroj, kie gxi staris, scivoleme rigardante ilin.

   La lunlumo inundis la strandon, kaj la stranga grupo staris siluete kontraux la flava sablo.

   "Ege riprocxinde, ege riprocxinde," eldiris profesoro Porter, kun iometa malkontenteco en la vocxo. "Neniam, s-ro Philander, neniam en la tuta vivo mi spertis, ke unu el tiuj bestoj rajtas vagi ekster sia kagxo. Mi certe raportos cxi tiun netolereblan etiko-malatenton al la estroj de la apuda zoologia gxardeno."

   "Tute bone, profesoro," konsentis s-ro Philander, "kaj ju pli baldaux, des pli bone. Ni ekiru."

   Kaptinte la profesoron cxe la brako, s-ro Philander ekiris al tiu direkto, kiu metos la plej grandan distancon inter ili kaj la leono.

   Nur mallongan distancon ili iris, kiam retrovido rivelis antaux la horora rigardo de s-ro Philander, ke la leono sekvas ilin. Li pli strikte tenis la protestantan profesoron kaj plirapidigxis.

   "Kiel mi komencis diri, s-ro Philander," rediris profesoro Porter.

   S-ro Philander faris ankoraux unu hastan retrorigardon. Ankaux la leono plirapidigis sian pasxadon, kaj obstine tenis nevarian distancon inter ili.

   "Gxi sekvas nin!" anhelis s-ro Philander, ekkurante.

   "Tamen, s-ro Philander," riprocxis la profesoro, "cxi tiu netauxga hastemo tre malkonvenas al doktuloj, Kion pensos pri ni niaj amikoj, kiuj hazarde trovigxos cxe la strato kaj atestos niajn frivolajn mallertajxojn? Ni bonvole pli dece promenu."

   S-ro Philander sxtelis alian rigardon al la malantauxo.

   La leono sekvis per facilaj saltoj nur kvin pasxojn poste.

   S-ro Philander lasis la kruron de la profesoro, kaj ekkuris je freneza orgio de rapideco, kiu honorus iun ajn universitatan kuratletulon.

   "Kiel mi komencis diri, s-ro Philander --" hurlis profesoro Porter, dum, se paroli metafore, ankaux li "altigis la rapidumilon". Ankaux li rimarkis, malantauxe, tiujn kruelajn flavajn okulojn kaj duone malfermitan busxon, surprize proksimajn al lia memo.

   Kun postfluantaj frakvostoj kaj brila silka cxapelo profesoro Archimedes Q. Porter fugxis tra la lunlumo, proksime al la kalkanumoj de s-ro Samuel T. Philander.

   Antaux ili duoninsulo da gxangalo etendigxis al mallargxa terkapo, kaj gxuste al la cxielo da arboj, kiujn li vidis tie, s-ro Samuel T. Philander direktis siajn prodigajn saltegojn; dum el la ombroj de tiu sama loko rigardis du akravidaj okuloj, interesite aprecante la vetkuradon.

   It was Tarzan of the Apes who watched, with face a-grin, Tarzan de la Simioj rigardis, ridetante, tiun strangan ludon de sekvu-la-gvidanton.

   Li scias, ke la du viroj estas suficxe sekuraj kontraux atako fare de la leono. Ke Numa entute gxis nun rifuzis tiun facilajn predajxojn, tio konvinkis la sagxajn arbarajn sciojn de Tarzan, ke la ventro de Numa jam satas.

   La leono povus spuri ilin gxis gxi denove malsatus; sed versxajne, se oni ne kolerigos gxin, gxi baldaux enuos pri la sporto kaj fortrenos sin al sia gxangala logxloko.

   Vere, la cxefa dangxero estis, ke unu el la viroj povos ekfali, kaj tiam la flava diablo tuj atingos lin kaj la gxojo de mortigo estos nerezistebla.

   Tarzan do svingis sin rapide al malpli alta brancxo, antaux la alkurantaj fugxantoj; kaj kiam s-ro Samuel T. Philander alvenis, anhelante kaj blovante, sub li, jam tro elcxerpita por klopodi atingi la sekurecon de la brancxo, Tarzan malsupren etendis la manon kaj, kaptinte lin cxe la frakokolumo, ektiris lin al la brancxo cxe sia flanko.

   Alia momento venigis la profesoron en la sferon de la amika kapto, kaj ankaux li tirigxis supren al sekureco, dum la konfuzita Numa, mugxante, saltis por rekapti la malaperintajn predajxojn.

   La du viroj momente tenis, anhelante, la grandan brancxon, dum Tarzan kauxris, kun la dorso al la trunko, rigardante ilin kun miksajxo de scivolemo kaj amuzigxo.

   La profesoro la unua rompis la silenton.

   "Min ege malkontentigas, s-ro Philander, ke vi montris tiom malmulte da vireca kuragxo antaux iu el la malsupraj genroj, kaj pro via malgxentila timemo igis, ke mi ekzercu min gxis tiom nekutima grado por povi dauxrigi mian diskurson. Kiel mi komencis diri, s-ro Philander, kiam vi interrompis min, la mauxroj --"

   "Profesoro Archimedes Q. Porter," froste interrompis s-ro Philander, "jam alvenis la momento, kiam pacienco farigxas krimo kaj atenco aperas vestite en la mantelo de virto. Vi akuzis min pri senkuragxeco. Vi sugestis, ke vi kuris nur por reatingi min, ne por eskapi de la leona kapto. Gardu vin, Profesoro Archimedes Q. Porter! Mi estas viro desperanta. Pikite pro longsufera pacienco, la vermo finfine turnos sin."

   "Tamen, s-ro Philander, tamen!" avertis profesoro Porter; "vi forgesas vian gxentilecon."

   "Gxis nun mi forgesas nenion, Profesoro Archimedes Q. Porter; sed, kredu min, sinjoro, mi balancigxas sur la abismo de forgesemo pri via ekzaltita posteno en la scienca mondo, kaj pri viaj grizaj haroj."

   La profesoro sidis silente num kelkaj minutoj, kaj la mallumo kasxis la malgajan rideton, kiu lauxris lian sulkohavan mienon. Li finfine parolis.

   "Atentu, 'Maldika' Philander," li diris, en batalema tono, "se vi sercxas lukton, demetu la jakon kaj venu malsupren al la tero, kaj mi pugnos vian kapon same kiel mi faris antaux sesdek jaroj en la vojeto malantaux la stalo de Pocxjo Evans."

   "Arcxjo!" kriis la surprizita s-ro Philander. "Je Dio, kiom bone tio sonas! Kiam vi kondutas home, Arcxjo, mi vin amas; sed foje sxajnas, ke vi forgesis konduti home dum la pasintaj dudek jaroj."

   La profesoro etendis maldikan, tremantan maneton tra la mallumo gxis gxi atingis la sxultron de lia delonga amiko.

   "Pardonu min, 'Maldika'," li mallauxte diris. "Fakte estas iomete malpli ol dudek jaroj, kaj sole Dio scias, kiom mi provas esti 'homa' por Jane, kaj ankaux por vi, post kiam Li forprenis mian alian Jane."

   Alia maljuna mano sxteliris de la flanko de s-ro Philander por teni tiun kusxantan sur lia sxultro, kaj neniu alia mesagxo povus pli bone traduki la unu koron al la alia.

   Dum kelkaj minutoj ili ne parols. La suba leono maltrankvile pasxadis tien-reen. La trian formon en la arbo kasxis la densaj ombroj apud la trunko. Ankaux tiu silentis -- senmove kiel skulptita idolo.

   "Vi certe tiris min en cxi tiun arbon gxustatempe," finfine diris la profesoro. "Mi volas danki vin. Vi savis al mi la vivon."

   "Sed ne mi tiris vin cxi tien, profesoro," diris s-ro Philander. "Benu min! La eksciteco de la momento igis min forgesi, ke mi mem tirigxis cxi tien de iu alia -- certe estas iu, aux io, en cxi tiu arbo kun ni."

   "Kion?" ekkriis profesoro Porter. "Cxu vi tute certas, s-ro Philander?"

   "Tute certas, profesoro," respondis s-ro Philander, "kaj," li aldonis, "mi opinias, ke ni devos danki la koncerniton. Li eble nun sidas gxuste apud vi, profesoro."

   "Ha? Kion vi diris? Tamen, s-ro Philander, tamen!" diris profesoro Porter, prudente pliproksimigxante al s-ro Philander.

   Gxuste tiam Tarzen de la Simioj pensis, ke jam suficxe longe Numa atendis sub la arbo, do li levis sian junan kapon al la cxielo, kaj al la teruritaj oreloj de la du maljunuloj sonoris la timiga averto-defio de la homsimila simiego.

   La du amikoj, tremante kunpremitaj en sia nestabila situo sur la brancxo, vidis, ke la granda leono haltas je sia senripoza pasxado kiam la sangfrostiga krio trafas gxiajn orelojn, kaj tiam rapide retirigxis en la gxangalon kaj tuj farigxis nevidebla.

   "Ecx la leono timtremas," flustris s-ro Philander.

   "Ege rimarkinde, ege rimarkinde," murmuris profesoro Porter, entuziasma kaptante s-ron Philander por reakiri la ekvilibron, kiun tiom minace endangxerigis la subita ektimo. Bedauxrinde por ambaux, la centro de ekvilibro de s-ro Philander tiumomente pendis sur la rando de nenieco, tial necesis nur la eta impeto provizita de la aldona pezo de la korpo de profesoro Porter por faligi la fidelan sekretarion de la brancxo.

   Dum momento ili necerte balancigxis, kaj tiam, kun ambaux vocxoj kaj ege nedoktaj sxrikoj, ili plongxis de la arbo, freneze brakumante unu la alian.

   Pasis kelkaj momentoj antaux ke unu aux la alia movigxis, cxar ambaux certis, ke iu ajn tia provo rivelos tiom da ostorompoj, ke plua progreso neeblos.

   Profesoro Porter finfine provis movi unu kruron. Surprizis lin, ke gxi respondis al lia volo kiel en antauxaj epokoj. Li altiris gxian kunulon kaj reetendis gxin.

   "Ege rimarkinde, ege rimarkinde," li murmuris.

   "Dank' al Dio, profesoro," fervore flustris s-ro Philander, "ke vi ne mortigxis, cxu?"

   "Tamen, s-ro Philander, tamen," avertis profesoro Porter, "mi ankoraux ne plencerte scias."

   Kun senfina singardo profesoro Porter skuis sian dekstran brakon -- gxojo! Gxi ne estis disfrakasita. Li senspire flirtigis la maldekstran brakon super la sternita korpo -- gxi flirtis!

   "Ege rimarkinde, ege rimarkinde," li diris.

   "Al kiu vi signalas, profesoro?" ekscitite demandis s-ro Philander.

   Profesoro Porter ne degnis respondi tiun infanecan demandon. Li anstatauxe zorgis malstrecxe levi la kapon de la grundo, kapneante duondekon da fojoj.

   "Ege rimarkinde," li elspiris. "Gxi restas ne disfalinta."

   S-ro Philander ne movigxis de tie, kie li falis; li ne kuragxis provi. Cetere, kiel oni povas movigxi, kiam la brakoj kaj la kruroj kaj la dorso estas frakasitaj?

   Unu okulo kusxis en la mola grundo; la alia, turnigxinta flanken, estis mire fiksita al la strangaj giroj de profesoro Porter.

   "Kia domagxo!" duonauxdeble eldiris s-ro Philander. "Plena mensa aberacio pro cerba komocio. Kia terura domagxo! kaj en homo ankoraux juna!"

   Profesoro Porter rulis sin al la ventro; singarde li arkigis la dorson gxis li similis grandan virkaton kiu frontis jelpantan hundon. Tiam li eksidis kaj palpis diversajn partojn de la anatomio.

   "Cxiuj restas," li eldiris. "Ege rimarkinde!"

   Dirinte tion li ekstaris kaj, turnante koleran rigardon al la ankoraux sternita formo de s-ro Samuel T. Philander, li diris:

   "Tamen, s-ro Philander; jam ne estas tempo por gxui bradipecan ripozon. Ni devos tuj ekiri."

   S-ro Philander levis la alian okulon el la koto kaj rigardis profesoron Porter kun nedirebla kolerego. Tiam li provis ekstari; kaj neniu povis pli surprizigxi ol li, kiam liajn penojn tuj kronis evidenta sukceso.

   Li tamen ankoraux sxveligxis pro kolero pro la kruela nejusteco de la sugesto de profesoro Porter, kaj li estis preta eldiri akran respondon, kiam liaj okuloj trafis strangan formon, kiu staris kelkajn pasxojn for kaj intense studis ilin.

   Profesoro Porter jam regajnis sian brilan silkan cxapelon, kiun li zorge brosis per la frako-maniko kaj remetis sur la kapon. Kiam li vidis, ke s-ro Philander montras ion malantaux li, li turnis sin por ekvidi giganton, nudan escepte de lumbajxo kaj kelkaj metalaj ornamajxoj, kiu staris senmove antaux li.

   "Bonan vesperon, sinjoro!" diris la profesoro, levante la cxapelon.

   La giganto responde indikis, ke ili sekvu lin, kaj ekiris laux la strando en la direkto, el kiu ili lastatempe venis.

   "Mi opinias, ke estos pli sagxe sekvi lin," diris s-ro Philander.

   "Tamen, s-ro Philander," respondis la profesoro. "Antaux mallonga tempo vi proponis tre logikan argumenton subtene al via teorio, ke nia logxloko situas rekte sude de ni. Mi estis skeptika, sed vi finfine konvinkis min; do mi nun tute certas, ke suden ni devos vojagxi por atingi niajn geamikojn. Mi do pluiros suden."

   "Sed, Profesoro Porter, tiu homo eble scias pli bone ol ni ambaux. Li sxajnas indigxeno de cxi tiu mondoparto. Ni almenaux iomete sekvu lin."

   "Tamen, s-ro Philander," rediris la profesoro. "Mi estas malfacile konvinkebla homo, sed, konvinkite, mia decido estas nesxangxebla. Mi dauxrigos laux la gxusta direkto, se mi devos cxirkauxmarsxi la kontinenton Afriko por atingi la celon."

   Plian disputadon interrompis Tarzan, kiu, vidinte ke tiuj strangaj homoj ne sekvas lin, revenis al ilia flanko.

   Ankorauxfoje li gestis al ili; sed ankoraux ili staris disputante.

   La simio-homo baldaux perdis paciencon pri ilia stulta nescio. Li ekkaptis la timigitan s-ron Philander cxe la sxultro, kaj antaux ke tiu estiminda sinjoro eksciis, cxu li estos mortigita, cxu nur dumvive kripligita, Tarzan ligis unu ekstremajxon de sia sxnuro sekure cxirkaux la kolo de s-ro Philander.

   "Tamen, s-ro Philander," riprocxis s-ro Porter; "estas tre netauxge, ke vi permesu tiajn nedignajxojn."

   Sed tuj kiam la vortoj eliris lian busxon, ankaux li kaptigxis kaj sekure ligigxis cxe la kolo per la sama sxnuro. Tiam Tarzan ekiris norden, kondukante plene timantajn profesoron kaj sekretarion.

   En kvazauxmorta silento ili iris dum periodo kiu sxajnis horojn longa por la du lacaj kaj senesperaj maljunuloj; sed post nelonge ili transiris etan tumulon kaj ekgxuis vidante la kabanon antaux ili, ne cent metrojn for.

   Tie Tarzan liberigis ilin, kaj, montrante la konstruajxeton, malaperis en la apuda gxangalo.

   "Ege rimarkinde, ege rimarkinde!" anhelis la profesoro. "Sed jen, s-ro Philander, mi pravis same kiel kutime; kaj, manke de via obstina rifuzemo, ni estus eskapintaj serion da ege humiligaj, ecx dangxeraj, akcidentoj. Mi petas, ke estonteco vi lasu vin gvidi pli matura kaj praktika menso kiam vi bezonos sagxan konsilon."

   S-ro Samuel T. Philander estis tro felicxa pro la kontentiga rezulto de ilia aventuro por ekkoleri pri la kruela komento de la profesoro. Li anstatauxe ekkaptis la brakon de sia amiko kaj rapidigis lin antauxen al la kabano.

   Estis tre trankviligita grupo de forlasitoj kiu trovis sin ankorauxfoje unueco. Je tagigxo ili ankoraux rakontadis siajn diversajn aventurioj kaj pridiskutis la identecon de la stranga gardanto kaj protektanto, kiun ili trovis sur cxi tiu sovagxa bordo.

   Esmeralda certis, ke temas pri neniu alia ol Dia angxelo sendita aparte por gardi ilin.

   "Se vi vidus lin vori la krudan karnon de la leono, Esmeralda," Clayton ridis, "vi opinius lin tre materia angxelo."

   "Estis nenio cxiela en lia vocxo," diris Jane Porter, iomete tremante pro rememoro de la terura mugxo, kiu sekvis la mortigon de la leonino.

   "Ankaux ne tute konvenis kun miaj antauxkonceptitaj ideoj pri la digneco de diaj kurieroj," rimarkigis profesoro Porter, "kiam la -- nu -- sinjoro sxnuris du ege estimindajn kaj eruditajn doktulojn cxe la koloj kaj trenis ilin tra la gxangalo kvazaux ili estus bovoj."



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>