Enkomputiligis Don HARLOW

Julio Cezaro: Akto V

de William SHAKESPEARE

elangligis D. H. LAMBERT

(Londono: Brita Esperantista Asocio, 1906)


AKTO V.

SCENO 1.--La Ebenaĵoj de Filippo.

Venas OKTAVIO, ANTONIO, kaj ilia militistaro.

Okt. Esperoj niaj, vidu, Antonio,
     Neatenditan rezultaton havas.
     Vi diris, ke de sia altaĵaro
     La kontraŭuloj ne malsupreniros
     Sur l' ebenaĵon, sed la mal' okazis.
     Kaj ili sin pretigas por batali,
     Apud Filippo forte minacantaj.
     Ilia soldataro sen alvoko
     Invitas nin al frua ekatako.

Ant. Iliajn pensojn mi diveni povas:
     Plivolus ili iri aliloken,
     Sed timplenec' miksita kun braveco
     Incitas ilin, kune kun l' espero
     Ke ni impreson de kuraĝ' ilia
     Ricevos per ĉi tiu ŝajno; tamen
     Ne estas tiel.

Venas SENDITO.

Sendito.             Vigle, generaloj,
     Nun vin preparu, ĉar la malamiko
     Antaŭeniras kun parad' milita,
     Insigno lia sangkolora flirtas
     En la aero: al batal' rapidu!

Ant. Konduku, Oktavio, viajn arojn
     Je l' flank' maldekstra de la ebenaĵo.

Okt. Ne, je la dekstra; tenu vi l' maldekstran.

Ant. Petegon mian kial vi rifuzis?

Okt. Mi ne rifuzis; sed mi volus tiel.

Marŝmuziko. Tamburado. Venas BRUTO, KASSIO, kaj ilia militistaro; LUCILIO, TITINIO, MESSALO, kaj aliaj.

Bru. Jen ili haltas, kaj parolon petas.

Kas. Halt', Titinio; ni diskuti volas.

Okt. Ĉu ni la signon, Antonio, montros.

Ant. De ekbatalo? Ne, iliajn batojn
     Rebatu ni. Antaŭen; diskutadon
     La generaloj volas tuj komenci.
     Ho! haltu do, ĝis la signal' aperos.

Bru. Paroloj antaŭ batoj: ĉu ne vere?

Okt. Ni ne parolojn amas, kiel vi.

Bru. Paroloj bonaj ol malbonaj frapoj
     Pli bonaj estas, Oktavio.

Ant.                                         Kun
     Malbonaj frapoj, Bruto, bonajn vortojn
     Vi donas: vidu la ŝiraĵon, kiun
     Vi faris en la koro de Cezaro,
     Samtempe kiam laŭte vi ekkriis
     "Saluton, longan vivon al Cezaro!"

Kas. Ankoraŭ ni ne scias, Antonio,
     Al kie viajn batojn vi direktos.
     Sed viaj vortoj rabas la abelojn
     De Hiblo, -- sen mielo lasas ilin.

Ant. Ne sen pikiloj.

Bru.                          Jes, kaj sen sonado;
     Ĉar vi ilian ŝtelis for zumadon,
     Kaj, antaŭ ol vi pikas, vi minacas.

Ant. Friponoj, vi ne tiel agis, kiam
     Malbenaj iloj viaj reciproke
     Sin hakis en la flankoj de Cezaro;
     Vi ridis, kiel ridas la simioj,
     Montrante viajn dentojn, kaj l' piedojn
     Vi lekis de Cezaro kiel hundoj,
     Dum la malnobla Kasko malantaŭe,
     Agante kun serpenta merfideco,
     Lin frapis sur la kolon. Ho flatuloj!

Kas. Flatuloj! Bruto, vin ni devas danki:
     Ĉi tiu lango nin nun ne insultus
     Se nur vi la konsilon de Kassio
     Sekvinta estus

Okt. Nun al l' afero: Se la rezonado
     Eltiras ŝviton el muskoloj niaj,
     Ŝviterojn en sangerojn baldaŭ ŝanĝos
     Mem la pruvado; vidu:
     Mi tiras glavon kontraŭ konspirantoj
     Sed kiam mi ĝin poste eningigos?
     Neniam, ĝis mi venĝos de Cezaro
     La tri kaj tridek vundojn, aŭ ĝis novan
     Cezaron frapos la perfidaj glavoj.

Bru. Vi ne per perfiduloj povas morti,
     Se vi ne portas ilin kun vi.

Okt.                                         Tion
     Mi pensas; ĉar la sort' ne antaŭvolis
     Ke mi per glav' de Bruto devus fali.

Bru. Per tia mano eĉ la plej famega
     Pli honorindan morton ne atingus.

Kas. Li, obstinulo, certe ne meritas
     Honoron tian -- li la kamarado
     De antonio, -- taŭga nur restadi
     Regalemulo kaj restenamanto!

Ant. Kassio, vi la koleremon portas
     De antaŭ jaroj!

Okt..                     Venu, Antonio!
     Jen perfiduloj, nia lasta vorto:
     Al morta vetbatal' ni vin alvokas;
     Se vi kuraĝas, venu al la kampo
     Hodiaŭ, se ne, kiam vi malsatos
     Por batalad'.

Foriras OKTAVIO, ANTONIO, kaj ilia militistaro.

Kas.                Nun blovu la ventegoj;
     L' uragano el ĉielo ekbruegu,
     La barko velu sur muĝantaj ondoj,
     Estante en danĝer' de fulmotondro.

Bru. Ho! unu vorton, Lucili'.

Luc. (Elpaŝante antaŭen) Sinjoro!

BRUTO kaj LUCILIO interparolas aparte.

Kas. Messal'!

Mes. (Elpaŝante antaŭen)

                    Al viaj servoj, generalo.

Kas. Ĉi tiun tagon mem, la datreveno
     De la naskiĝo mia, mi naskiĝis.
     Messalo, vian manon, kaj atestu
     Ke kontraŭvole mi, kiel Pompejo,
     La tutan nian liberecon riskas
     Per unu nur batal'; vi ankaŭ scias,
     Ke mi aprobis plene l' opinion
     De Epikuro; miaj nunaj sentoj
     De la antaŭaj diferencas; ankaŭ
     Al antaŭsignoj parte mi konfidas.
     Dum nia iro el Sardiso, paro
     Da grandaj agloj flugis sur la frontan
     Standardon, kaj satiĝis per nutraĵoj
     De la soldataj manoj ricevitaj;
     Nin al Filippo ili akompanis;
     Hodiaŭ tamen ili malaperis,
     Kaj korvoj, falkoj, milvoj anstataŭe
     Rigardas superfluge nin malsupren,
     Akiron preskaŭ certan; baldakeno
     Iliaj ombroj ŝajnas, plej fatala,
     Sub kiu kuŝas nia soldataro
     Tuj pereonta.

Mes.                Ne, ne kredu tion.

Kas. Nur parte: ĉar mi estas maltimema,
     Danĝerojn ĉiujn preta kontraŭstari.

Bru. Tre bone, Lucilio.

Kas.                               Nobla Bruto,
     Hodiaŭ al ni helpu la diaro,
     Ke pacemuloj ni kunmaljuniĝu!
     Sed, ĉar homar' ne konas l' estontecon,
     Pripensu sorton eble plej malbonan.
     Se ni hodiaŭ malsukcesos, tiam
     La lastan fojon nun ni kunparolas:
     Do, kion, Bruto, vi intencas fari?

Bru. Laŭ la filozofio mem, per kiu
     Mallaŭdis mi Katonon, ho Kassio,
     Pri lia memmortigo, sen memfido
     Mi pensas de la vivo mallongigi
     La tempon estas ago de timulo,
     Malbrava pri okazontaĵoj eblaj.
     Mi do esperas ke, per pacienco
     Armite, mi atendos la ordonojn
     De tiuj potenculoj, kiuj ĉiam
     De supre nin direktas.

Kas.                                    Se ni tial
     Batalon la venontan perdos, ĉu
     Triumfokondukiĝon vi elportos
     Senplende tra la Romaj stratoj?

Bru.                                                        Ne,
     Kassio; pensu ne, Romano nobla,
     Ke Bruto en katenoj iros Romon;
     Tro da grandanimeco li posedas.
     Hodiaŭ tamen finos l' entreprenon
     Je la Idusoj martaj komencitan:
     Ne scias mi ĉu ni rerenkontiĝos,
     Ni prenu do eternan adiaŭon:
     Kassio, por eterne nun adiaŭ!
     Se ni rerenkontiĝos, per ĝojego
     Ni feliĉiĝos, se ne prave donas
     Ni unu al alia forpermeson.

Kas. Ho Bruto, por eterne nun adiaŭ!
     Se ni rerenkontiĝos, ni ridetos;
     Se ne, konvenas, ke ni adiaŭas.

Bru. Antaŭen do. Se nur homaro povus
     La finon de aferoj antaŭscii!
     Sufiĉas tamen ke la tag' finiĝos,
     Kaj ni la finon konos. Venu for!

     Ĉiuj foriras.


SCENO 2.--La Sama.

La kampo de batalado. Trumpetado. Venas BRUTO kaj MESSALO.

Bru. Messalo, rajdu kaj ĉi tiujn donu

     Donante paperojn.

     Al la legioj ĉe l' alia flanko.
     Ekiru ĉiuj kune; ĉar mi vidas
     Iom da ŝanceliĝo je l' flankaĵo
     De Oktavio, kaj trapuŝo vigla
     Renversos ilin. Rajdu; ili venu.

     Ambaŭ foriras.


SCENO 3.--Alia Parto de la Kampo.

Trumpetado. Venas KASSIO kaj TITINIO.

Kas. Rigardu, Titinio, l' perfiduloj
     Forkuras! mi fariĝas malamiko
     Al miaj; tiu ĉi standardo estis
     Portata malantaŭen; la portinton
     Tuj mortiginte mi de liaj manoj
     Malhonoratan prenis la standardon.

Tit. L' ordonon ekbatali Bruto donis
     Tro frue; ekvenkante Oktavion,
     Li tro rapide prenis la sukceson;
     Soldatoj liaj falis sur rubaĵon,
     Dum Antonio ĉiujn nin ĉirkaŭis.

     Venis PINDARO.

Pin. For, via moŝto, for, pli malproksimen;
     En viaj tendoj estas Antonio;
     Kassio nobla, malproksimen iru.

Kas. Ĉi tiu mont' sufiĉe malproksima
     Sin trovas. Al mi diru, Titinio,
     Ĉu la flamantaj tendoj estas miaj?

Tit. Jes, via moŝto.

Kas.                          Do, pro via amo
     Al mi, ĉevalon mian prenu; forte
     Pikante lin per spronoj, rajdu, rajdu
     Senĉese, ĝis vi estos alveninta
     Al tiuj ĉi amasoj malproksimen,
     Kaj estos vi ĉi tien reveninta,
     Por ke mi vere sciu ĉu amikoj
     Aŭ malamikoj ili estas.

Tit.                                         Mi
     Revenos pli rapide eĉ ol penso.

     Li foriras.

Kas. Pindaro, supreniru tiun monton;
     Mi vidas nur neklare; Titinion
     Rigardu, kaj rakontu pri l' batalo

     PINDARO supreniras la monton.

     Ĉi tiun tagon mi l' unuan fojon
     Ekspiris; kun la jar' la dat' rondiras;
     La sama tag' komencon mian vidos
     Kaj finon; vivo mia sian rondon
     Plenumas. Kio nova, ho Pindaro?

Pin. (de supre) Ho via moŝto!

Kas.                                              Kia do novaĵo?

Pin. (de supre) Spronantaj kavaliroj Titinion
     Jen! ĉiuflanke pli kaj pli ĉirkaŭas.
     Ne ĉesas li galopi; ho~rajdantan
     Nun ili preskaŭ trafas lin. Antaŭen,
     Ho Titinio! rajdu, Titinio!
     Malsupreniras de ĉevalo kelkaj
     Soldatoj; ankaŭ li malsupreniras!
     Kaptita! aŭdu! ili ĝojekkrias.

Kas. Malsupreniru, ne rigardu plu.
     Ĉu mi ankoraŭ vivas, malbravulo,
     Vidinte mian karan kamaradon
     Kaptatan antaŭ propraj mem okuloj?

     PINDARO malsupreniras.

     Mi petas, tien ĉi alproksimiĝu --
     Mi kaptis vin, Pindaro, en Partio;
     Kaj, post savado de la vivo via
     Mi vin ĵurigis ke, se ion gravan
     Ordonos mi al vi, vi tion provos.
     Plenumu vian ĵuron; liberulo
     Fariĝu: per ĉi tiu glavo, kiu
     Disŝiris la inteston de Cezaro,
     Trapiku mian bruston. Ne respondu:
     Jen, prenu la tenilon; kaj tuj kiam
     Mi kovros la vizaĝon, kiel nun,
     La glavon gvidu.

     PINDARO glave lin frapas.

                                   Vi venĝita estas,
     Cezaro, eĉ per tiu glavo kiu
     Mortigis vin.

     Li mortas.

Pin.                Mi do libera estas,
     Sed tiamaniere kontraŭvole.
     Kassio, for de tie ĉi Pindaro
     Forkuros, kie lin Roman' neniam
     Observos.

     Foriras. Revenas TITINIO kaj MESSALO.

Mes.           Estas nura interŝanĝo
     De venkoj kaj malvenkoj; ĉar l' armeon
     De Oktavio Bruto ĵus disbatis,
     Kaj antonio tiun de Kassio.

Tit. Ĝojigos tiu ĉi novaĵ' Kassion.

Mes. En kia loko vi lin lasis?

Tit.                                              Tie,
     Nekonsoleblan, kune kun Pindaro,
     Neliberulo lia.

Mes.                     Ĉu ne tie
     Ripozas li sur tero?

Tit.                                    Li ne havas
     Ripozon de vivant'. Ho mia koro!

Mes. Ĉu ne ĝi estas li?

Tit.                                    Ne, tiu ĉi
     Li estis, sed Kassio plu ne vivas.
     Ho subiranta suno, kiel vi
     Radioj inter ruĝaj mallumiĝas,
     Tiel en mez' de sia ruĝa sango
     Noktiĝis jam la tago de Kassio;
     La Roma sun' subiris! Nia tago
     Foriris; nuboj, rosoj, kaj danĝeroj
     Alproksimiĝas; nia fin' ĉeestas!
     Malkonfidemo pri sukceso nia
     Ĉi tion faris.

Mes.                Jes, ĉi tion faris
     Malkonfidemo pri sukceso bona.
     Ho vi, naskito de Melankolio,
     Trompemo malbenita, kial vi
     Al la sentemaj pensoj de homaro
     Prezentas la malveron? Memtrompemo,
     Vi maturiĝas ne ĝis la feliĉa
     Naskiĝo, sed mortigas la patrinon,
     Je vi gravedoan!

Tit.                          Ho! he! Ho Pindaro!

Mes. Vi, Titinio, serĉu lin; mi iras
     Renkonti noblan Bruton, por trapiki
     La koron lian per raporto tiel
     Fatala: mi ja diras, ĝin trapiki,
     Ĉar akra ŝtal', kaj sagoj venenitaj
     Ne trafus pli maldolĉe lian koron,
     Ol la rakont' pri tiu ĉi vidaĵo.

Tit. Rapidu do, Messalo, kaj mi dume
     Pindaron serĉos.

     MESSALO foriras.

                                   Kial vi, Kassio,
     Forsendis min? Ĉu mi amikojn viajn
     Ne trovis? Kaj ĉu ili mian frunton
     Ne kronis per ĉi tiu laŭro, por
     Ĝin al vi doni? Ĉu vi ĝojekkriojn
     Ne aŭdis? Kaj vi ĉion malkomprenis;
     Ho ve! Mi tamen tiun ĉi girlandon
     Sur vian frunton metas; via Bruto
     Al mi ordonis doni ĝin al vi
     Kaj mi al li obeas. Bruto, venu,
     Rapide, -- vidu kiel mi estimas
     Kassion. Dioj, kun permeso via --
     Jen devo de Romano -- nur per glavo
     Kassia estas Titinia savo.

     Mortigas sin. Trumpetado. Revenas MESSALO, kun BRUTO, Juna KATONO, STRATONO, VOLUMNIO, kaj LUCILIO.

Bru. Li kie estas, ho Messalo bona?

Mes. Li tie; Titinio lin funebras.

Bru. De Titinio la vizaĝo supren
     Rigardas.

Kat.                Li jam mortis.

Bru.                                         Ho Julio
     Cezaro, vi ankoraŭ potencegas!
     Spirito via vagas sur la tero,
     Kaj kontraŭ niajn brustojn mem direktas
     Eĉ niajn glavojn.

     Mallaŭta trumpetado.

Kat.                          Brava Titinio,
     Jen, li Kassion la malvivan kronis!

Bru. Ĉu nun ekzistas du Romanoj tiaj? --
     Adiaŭ al la lasta el Romanoj!
     Ĉar Rom' neniam povos naski iun
     Al vi egalan. Mi, amikoj, ŝuldas
     Al tiu ĉi mortinto pli da larmoj,
     Ol vi min vidas pagi: mi, Kassio,
     La tempon trovos, mi la tempon trovos.
     La korpon tial sendu al Tasoso:
     La funebrado lia ne en nia
     Tendaro havos lokon, pro la timo
     Ke ĝi nin malkonsolu. Lucilio,
     Kaj vi, Katono, venu al la kampo.
     Labeo kaj Flavio, ekbatalu:
     Nun estas tria horo: je noktiĝo
     Ni provos sorton en batiĝo dua.

     Ili foriras.


SCENO 4.--Alia Parto de la Kampo.

Trumpetado. Venas, batalante, soldatoj el ambaŭ militistaroj, tiam BRUTO, Juna KATONO, LUCILIO, kaj aliaj.

Bru. Ankoraŭ, ho ankoraŭ, vi antaŭen,
     Sampatrujanoj, frapu kuraĝege.

Kat. Eĉ malnobluloj ne rifuzus. Kiuj
     Kun mi kuniros? Tuj mi nomon mian
     Proklamos ĉie sur la kampo? Ho!
     Mi estas propra fil' de Mark' Katono!
     Severa kontraŭulo al tiranoj,
     Kaj la amiko de patrujo mia:
     De Mark' Katono mi la filo estas!

     Atakegas la malamikojn.

Bru. Mi estas Bruto, Marko Bruto mi!
     Amiko de patrujo mia, Bruto!
     Min konu kiel fortan batalanton!

     Foriras, atakegante la malamikojn.
     KATONO falas.

Luc. Katono juna nobla, ĉu vi falis?
     Vi mortis brave, kiel Titinio,
     Kaj honorinde filo de Katono.

Unua soldato. Ĉesigu la batalon, aŭ vi mortu.

Luc. Mi ĉesas, sed kondiĉe ke mi mortu.
     Jen oro, prenu ĝin, kaj min mortigu.
     Mortigu Bruton, ke mortigo lia
     Vin faru glora.

     Montrante monon.

Unua soldato.      Mi lin ne mortigos,
     Ĉar li kaptito plej altranga estas.

Dua soldato. Ho, flanken. Diru vi al Antonio,
     Ke ni kaptintaj estas noblan Bruton.

Unua soldato. Mi diros. Jen la generalo venas.

     Eniras ANTONIO.

     Kaptita estas Bruto, via moŝto.

Ant. Li estas kie?

Luc. Li estas, Antonio, sendanĝera:
     Certiĝu, ke neniu malamiko
     La noblan Bruton iam kaptos vivan:
     Vi dioj, gardu lin de tia honto!
     Ĉu vi lin trovos vivan aŭ malvivan,
     Li estos Bruto tia, kia ĉiam.

Ant. Amikoj, tiu ĉi ne estas Bruto.
     Sed samvalora estas li; lin gardu:
     Kaj traktu lin aminde: mi preferas
     Amikojn tiajn ol la malamikoj.
     Esploru ĉu aŭ ne nun Bruto vivas;
     Kaj en la tend' de Oktavio lasu
     Nin scii kiamaniere ĉio      Okazis.

     Ĉiuj foriras.


SCENO 5.--Alia Parto de la Kampo.

Venas BRUTO, DARDANIO, KLITO, STRATONO, kaj VOLUMNIO.

Bru. Amikoj, solaj al mi nun restantaj,
     Ripozu vi sur tiu ĉi ŝtonego.

Kli. La torĉan lumon Statilio montris,
     Sed ne revenis; li kaptita estas,
     Aŭ mortigita.

Bru.                     Vin sidigu, Klito.
     Mortigo estas ago ĉiutaga,
     Kaj estas nun en modo: aŭdu, Klito,

     Parolante al li en la orelon.

Kli. Ne, via moŝt', ne por la tuta mondo.

Bru. Silentu do.

Kli.                     Plivole mi min mem
     Mortigus.

Bru.                Dardanio, aŭdu.

     Parolante al li en la orelon.

Dar.                                              Kion!
     Mi tian faron fari!

Kli.                               Dardanio!

Dar. Ho Klito!

Kli.                Kian Bruto al vi faris
     Ne bonan peton?

Dar.                          Lin mortigi, Klito.
     Rigardu, ĉar mien' de meditado
     Surpasas liajn trajtojn.

Kli.                                         Tiun vazon
     Plej noblan kordolor' plenigis tiel,
     Ke per okuloj liaj ĝi elfluas.

Bru. Ĉi tien, Volumnio; unu vorton.

Vol. Sinjoro, kion?

Bru.                          Aŭdu, Volumnio,
     Du fojojn la spirito de Cezaro
     Al mi aperis; foje en Sardiso,
     Hieraŭ nokte sur Filippaj kampoj:
     Mi scias, mia lasta horo venas.

Vol. Sinjoro, ne.

Bru.                     Mi sentas ĝin, amiko.
     Vi vidas la progreson de l' milito;
     La malamiko nin ĝis la infero
     Rebatis:

     Mallaŭta trumpetado.

                    decas pli ensalti tien,
     Ol lasi al li nin en ĝin enpuŝi.
     Vi scias, bona Volumnio, ke
     Antaŭe ni du kunlernantoj estis:
     Per tiu nia amo mi vin petas,
     Subtenu mian glavon, dum mi ĝin
     Surkuras.

Vol.                Tia ne, sinjoro, estas
     La rolo de amiko

     Ankoraŭ trumpetado.

Kli. For, via moŝto; tie ĉi restado
     Ne estas plu senriska.

Bru.                                         Volumnio,
     Al vi adiaŭ; kaj al vi; kaj vi.
     La tutan tempon vi, Stratono, dormis;
     Al vi adiaŭ ankaŭ. Samlandanoj,
     Mi ĝojas, ke dum mia tuta vivo
     Amikon malfidelan mi ne konis.
     Mi, per ĉi tiu malfeliĉa tago,
     Akiros pli da glor' ol Antonio
     Kaj Oktavio per malnobla venko.
     Adiaŭ do; ĉar Bruta lango preskaŭ
     plenumis lian vivrakonton: nokto
     Okulojn miajn premas; miaj ostoj
     Ripozi volas, klopodinte nur
     Ĉi tiun horon por atingi.

     Trumpetado. Krioj post la sceno, "For! for! for!"

Kli. For, via moŝt'!

Bru.                          Antaŭen! Mi tuj sekvos.

     KLITO, DARDANIO, kaj VOLUMNIO foriras.

     Stratono, restu apud mi, mi petas;
     Vi estas estiminda; via vivo
     Ne senbonfama estas: mian glavon
     Subtenu, forturnante la vizaĝon,
     Dum mi surkuras ĝin. Ĉu vi ne volas?

Str. La manon donu do. Nun, via moŝto,
     Adiaŭ.

Bru.           Ho Stratono, nun adiaŭ.

     Surkuras sian glavon.

     Cezar', ripozu; mi ne vivon vian
     Forprenis pli bonvole, ol la mian.

     Mortas. Trumpetado. Returnmarŝo. Venas OKTAVIO, ANTONIO, MESSALO, LUCILIO, kaj la militistaro.

Okt. Ho! kiu estas tiu?

Mes. De mia mastro la servisto. Kie,
     Stratono, estas via mastro?

Str.                                                   Tute
     Libera, ho Messalo, de l' sklaveco
     En kiu vivas ĉiuj terloĝantoj:
     Kaj, faru la venkintoj ĉion eblan,
     Lin povos ili nur bruligi; gloron
     Neniu gajnos pro la morto lia.

Luc. En vivo kaj en morto Bruto pruvis
     Sin ĉiam nobla: Bruto, mi vin dankas.

Okt. Volonte mi de Bruto la servintojn
     Fidelajn kiel miajn proprajn varbos.
     Ĉu vi konsentas, ke mi vin enskribu
     En mian servon, ho Stratono bona?

Str. Se min Messalo volas rekomendi.

Okt. Messalo brava ĝoje tion faros.

Mes. Rakontu, kiel mia mastro mortis,
     Stratono bona.

Str.                          Certe, lian glavon
     Mi tenis, kaj li brave ĝin surkuris.

Mes. Lin, Oktavio, prenu; li la lastan
     Por mia kara mastro servon faris.

Ant. Li estis la plej nobla el Romanoj:
     Krom li, la konspirantoj sian faron
     Plenumis pro ĵaluzo al Cezaro;
     Li sola iris en iliajn vicojn
     Kun sincereco, kun la sola penso
     Al la komuna bono, kaj profito;
     Esence pura estis lia vivo,
     Kaj tiel bone estis ordigitaj
     La ecoj de ĉi tiu ekzistaĵo,
     Ke tuta kreitar' fiere povus
     Proklami ĉien: "Tiu estis viro!"

Okt. Ni lin honoru, kaj ni lin funebru
     Laŭ la meritoj de indeco lia.
     Ni ne avaru ĉiujn plej konvenajn
     Ceremoniojn kaj funebrajn morojn.
     Ripozu lia korp' hodiaŭ nokte,
     En mia tendo, kun vestaĵo nobla
     Kaj la armiloj de la batalantoj.
     Alvoku ni l' amason sub tendarojn:
     Kaj ni disdonu inter ni l' akiron
     Gloregan de ĉi tiu bela tago.


Jen finiĝis Akto 5. Laŭ la verkaĵo Julio Cezaro de William SHAKESPEARE, elangligita de D. H. Lambert kaj eldonita en 1906 de la Brita Esperantista Asocio.

Gramatika noto: mi nenion ĝustigis en la gramatiko aŭ vortprovizo, krom ŝanĝi la vorton "propatroj" al "prapatroj" en pluraj lokoj.