Tarzan de la simioj

Cxapitro 28

Fine


--> Enhavo <-- | --> Latin-3 versio <-- | --> Unikoda versio <--


Je vido de Jane, krioj de gxojo kaj trankviligxo saltis de cxiu lipo, kaj kiam la auxto de Tarzan haltis apud la alia, Profesoro Porter ekbrakumis sian filinon.

Dum momento neniu rimarkis Tarzanon, kiu sidis silente.

Clayton la unua rememoris, kaj, turnante sin, etendis la manon.

"Kiel ni povas danki vin?" li ekdiris. "Vi savis cxiujn nin. Vi uzis mian nomon cxe la dometo, sed mi sxajne ne povas memori vian, kvankam mi sentas familiarecon pri vi. Estas kvazaux mi konis vin ege bone, en ege aliaj kondicxoj, antaux longa tempo."

Tarzan ridetante akceptis la proponitan manon.

"Vi tute pravas, Sinjoro Clayton," li diris, franclingve. "Pardonu min se mi ne parolos angle kun vi. Mi nun lernas gxin, kaj kvankam mi suficxe bone gxin komprenas, mi gxin parolas tre acxe."

"Sed kiu vi estas?" insistis Clayton, cxifoje mem parolante france.

"Tarzan de la Simioj."

Clayton surprizite pasxis malantauxen.

"Je Jupitero!" li eldiris. "Ja estas."

Kaj profesoro Porter kaj s-ro Philander premis sin antauxen por aldoni siajn dankojn al tiuj de Clayton, kaj por esprimi siajn surprizigxon kaj gxojon, vidante sian gxangalan amikon tiom for de lia sovagxa hejmo.

La grupo tiam eniris la modestan hoteleton, kie Clayton baldaux arangxis por ilia distrado.

Ili estis sidantaj en la malgranda, neaerumata sidcxambro, kiam la mallauxta motorbruo de alproksimigxanta auxto allogis ilian atenton.

S-ro Philander, sidanta apud la fenestro, rigardis eksteren kiam la auxto videbligxis, finfine haltante apud la aliaj auxtoj.

"Benu min!" diris s-ro Philander, kun nuanco de malkontenteco en la vocxo. "Jen s-ro Kanler. Mi esperis -- nu -- mi supozis, aux -- tamen -- ni estu felicxaj, ke lin ne kaptis la fajro," li lame finis.

"Tamen! S-ro Philander," diris profesoro Porter. "Tamen! Mi ofte admonas miajn lernantojn, ke ili nombru gxis dek antaux ol malfermi la busxojn. Se mi estus vi, s-ro Philander, mi nombrus almenaux gxis mil, kaj poste restus diskrete silenta."

"Benu min, jes!" konsentis s-ro Philander. "Sed kiu estas tiu pastreca sinjoro apud li?"

Jane paligxis.

Clayton malkviete movigxis sur sia segxo.

Profesoro Porter maltrankvile deprenis siajn okulvitrojn kaj spiris kontraux ilin, sed remetis ilin sur la nazon sen visxado.

La cxiea Esmeralda ekgruntis.

Tarzan sola ne komprenis.

Roberto Kanler baldaux enkuris la cxambron.

"Dank' al Dio!" li kriis. "Mi timis la plej malbonan, gxis mi vidis vian auxton, Clayton. Mi igxis barata cxe la suda vojo, kaj devis reiri en la urbon, kaj poste veturi orienten al cxi tiu vojo. Mi opiniis, ke ni neniam atingos la dometon."

Neniu montris apartan entuziasmon. Tarzan rigardis Roberton Kanler same kiel Sabor rigardas sian predon.

Jane ekrigardis lin kaj nervoze tusetis.

"S-ro Kanler," sxi diris, "jen sinjoro Tarzan, longtempa amiko."

Kanler turnis sin kaj etendis la manon. Tarzan ekstaris kaj faris riverencon tian, kian D'Arnot sola povus instrui al gxentlemano, sed li sxajnigis ne vidi la manon de Kanler.

Ankaux Kanler sxajnigis ne rimarki tiun preteratenton.

"Jen la Pastro sinjoro Tousley, Jane," diris Kanler, turnante sin al la pastreca ulo malantaux si. "Sinjoro Tousley, Frauxlino Porter."

Sinjoro Tousley riverencis kaj gxoje ridetis.

Kanler prezentis lin al la ceteraj.

"Ni povos tuj okazigi la ceremonion, Jane," diris Kanler. "Poste, vi kaj mi povos trafi la noktomezan trajnon en la urbo."

Tarzan tuj komprenis la planon. Li ekrigardis al Jane preter duone fermitaj palpebroj, sed li ne movigxis.

La junulino hezitis. Strecxis en la cxambro pro la silenteco de rigidaj nervoj.

Cxiuj turnis siajn okulojn al Jane, atendante sxian respondon.

"Cxu ni povos atendi kelkajn tagojn?" sxi petis. "Mi estas tute nervoza. Mi tiom spertis hodiaux."

Kanler sentis la malamikecon, kiu radiis al li de cxiu ano de la grup. Tio kolerigis lin.

"Ni jam atendis tiom longe, kiom mi intencas permesi," li malgxentile diris. "Vi promesis edzinigxi kun mi. Ne plu vi povos priludi min. Mi havas la rajtigilon, kaj jen la pastro. Venu, s-ro Tousley; venu, Jane. Trovigxas suficxe da atestantoj -- pli ol suficxe," li aldonis, kun malagrabla tono; kaj, preninte Jane-on je la brako, li komencis tiri sxin al la atendanta pastro.

Sed post nur unu pasxo, peza mano ekkaptis lian brakon per sxtala teno.

Alia mano jxetigxis al lia gorgxo, kaj post momenteto li estis skuata alte super la planko, kiel kato povus skui museton.

Jane kun horora surprizigxo turnis sin al Tarzan.

Kaj, rigardante lian vizagxon, sxi vidis tiun karmezinan strion sur lia frunto, kiun sxi vidis je tiu alia tago en fora Afriko, kiam Tarzan de la Simioj impetis en gxismorta luktego kontraux la granda simiego -- Terkoz.

Sxi sciis, ke murdo kusxas en tiu sovagxa koro, kaj kun hororkrieto sxi saltis antauxen por pledi kun la simiulo. Sed sxi pli timis por Tarzan ol por Kanler. Sxi komprenis la severan punon, kiun justeco liveras al murdinto.

Sed antaux ol sxi povis atingi ilin, Clayton saltis al Tarzan kaj provis tiri Kanler el ties manoj.

Unufoje balaate per unu potenca brako, la anglo jxetigxis trans la cxambron, kaj tiam Jane metis firman blankan manon sur la pojnon de Tarzan kaj rigardis supren al liaj okuloj.

"Por mi," sxi diris.

Malstrecxigxis la teno je la gorgxo de Kanler.

Tarzan rigardis malsupren al la bela vizagxo antaux si.

"Cxu vi deziras, ke cxi tio vivu?" li surprizite demandis.

"Mi ne deziras, ke li mortu sub viaj manoj, kara amiko," sxi respondis. "Mi ne deziras, ke vi farigxu murdinto."

Tarzan demetis la manon de la gorgxo de Kanler.

"Cxu vi liberigas sxin de sxia promeso?" li demandis. "Jen la prezo de via vivo."

Kanler anhelegante kapjesis.

"Cxu vi foriros kaj neniam plu molestos sxin?"

La viro ankorauxfoje kapjesis; lia vizagxo estis tordigxinta pro timo de la tiel proksima pereo.

Tarzan delasis lin, kaj Kanler stumblis al la pordo. Post momento, li malaperis, kaj la terurita pastro same.

Tarzan turnis sin al Jane.

"Cxu mi rajtos paroli kun vi dum momento, en soleco?" li petis.

La junulino kapjesis kaj ekiris al la pordo, kiu kondukis al la mallargxa verando de la hoteleto. Sxi eliris, atendonte Tarzanon, kaj tial ne auxdis la tujpostan konversacion.

"Atendu," kriis profesoro Porter, kiam Tarzan komencis sekvi.

La profesoro surprizite mutigxis pro la rapidaj evoluoj de la jxusaj minutoj.

"Antaux ol ni progresos, sinjoro, placxus al mi klarigo pri la jxusaj okazajxoj. Kio rajtigas vin, sinjoro, interveni inter mia filino kaj sinjoro Kanler? Mi promesis sxin al li, sinjoro, kaj malgraux niaj personaj preferoj, sinjoro, tiu promeso estas plenumenda."

"Mi intervenis, profesoro Porter," respondis Tarzan, "pro tio, ke via filino ne amas sinjoron Kanler -- sxi ne volas edinigxi kun li. Suficxas, ke mi sciu tion."

"Vi ne scias, kion vi faris," diris profesoro Porter. "Nun li sendube rifuzos edzinigi sxin."

"Li nepre rifuzos," emfaze diris Tarzan.

"Cetere," aldonis Tarzan, "ne necesas, ke vi timu, ke via fiereco suferos, profesoro Porter, cxar vi povos pagi al tiu Kanlera ulo vian sxuldon, tuj kiam vi atingos vian hejmon."

"Tamen, sinjoro!" elkriis profesoro Porter. "Kion vi volas diris, sinjoro?"

"Via trezoro estas retrovita," diris Tarzan.

"Kio -- kion vi diras?" kriis la profesoro. "Sinjoro, vi frenezas. Tio ne povas esti!"

"Tio tamen estas. Gxin sxtelis mi, ne sciante aux gxian valoron aux gxian posednaton. Mi vidis la maristojn enterigi gxin, kaj, kiel simio, mi devis elfosi gxin kaj reenterigi gxin en alia loko. Kiam D'Arnot sciigis min pri tio, kio gxi estas kaj kion gxi signifis por vi, mi reiris al la gxangalo kaj prenis gxin. Gxi jam estigis tiom da krimo kaj suferado kaj malfelicxo, ke D'Arnot opiniis, ke estos pli bone ne alporti la trezoron mem cxi tien, kio estis mia intenco; do mi anstatauxe havas por vi kreditleteron."

"Jen gxi, profesoro Porter," kaj Tarzan eltiris koverton el sia posxo kaj enmanigis gxin al la miranta profesoro, "ducent kvardek unu mil dolaroj. La trezoron zorge aprezis spertuloj, sed se restos demando en via menso, D'Arnot mem acxetis gxin kaj retenas gxin por vi, se vi preferos la trezoron super la kredito."

"Al la jam peza sxargxo de niaj sxuldoj al vi, sinjoro," tremvocxe diris profesoro Porter, "nun aldonigxis cxi tiu plej granda el cxiuj servoj. Vi donis al mi la rimedon por rehavi mian honoron."

Nun revenis Clayton, kiu foriris el la cxambro momenton post Kanler.

"Pardonon," li diris, "sed mi opinias, ke ni prefere provu atingi la urbon antaux noktigxo kaj forveturu de cxi tiu arbaro per la unua trajno. Lokano jxus preterrajdis el la nordo, raportante, ke la incendio malrapide movigxas cxidirekten."

Tiu anonco cxesigis dauxrigon de la konversacio, kaj la tuta grupo eliris al la atendantaj auxtoj.

Clayton, kun Jane, la profesoro kaj Esmeralda trovigxis en la auxto de Clayton, dum Tarzan akceptis sinjoron Philander.

"Benu min!" ekdiris sinjoro Philander, kiam la auxto ekmovigxis post Clayton. "Kiu supozus tion! Kiam mi lastfoje vidis vin, vi estis sovagxulo, ludanta inter la brancxoj de tropika afrika arbaro, kaj nun vi veturigas min laux viskonsina sxoseo en franca auxtomobilo. Benu min! Tio estas ege rimarkinda."

"Jes," konsentis Tarzan, kaj tiam, post pauxzo, "Sinjoro Philander, cxu vi memoras detalojn pri la trovo kaj enterigo de tri skeletoj, kiuj estis en mia kabano apud tiu afrika gxangalo?"

"Ege bone, sinjoro, ege bone," respondis sinjoro Philander.

"Cxu estis ia strangajxo pri iu ajn el tiuj skeletoj?"

Sinjoro Philander zorge rigardis Tarzanon.

"Kial vi demandas?"

"Scii tion signifus multegon por mi," respondis Tarzan. "Via respondo povus solvi misteron. Cxiukaze, gxi povus minimume lasi tion mistera. Dum la pasintaj du monatoj mi pripensadis teorion pri tiuj skeletoj, kaj mi deziras, ke vi respondu mian demandon laux tio, kiun vi scias -- cxu la tri skeletoj enterigitaj de vi estas cxiuj homaj?"

"Ne," diris sinjoro Philander, "la plej malgranda, tiu trovita en la lulilo, estis la skeleto de simio homsimila."

"Dankon," diris Tarzan.

En la antauxa auxto, Jane pensadis, rapide kaj furioze. Sxi sentis tion, kial Tarzan petis kelkan interparolon kun sxi, kaj sxi sciis, ke sxi devos esti preta por respondi al li en la baldauxa estonteco.

Li ne estis tia homo, kian oni povus atendigi, kaj iel tiu penso mem scivoligis sxin pri tio, cxu sxi ne vere timas lin.

Kaj cxu sxi povus ami tiun, kiun sxi timas?

Sxi konstatis la sorcxon, kiu kaptis sxin tie en la profundajxoj de tiu fora gxangalo, se cxi tie en ordinara Viskonsino trovigxas neniu tia sorcxo.

Kaj tiu senmakulo juna franco ne allogas la pratempan virinon en sxi, kiel faris la fortika arbara dio.

Cxu sxi amis lin? Tion sxi ne sciis -- nun.

El la flanko de la okulo sxi rimarkis Clayton-on. Cxu tiu ne estas viro edukita en la sama medio, en kiu sxi estas edukita -- viro kun socia graveco kaj kulturo, kion laux sxia eduko estis la cxefaj esencajxoj por amika kunvivado?

Cxu sxia plej bona jugxo ne elektus tiun junan anglan nobelon, kies amo, sxi sciis, estas tia, kian devus sopiri civilizitino, en la logika edzo por virino kiel sxi?

Cxu sxi povus ami Clayton-on? Sxi vidis nenian kialon por ne ami lin. Jane en sia personeco ne estis frosta kalkulemulino, sed edukado, medio kaj heredo cxiuj kombinigxis por instrui al sxi rezoni ecx en aferoj de la koro.

Ke sxi estas emociigxinta pro la forteco de la juna giganto, kiam liaj brakegoj cxirkauxis sxin en la fora afrika arbaro, kaj denove hodiaux, inter la viskonsinaj arboj, tio sxajnis al sxi la rezulto de provizora mensa erupto sxiaflanke -- al la psikologia allogo de la pratempa viro al la pratempa virino en sxia personeco.

Se li neniam plu tusxos sxin, sxi pensis, sxi neniam plu sentos allogon al li. Sxi do ne amis lin. Temis pri nenio krom provizora halucino, kreita de ekscitigxo kaj korpa kontaktigxo.

Se sxi edzinigxus kun li, ekscitigxo ne cxiam trovigxus en iliaj estontaj rilatoj, kaj la potencon de korpa kontaktigxo finfine malakrigos la familiareco.

Sxi rerigardis Clayton-on. Li estis tre bela kaj tutplene gxentlemana. Sxi certe fieros pri tia edzo.

Kaj tiumomente li ekparolis -- unu minuton antauxe aux poste, tio eble farus mondskuan sxangxon al tri vivoj -- sed la kaprico intervenis kaj montris al Clayton la psikologian momenton.

"Nun vi estas libera, Jane," li diris. "Mi petas, diru jes -- mi dedicxos mian vivon por felicxigi vin."

"Jes," sxi flustris.

Tiun vesperon, en la malgranda atendejo cxe la stacidomo, Tarzan kaj Jane trovigxis dum momento solaj.

"Nun vi estas libera, Jane," li diris, "kaj mi venis trans epokoj el la malhela kaj fora estinteco, el la kasxejo de la pratempa homo, por preni vin -- por vi, mi farigxis civilizito -- por vi, mi transiris marojn kaj kontinentojn -- por vi, mi estos tia, kian ajn vi deziras. Mi povas felicxigi vin, Jane, en la vivo, kiun vi plej bone konas kaj amas. Cxu vi geedzigxos kun mi?"

La unuan fojon sxi komprenis la profundecon de la amo de tiu viro -- cxion, kiun li faris en tiel mallonga tempo, nur pro amo al sxi. Forturnante la kapon, sxi kasxis la vizagxo en la brakoj.

Kion sxi faris? Timante cedi antaux la pledoj de cxi tiu giganto, sxi detruis siajn pontojn post si -- pro sia senbaza timo, ke sxi faros teruran eraron, sxi faris ecx pli teruran.

Kaj tiam sxi konfesis cxion -- konfesis la verecon, vorton post vorto, ne provante kasxi sin aux pardonigi sian eraron.

"Kion ni povos fari?" li demandis. "Vi konfesis, ke vi amas min. Vi scias, ke mi amas vin; sed mi ne konas la etikon de la socio, kiu regas vin. Mi lasos al vi la decidon, cxar vi plej bone scias, kio estos konvena por via fina bonfarto."

"Mi ne povas diri tion al li, Tarzan," sxi diris. "Ankaux li amas min, kaj li estas bonulo. Mi neniam povus fronti vin, aux alian honestan personon, se mi nuligus mian promeson al sinjoro Clayton. Mi devos plenumi gxin -- kaj vi devos helpi al mi porti tiun sxargxon, kvankam ni neniam revidos unu la alian post cxi tiu nokto."

Nun la aliaj envenis la cxambron, kaj Tarzan turnis sin al la fenestreto.

Sed li vidis nenion ekstere -- interne, li vidis herbejon cxirkauxitan de implikita amaso de belegaj tropikaj plantajxoj kaj floroj, kaj, supere, la ondumantan foliaron de arbegoj, kaj, super cxio, la bluon de ekvatora cxielo.

Meze de la herbejo, junulino sidis sur tumuleto, kaj apud sxi sidis juna giganto. Ili mangxis bongustajn fruktajxojn kaj rigardis unu la alian je la okuloj, kaj ridetis. Ili estis felicxaj, kaj ili estis solaj.

Liajn pensoj rompis la staciestro, kiu envenis demandante, cxu en la grupo trovigxas sinjoro lauxnome Tarzan.

"Mi estas sinjoro Tarzan," diris la simiulo.

"Jen mesagxo por vi, plusendita de Baltimoro; gxi estas telegramo de Parizo."

Tarzan akceptis la koverton kaj sxire malfermis gxin. La mesagxo estis de D'Arnot.

Gxi tekstis jene:

Spuroj pruvas vin Greystoke. Gratulon.

D'Arnot

Kiam Tarzan finlegis, Clayton envenis kaj aliris lin kun etendita mano.

Jen la viro, kiu posedis la titolon de Tarzan, la bienoj de Tarzan, kiu edzinigis la virinon, kiun Tarzan amis -- la virinon, kiu Tarzanon amis. Unu vorto de Tarzan povus ege sxangxi la vivon de tiu viro.

Gxi senigus lin je lia titolo kaj liaj bienoj kaj liaj kasteloj, kaj -- gxi ankaux senigus Jane-on Porter je ili.

"Nu, karulo," kriis Clayton, "mi gxis nun ne povis danki vin pro cxio, kiun vi faris por ni. Sxajnas kvazaux vi estis tute okupata, savante nin en Afriko kaj cxi tie.

"Mi tre felicxas, ke vi venis cxi tien. Ni pli bone konatigxu. Mi ofte pensas pri vi, kaj pri la rimarkindaj cirkonstancoj de via logxmedio.

"Se mi rajtas demandi, kiel, diable, vi trovigxis en tiu freneza gxangalo?"

"Mi naskigxis tie," kviete diris Tarzan. "Mia patrino estis simio, kaj sxi kompreneble ne povis diri multon pri la afero al mi. Mi neniam sciis, kiu estis mia patro."



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>