Enkomputiligis Don HARLOW

Lingva evoluo

de Julio BAGHY

Komedia aŭ tragedia sceno laŭ gusto de la leganto.


Rolas: LA MALNOVA, LA MODERNA kaj LA JUNA adeptoj de lingvo Esperanto. Loko: biblioteka cambro de B. E. S. (Bagonlanda Esperantista Societo.)

LA MALNOVA sidas ĉe la tablo kaj legas la Originalan Verkaron de Zamenhof.

LA JUNA foliumadas modernan revuon. Ĉiumomente li elpoŝigas sian 600 paĝan vortaron por serĉi la nekonatajn vortojn. Ofte li notas la netroveblajn neologismojn sur paperon.

LA MODERNA (paŝas en la ĉambron): Bonan seron! (Li eksidas.)

LA MALNOVA (iom mirigite): Ĉu seron?!

LA JUNA ekatentas kaj subite serĉas la vorton en la vortaro.

LA MODERNA: Jes, senioro. Unu silabon pli kurte. . .Hah, ni havantas superban primaveran seron.

LA MALNOVA (iom malice): Pri-ma-ve-ro . . . Unu silabon pli longe.

LA MODERNA: Sed ĝi estas pli poetika.

LA MALNOVA: Kial ne poezia ?

LA MODERNA: Pro la eskvizita nuanco.

LA MALNOVA: Mi ne komprenas la vorton "eskvizita".

LA JUNA (denove serĉas en la vortaro).

LA MODERNA: Supozeble vi estas movades oldulo ne beletre erudita. (Li prenas al si la libron, legatan de LA MALNOVA): Ĉu lice? Bah, arĥaikaĵo! Zamenhof! Mi povintus pensi. (Li redonas la libron.) Ne faltigu la frunton kaj ne paŭtu! Estu darfe diri, ke oldulo ne povantas apreci la progreses etoson, kiun forcas la moderna evoluo. Vi tro egardas la paseon por delekti avantaĝojn. Senioro, vi krablas; ni, baĉeloroj, hastas.

LA MALNOVA (kun pliiĝanta miro) Mi ne komprenas . . . Je Dio, mi ne komprenas vin! Kian lingvon vi parolas, sinjoro?

LA MODERNA (fiere): La modernan beletran lingvon de Esperanto. La inĝeniaj ĝeniules dokta degno savantos nian idiomon de ŝtoniĝes danĝeroj.

LA JUNA (dum la konversacio ŝvite notas, serĉas, aŭskultas, fulmrapide foliumadas sian vortaron).

LA MALNOVA (konsternite) Sed tio estas ja atenco kontraŭ la lingvo mem.

LA MODERNA (digne): Aliu opinias aliel. Kelkuj obĵetas argumentojn, kiuj balde konvinkintos la konservatismes konestablojn. La enemoj venkitos kaj restantos infre ĉe la montes piedo, dum la modernuloj kun resoluta orgojlo konstruantos sian novan fortreson.

LA MALNOVA (ekflamiĝante): Sinjoro, ĉesu tian parolon. Via lingvouzo detruas. Kiu komprenas tion? Pli ol 25 jarojn mi konas kaj parolas la lingvon, sed mi ne kapablas kompreni vin. Kio, je Dio mi petas vin, kio estas ĝi?

LA MODERNA (kvazaŭ donante la indulgan lastan mortpikon): Lingva evoluo kaj poetika etoso.

LA JUNA (mire rigardas al ili.)

LA MALNOVA (malespere): Sed, sinjoro, ankaŭ mi lernis la lingvon el literaturaj verkoj, sed...

LA MODERNA(interrompe):... sed ante du dekadoj. Ante tri jaroj mi uvris mian koron por Esperanto kaj jen mi devancintas vin. Ho, povra konestablo, ĉiudiurne vi devus devori novajn vortojn por atinginti min! (Subite li turnas sin al LA JUNA.) Ĉu ne, senioro? Nu?..

LA JUNA (embarasite silentas).

LA MODERNA: Kial vi silentas?

LA MALNOVA(senkulpigante lin) Antaŭ tri monatoj li lernis. Li estas nia plej talenta kaj fervora juna samideano.

LA MODERNA (kun patosa entuziasmo): Pum! Baĉeloro, salutatu vi! Vi futures espero, kiu estos la moderna beletres aprecanto! Hola! Hop! Hip, hip, hura !

LA JUNA (ruĝa pro la retenata kolero, plenpulme krias): Am pam kuli kuli mas injara pinjara puuu de le fingestek moli vidi nakk am para pam para paĉ!

LA MODERNA kaj LA MALNOVA (surprizite kaj samtempe): Kio estas tio?!

LA JUNA (kontentigite): Lingva evoluo kaj poetika etoso, sinjoroj! (Li ĵetas la vortaron en angulon kaj estas forironta.)

LA MALNOVA (retene): Kien, kien, kara samideano!

LA JUNA (decide): Al "Basic English"! (Li forkuras.)