Tarzan de la simioj

Cxapitro 26

Cxe la centro de civilizo


--> Enhavo <-- | --> Latin-3 versio <-- | --> Unikoda versio <--


Post ankoraux unu monato, ili alvenis cxe grupeto da konstruajxoj busxe de largxa rivero, kaj tie Tarzan ekvidis multajn boatojn, kaj vidante multajn homojn li ekplenigxis de la timemo de la sovagxa estajxo.

Li lauxgrade alkutimigxis al la strangaj bruoj kaj la nekonataj kutimoj de la civilizo, kaj baldaux neniu povis scii, ke antaux du nuraj monatoj tiu bela franco en senmakulaj blankaj tikajxoj, kiu ridis kaj babilis kun la plej gajaj el ili, svingis sin nuda tra praaj arbaroj por fali sur iun neprudentan viktimon, kiu, nekuirite, plenigos lian sovagxan ventron.

La trancxilon kaj forketon, kiujn antaux monato li tiel malestime forjxetis, Tarzan nun manipulis same bele kiel la rafinita D'Arnot.

Tiel lerta lernanto li estis, ke la juna franco laboregis por fari el Tarzan de la Simioj rafinitan gxentlemano, almenaux rilate gxentilecon de konduto kaj parolado.

"Kara, Dio faris vin gxentlemano en la koro," D'Arnot diris; "sed ni deziras, ke Liaj verkajxoj montrigxu ankaux ekstere."

Tuj kiam ili atingis la havenurbeton, D'Arnot telegramis al sia registaro pri sia vivanteco, kaj petis trimonatan ferion, kiun oni tuj permesis.

Li ankaux telegramis al sia banko por mono, kaj la trudita atendo unumonato, kiu gxenis ilin ambaux, devenis de la neebleco lui sxipeton por reveni al la gxangalo de Tarzan por preni la trezoron.

Dum ilia restado en la marborda urbo "Sinjoro Tarzan" farigxis mirindajxo por kaj blankuloj kaj nigruloj pro kelkaj okazajxoj, kiuj, al Tarzan, sxajnis nuraj neniajxoj.

Unu fojon, nigrulego, drinkinte gxis frenezigxo, amokis kaj teruris la urbon, gxis lia malgajiga sorto gvidis lin al la loko, kie la nigrahara franca giganto ripozis sur la hotela verando.

Irinte supren laux la largxaj sxtupoj kaj minacante per trancxilego, la nigrulo rekte celis kvar homojn kiuj sidis cxe tablo kaj drinketis la neeviteblan absinton.

Alarmite kriante, la kvar ekforkuris, kaj tiam la nigrulo rimarkis Tarzanon.

Mugxante, li atakis la simiulon, dum duoncento da kapoj elrigardis elsub sxirmantaj fenestroj kaj sojloj por vidi la bucxadon de la kompatinda franco fare de la nigrulego.

Tarzan renkontis la impeton kun tiu batalema rideto, kiun la batalgxojo cxiam surlipigis al li.

Kiam la nigrulo trafis lin, sxtalaj muskoloj ekkaptis la nigran artikon de la levita trancxilmano, kaj unusola rapida tordo lasis la manon pendanta sub rompita osto.

Pro dolorego kaj surprizo, la frenezeco forlasis la nigrulon, kaj dum Tarzan refalsidis sur sia segxo, la ulo turnis kaj, kriante pro angoro, kaj rapide forkuregis al la indigxena vilagxo.

Alian fojon, dum Tarzan kaj D'Arnot sidis vespermangxante kun pluraj aliaj blankuloj, oni komencis diskutadi pri leonoj kaj leoncxasado.

Oni ne povis konsenti pri la kuragxo de la regxo de bestoj -- kelkaj insistis, ke tiu estas evidente senkuragxulo, sed cxiuj konsentis, ke kun sento de pli granda sekureco ili premtenis siajn cxasfusilojn kiam la gxangala monarhxo mugxis cxirkaux bivakejo en la nokto.

D'Arnot kaj Tarzan jam konsentis, ke ili tenu sekreta lian pasintan vivon, kaj pro tio neniu krom la franca oficiro sciis pri la vastaj scioj de la simiulo rilate la gxangalajn bestojn.

"Sinjoro Tarzan ne esprimis sian opinion," diris unu en la grupo. "Viro kun lia kapableco, kiu pasigis iom da tempo en Afriko, kion faris laux mia kompreno Sinjoro Tarzan, certe renkontis leonojn -- cxu jes?"

"Kelkajn," seke respondis Tarzan. "Suficxe multajn por scii, ke cxiu el vi pravas pri via jugxo de la ecoj de la leonoj -- kiujn vi renkontis. Sed oni povus egale bone jugxi cxiujn nigruloj laux tiu ulo, kiu pasintsemajne amokis, aux decidi, ke cxiuj blankuloj estas senkuragxuloj cxar oni iam renkontis senkuragxan blankulon.

"Individueco inter la malsupraj bestoj, gxentlemanoj, estas tiom ofta, kiom inter ni. Hodiaux ni eble eliros kaj trafos leonon, kiu estas ultratimema -- gxi forkuros de ni. Morgaux ni renkontos lian onklon aux gxemelon, kaj niaj amikoj scivolos, kial ni ne revenis el la gxangalo. Mi mem cxiam supozas, ke leono estas feroca, kaj tiel mi neniam surprizigxas."

"Ne plezura estus la cxasado," reagis la unua parolinto, "se oni timus tion, kiun li cxasas."

D'Arnot ridetis. Tarzan, timi!

"Mi ne tute, kion signifas por vi 'timo'," diris Tarzan. "Same kiel leonoj, timo estas malsama afero por malsamaj homoj, sed por mi la sola plezuro de cxaso estas la scio, ke la cxasato havas egalan povi detrui min kiel mi gxin. Se mi elirus kun du fusiloj kaj fusilportanto, kaj dudek aux tridek alarmistoj, por cxasi leonon, mi ne sentus, ke la leono havos sxancon, kaj tial la plezuro de la cxaso malpliigxus proporcie al la kreskinta sekureco cxe mi."

"Mi do supozu, ke Sinjoro Tarzan preferus nude eniri la gxangalon, armite nur per posxtrancxileto, por mortigi la regxon de bestoj," ekridis la alia, bonkore sed kun nuanceto de sarkasmo en la tono.

"Kaj sxnuro," aldonis Tarzan.

Tiumomente auxdigxis la lauxta mugxo de leono el la fora gxangalo, kvazaux por defii tiun, kiu kuragxus ekbatali kontraux gxi.

"Jen via eblajxo, Sinjoro Tarzan," humuremis la franco.

"Mi ne malsatas," simple diris Tarzan.

Cxiuj ridis krom D'Arnot. Tiu sola sciis, ke sovagxa besto estas elparolinta sian simplan rezonadon elinter la lipoj de la simiulo.

"Sed vi timas, same kiel iu el ni, eliri tien nude, armite nur per trancxilo kaj sxnuro," diris la humuremulo. "Cxu ne?"

"Ne," respondis Tarzan. "Nur stultulo senkiale agas."

"Kialo estos kvinmil frankoj," diris la alia. "Mi vetos kontraux vi tiun sumon, ke vi ne povos revenigi leonon el la gxangalo laux la nomitaj kondicxoj -- nude kaj armite nur de trancxilo kaj sxnuro."

Tarzan ekrigardis al D'Arnot kaj kapjesis.

"Dekmil," diris D'Arnot.

"Konsentite," respondis la alia.

Tarzan ekstaris.

"Mi devos lasi miajn vestajxojn cxe la limo de la kolonio, tial ke se mi ne revenos antaux tagigxo, mi havos ion por kovri min sur la stratoj."

"Vi nepre ne iros nun," elkriis la vetinto, "nokte?"

"Kial ne?" demandis Tarzan. "Numa nokte promenadas -- estos tiom pli facile trovi lin."

"Ne," diris la alia, "mi ne volas respondeci pri via sango. Estos suficxe malsagxe eliri en la tago."

"Mi iros nun," respondis Tarzan, kaj iris al sia cxambro por preni siajn trancxilon kaj sxnuron.

La viroj kuniris al la limo de la gxangalo, kie li lasis siajn vestajxon en varejeto.

Sed kiam li estis enironta la nigrecon de la arbustaro, ili provis malpersvadi lin; kaj la vetinto inter cxiuj plej insistis, ke li rezignu pri tiu freneza aventuro.

"Mi konsentos pri via sukceso," tiu diris, "kaj la dekmil frankoj estos viaj, se vi nur rezignos pri cxi tiu malsagxa penado, kiu nepre rezultigos vian pereon."

Tarzan ekridis, kaj post momento la gxangalo estis lin glutinta.

La viroj silente staris dum kelkaj momentoj, kaj tiam malrapide turnis sin kaj marsxis reire al la hotela verando.

Enirinte la gxangalon, Tarzan tuj supreniris al la arboj, kaj kun sento de gxojiga libereco li denove svingigxis tra la arbaraj brancxoj.

Ha, kia viv'! Ha, kiom li gxin amis! En la mallargxa, cxirkauxanta sfero de la civilizo, limiga pro siaj reguloj kaj kutimoj, trovigxis nenio tia. Ecx vestajxoj estis malhelpo kaj gxenajxo.

Finfine li estis libera. Li ne estis konsciinta, kiom li estas kaptito.

Kiel facile estus, rekurbi al la marbordo, kaj tiam celu la sudon kaj liajn gxangalon kaj kabanon.

Nun li ekflaris la odoron de Numa, cxar li iris kontraux la venton. Liaj lertaj oreloj baldaux detektis la konatan sonon de remburitaj piedoj kaj la visxado de felkovrita korpego tra la arbustaro.

Tarzan silente iris alsuper la nesuspektema besto kaj silente sekvis tiun gxis gxi eniris brilon de lunlumo.

Tiam la rapida masxo falis kaj strecxigxis cxirkaux la flava kolo, kaj, kiel li jam faris cent fojojn en la estinteco, Tarzan ligis gxin al fortika brancxo kaj, dum la besto luktis kaj batadis per siaj ungoj por liberigxi, falis al la tero malantaux gxi, kaj saltante sur la dorsegon, plongxigis sian longan mallargxan klingon dek fojojn en la ferocan koron.

Tiam, kun sia piedo sur la kadavro de Numa, li lauxtvocxe elkriegis la teruran venkokrion de sia sovagxa tribo.

Tarzan momente staris sendecide, baraktante inter la konfliktaj emocioj de lojaleco al D'Arnot kaj sopirego al la libereco de sia gxangalo. Finfine tiun fascinan bildon pri lia antauxa vivo, kiun li enmensigis al si, malaperigis vizio de bela vizagxo kaj la memoro de varmaj lipoj premitaj al la liaj.

La simiulo sursxultrigis la varman kadavron de Numa kaj denove supreniris al la arboj.

La viroj sur la verando jam sidis unu horon, preskaux tute silente.

Ili senefike provis konversacii pri diversaj temoj, kaj cxiun fojon la afero plej supra en iliaj mensoj silentigis la konversacion.

"Mon Dieu," finfine diris la vetinto, "mi jam ne povas toleri gxin. Mi iros en la gxangalon kun mia cxasfusilo kaj revenigos tiun frenezulon."

"Mi iros kun vi," diris alia.

"Kaj mi" -- "Kaj mi" -- "Kaj mi," hxoris la ceteraj.

Kvazaux la sugesto rompus la sorcxon de iu hororiga kosxmaro, ili rapidis al siaj cxambroj, kaj baldaux celis la gxangalon -- cxiu kun fortaj armiloj.

"Dio! Kio estis tio?" subite ekkriis unu el la grupo, anglo, kiam la sovagxa krio de Tarzan mallauxte atingis iliajn orelojn.

"Mi iam auxdis tion," diris belgo, "kiam mi estis sur gorila tereno. Miaj portistoj diris, ke tio estas la krio de virsimiego, kiu jxus mortigis."

D'Arnot rememoris la priskribon de Clayton pri la terura mugxo, kiun Tarzan elkriis por anonci siajn mortigojn, kaj li duonridetis malgraux la hororo, kiu plenigis lin kiam li pensis, ke tiu strangacxa sono povus eliri el homa gorgxo -- elinter la lipoj de amiko.

Kiam la grupo finfine staris apud la limo de la gxangalo, debatante pri la plej bona distribuo de siaj fortoj, ilin surprizis mallauxta ekrido proksima, kaj, turninte sin, ili ekvidis aliri al ili gigantan formon, kiu portis sur siaj largxaj sxultroj mortintan leonon.

Ecx D'Arnot estis fulmfrapita, cxar sxajnis neeble, ke la ulo povus tiel rapide mortigi leonon pere de la armiletoj, kiujn li kunportis, aux ke li sole povus porti la kadavregon tra la implikita gxangalo.

Kun multaj demandoj la viroj cxirkauxis Tarzanon, sed lia sola respondo estis rida malgravigo de lia faro.

Por Tarzan, estis kvazaux oni lauxdegus bucxiston pro ties heroismo je mortigo de bovino, cxar Tarzan tiel ofte mortigis por mangxi kaj por savi sin, ke al li la ago sxajnis tute ne rimarkinda. Sed li ja estis heroo antaux la okuloj de tiuj viroj -- viroj jam delonge alkutimigxintaj cxasadi bestegojn.

Cetere, li akiris dekmil frankojn, cxar D'Arnot insistis, ke li retenu la tuton.

Tio estis tre grava al Tarzan, kiu estis komencanta kompreni la potencon, kiu kusxis malantaux tiuj metalajxetoj kaj paperetoj, kiuj cxiam iris de mano al mano kiam homoj rajdis, aux mangxis, aux dormis, aux vestis sin, aux trinkis, aux laboris, aux ludis, aux sxirmis sin de la pluvo aux malvarmo aux suno.

Evidentigxis al Tarzan, ke oni sen mono nepre pereos. D'Arnot estis dirinta, ke li ne gxenu sin pri la afero, cxar tiu posedis suficxe por ambaux, sed la simiulo estis lernanta multajn aferojn, kaj unu el tiuj estis, ke homoj malestimas tiun, kiu akceptas monon de alia, ne rekompencante per io egalvalora.

Tuj post la leoncxasa epizodo, D'Arnot sukcesis lui antikvan boatacxon por la marborda vojagxo al la tersxirmata haveno de Tarzan.

Por ambaux la mateno estis felicxa, kiam tiu sxipeto levis sian ankron kaj celis la maron.

Nenio okazis dum la vojagxo al la strando, kaj la matenon post kiam ili ankris antaux la kabano, Tarzan, denove vestita en sia gxangala kostumo kaj portanta sxovelilon, sole ekiris al la amfiteatro de la simioj, kie kusxis la trezoro.

Li revenis malfrue je la posta tago, portante la kestegon sur sia sxultro, kaj je sunlevigxo la sxipeto trairis la busxon de la haveno kaj ekvojagxis norden.

Post ankoraux tri semajnoj, Tarzan kaj D'Arnot estis pasagxeroj sur franca vaporsxipo al Liono, kaj post kelkaj tagoj en tiu urbo, D'Arnot venigis Tarzanon al Parizo.

La simiulo volis pluiri al Usono, sed D'Arnot insistis, ke li unue kunvizitu Parizon; kaj li rifuzis konfesi la kialon de la urgxeco de sia postulo.

Tuj post ilia alveno, D'Arnot arangxis viziti longtempan amikon, gravan oficialulon de la polico; kaj kun li devis iri Tarzan.

D'Arnot lerte gvidis la konversaciadon de punkto al punkto, gxis la policano klarigis al la interesita Tarzan multajn metodojn modajn por kapti kaj identigi krimulojn.

Aparte interesa al Tarzan estis la rolo de fingropremaj spuroj en tiu fascina scienco.

"Sed kiel povas valori tiuj spuroj," demandis Tarzan, "kiam, post kelkaj jaroj, la linioj sur la fingroj entute sxangxigxas pro la trivigxo de la malnova hauxto kaj la kreskado de nova?"

"La linioj neniam sxangxigxas," respondis la oficialulo. "De infanagxo gxis senileco la spuroj de homo sxangxigxas nur je grandeco, krom se vundoj aliigas la kirlajxoj. Sed se oni registris spurojn de la dikfingro kaj kvar fingroj de ambaux manoj, oni devas perdi cxion por eviti identigxon."

"Tio estas mirinda," kriis D'Arnot. "Mi scivolas, kiel aspektas la linioj sur miaj fingroj."

"Ni povos baldaux vidi tion," respondis la policano, kaj per sonorilo li alvokis helpanton, al kiu li diris instrukciojn.

La viro eliris el la cxambro, sed baldaux revenis kun eta ligna skatolo kiun li metis sur la skribtablon de sia superulo.

"Nu," diris la oficiro, "post sekundo vi havos viajn spurojn."

El la skatoleto li prenis kvadraton el vitro, tubon kun densa inko, kauxcukan rulilon, kaj kelkaj negxblankajn kartonpecojn.

Premante inkoguton sur la vitrajxon, li disvastigis gxin per la kauxcuka rulilo gxis la tutan suprajxon de la vitro kontentige kovris tre maldika kaj uniforma inktavolo.

"Metu la kvar fingrojn de via dekstra mano sur la vitron, tiel," li diris al D'Arnot. "Nun la dikfingron. En ordo. Nun metu ilin sammaniere sur cxi tiun karton, cxi tie, ne -- iomete dekstre. Ni devos lasi spacon por la dikfingro kaj fingroj de la maldekstra mano. Jen, bone. Nun same je la maldekstra."

"Venu, Tarzan," kriis D'Arnot, "ni vidu, kiel aspektas viaj kirlajxoj."

Tarzan rapide obeis, proponante multajn demandojn al la oficiro dum la fingropremado.

"Cxu la spuroj montras rasajn ecojn?" li demandis. "Cxu oni ekzemple povus konstati, nur laux la spuroj, cxu la identigoto estas nigrulo aux blankulo?"

"Mi opinias, ke ne," respondis la oficiro.

"Cxu la spuroj de simio estus distingeblaj de tiuj de homo?"

"Versxajne, cxar tiuj de la simio estus multe pli simplaj ol tiuj de la pli altdevena estajxo."

"Sed estajxo duonsimia-duonhoma eble montrus la ecojn de iu ajn generinto?" dauxrigis Tarzan.

"Mi opinias tion versxajna," respondis la oficilaulo; "sed la scienco ne suficxe progresis por ekzaktigi tiajn aferojn. Mi ne fidus je gxiaj eltrovajxoj suficxe krom por diferencigi inter unuopuloj. Tie, temas pri absoluteco. Neniuj du homoj naskitaj en la mondo iam ajn havis samajn liniojn sur cxiuj fingroj. Estas ege dubinde, ke iu ajn unuopa spuro estos la preciza egalajxo de iu ajn fingro krom tiu, kiu faris gxin."

"Cxu la komparo bezonas multe da tempo aux laboro?" demandis D'Arnot.

"Ordinare nur kelkajn momentojn, se la premajxoj estas facile videblaj."

El sia posxo D'Arnot prenis nigran libreton kaj komencis turni la pagxojn.

Tarzan surprizite rigardis la libron. Kiel D'Arnot povas havi lian libron?

D'Arnot baldaux haltis cxe pagxo sur kiu trovigxis kvin sxmirajxetoj.

Li enmanigis al la policano la malfermitan libron.

"Cxu tiuj spuroj similas la miajn aux tiujn de Sinjoro Tarzan, aux cxu vi povos diri, ke ili estas identaj kun iu el la du?"

La oficiro prenis potencan magnifikilon el sia skribtablo kaj zorge esploris cxiujn tri specimenojn, samtempe notante sur notbloko.

Tarzan nun komprenis, kial ili vizitas la policanon.

En tiuj etaj sxmirajxoj trovigxis la respondo al la enigmo de lia vivo.

Kun nervoj strecxitaj li sidis, klinante sin antauxen sur la segxo, sed subite li malstrecxigxis kaj refalis, ridetante.

D'Arnot surprizite ekrigardis lin.

"Vi forgesas, ke dum dudek jaroj la kadavro de la infano, kiu faris tiujn spurojn, kusxis en la kabano de sia patro, kaj ke mian tutan vivon mi vidis gxin kusxantan tie," amare diris Tarzan.

La policano mirigite levis la rigardon.

"Dauxrigu vian esploron, kapitano," diris D'Arnot, "ni poste rakontos al vi la historion -- se Sinjoro Tarzan konsentos."

Tarzan kapjesis.

"Sed, kara D'Arnot, vi frenezas," li insistis. "Tiuj fingretoj estas enterigitaj cxe la okcidenta marbordo de Afriko."

"Pri tio mi ne scias, Tarzan," respondis D'Arnot. "Tio eblas, sed se vi ne estas la filo de Johano Clayton, kiel diable vi trovigxis en tiu sendia gxangalo, kie neniu blankulo alia ol Johano Clayton iam ajn pasxis?"

"Vi forgesas -- Kalan," diris Tarzan.

"Sxin mi ecx ne konsideras," respondis D'Arnot.

La amikoj estis marsxintaj al la largxa fenestro super la bulvardo dum ili parolis. Ili staris tie dum iom da tempo, rigardante la rapideman homaron sube kaj cxiu el ili pensanta siajn pensojn.

"Necesas iom da tempo por kompari spurojn," pensis D'Arnot, turnante sin por rigardi la polican oficiron.

Li surprizigxante vidis la oficialulon, kiu estis reklinita sur sia segxo, rapide tralegante la enhavon de la nigra taglibreto.

D'Arnot ektusis. La policano levis sian rigardon kaj, frontante lin, levis sian fingron por admoni pri silento. D'Arnot returnis sin al la fenestro, kaj la policano baldaux parolis.

"Sinjoroj," li diris.

Ambaux turnis sin al li.

"Tre gravaj aferoj evidente pli-malpli dependas je la absoluta gxusteco de cxi tiu komparo. Mi do petas, ke vi lasu la tutan aferon en miaj manoj gxis revenos nia spertulo, Sinjoro Desquerc. Tio okazos post nemultaj tagoj."

"Mi esperis tuj scii," diris D'Arnot. "Sinjoro Tarzan morgaux ekvojagxos al Usono."

"Mi promesas, ke vi povos telegrami al li raporton post du semajnoj," respondis la oficiro; "sed kia estos la enhavo, tion mi ne kuragxas diri. Trovigxas similajxoj, tamen -- nu, pli bone, ke ni lasu tion por solvigxi de Sinjoro Desquerc."


Al cxapitro 27



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>