Enkomputiligis Don HARLOW

La Festo de la Tri Reĝoj aŭ, Kiel Vi Volas

de William SHAKESPEARE

elangligis William AULD

Akto Dua, Sceno Kvara

Aperis en The British Esperantist, novembro 1967



La jena sceno aperis ankaŭ en la plena traduko de la teatraĵo, farita de Auld kaj aperinta laŭ la titolo Epifanio.



Ĉambro en la palaco de l' Duko
Venas Duko, Viola (vestita kiel junulo nomita Cesario), Kurio kaj aliaj


Duko
Donu muzikon. Bonan tagon, homoj.
Nu, Cesario, tiu kant' malnova,
Kiun hieraŭ nokte ni aŭskultis:
Ŝajnis, ke ĝi mildigis mian ardon,
Pli ol la artifikaj melodioj
De l' nuna tempo hasta kaj trovigla:
Mi petas, unu strofon.

Kurio
Tiu ne ĉeestas, moŝto, kiu devus kanti ĝin.

Duko
Kiu estis tiu?

Kurio
La pajaco Feste, moŝto; spritulo, kiu la patron de Olivia multe plezurigis. Li estas ie en la domo.

Duko
Trovu lin, kaj dume ludigu la melodion.

Iras Kurio. Aŭdiĝas muziko

Ĉi tien, knabo: se vi amos foje,
Dum la dolora ĝoj' memoru min —
Ĉiuj amantoj estas kiel mi,
Kun emocioj nerve malstabilaj
Krom pri l' konstanta bildo de l' amata.
Kiel ĉi melodio al vi plaĉas ?

Viola
Ĝi vekas eĥon ĉe la trono mem
De l'amo.

Duko
Majstre vi parolas; kvankam
Vi estas juna, certe jam l' okuloj
Ampetis arde je vizaĝ' amata:
Ne vere, knabo?

Viola
Iom, mi vin petas.

Duko
Kia virino?

Viola
Ŝi similas vin.

Duko
Do ne valoras. Kiom aĝa, nome?

Viola
Samaĝa kiel vi, sinjoro.

Duko
Ĉielo! tro maljuna: la virino
Nuptu kun pliaĝulo; ŝi alkreskas,
En l'edza koro pesas ĉiam same —
Ĉar, knabo, malgraŭ nia memlaŭdado,
Ni amas malpli firme kaj konstante,
Pli kapriceme, baldaŭ kadukiĝe,
Ol la virinoj.

Viola
Konsentite, moŝto.

Duko
Do amu vi pli junan ol vi mem,
Aŭ via am' ne tenos sin streĉita;
Virino estas kiel rozoflor' —
Post malfermiĝo, tuj ŝi velkas for.

Viola
Ja vere; kia malfeliĉa sorto:
Perfektiĝinte, velki tuj en morto.

Revenas Kurio, kaj Pajaco

Duko
Homo, la kanton de hieraŭ nokte!
Aŭskultu, Cesario, ĝi malnovas;
La ŝpinistinoj en sunlum' kutime,
Kaj la fraŭlinaj teksistinoj ankaŭ,
Ĝin kantas — ĝi ja estas simpla vero,
Kaj traktas pri la am' senartifika,
Kiel la maljuneco.

Pajaco
Ĉu preta, sinjoro?

Duko
Jes; mi petas, kantu.

Muziko

Pajaco (kantas):

Morto, alvenu, alvenu,
Mi kuŝu en ĉerko cipresa.
Spiro,forsvenu,forsvenu,
Min mortigis knabin' malkaresa —
Pretiĝu blanka tombdrapiro
Nun por mi jam!
Ekzistis pli fidela viro
Neniam.

Ĉerkon nek floro, nek floro
Ornamu en trista deklaro —
Kuŝu sen ploro, sen ploro
Amika, la povra ostaro —
Sekreta tombo min entenu
Netroveble,
Por ke amantoj min ne ĝenu
Funebre.


Duko
Jen por via peno.

Pajaco
Senpene, sinjoro; kanti min plezurigas, sinjoro.

Duko
Do mi pagos vian plezuron.

Pajaco
Vere, sinjoro, plezuron oni devas pagi, pli aŭ malpli frue.

Duko
Permesu, ke mi forlasu vin.

Pajaco
Gardu vin la dio melankolia, kaj la tajloro faru al vi veston el muara silkaĵo, ĉar via menso estas opalo mem! Homojn tiel fiksanimajn mi surmarigus, ke il: okupiĝu pri ĉio, kaj celu ĉien, ĉar tiamaniere oni faras el nenio sukcesplenan vojaĝon. Adiaŭ.

Foriras

Duko
L' aliaj for.

Iras Kurio kaj sekvantaro

Denove, Cesario,
Iru al tiu plejkruelulino —
Diru, ke mia am' elstare nobla
Ne taksas alte terenegojn kotajn,
Ke l' posedaĵojn sortodonacitajn
Estimas mi leĝere kiel sorto:
Mian animon logas la miraklo
Kaj gem' per kiu vestas ŝin naturo.

Viola
Sed se ŝi vin ne povas ami, sinjoro?

Duko
Tion mi ne akceptas.

Viola
Sed vi devas.
Se iu sinjorin' — ĉar povas esti —
Tiom por via am' sopiras, kiom
Por Olivia vi, kaj vi ne povas
Ŝin ami, ĉu ŝi ne akceptu tion?

Duko
Neniuj flankoj de virin' eltenus
Pasiajn batojn, kiajn amo donas
A1 mia kor' — neniu kor' virina
Sufiĉe grandas por elteni tiom.
Ilia am' nomiĝas apetito,
Ĝin naskas ne l' hepato, sed palato,
Kiu travivas saton, troon, naŭzon;
Sed mia am' malsatas kiel maro,
Kaj tiom digestivas; ne komparu
La amon de virin' por mi, kun mia
Por Olivia.

Viola
Nu, mi tamen scias ...

Duko
Kion vi scias?

Viola
Tro bone, kiom la virin' pasias!
Ili fidelas same kiel ni.
Filin' de mia patro amis viron,
Kiel mi eble, se virin' mi estus,
Amus vin, moŝto.

Duko
Ŝia historio?

Viola Nul, moŝto — ŝi la amon prisilentis;
Kaŝemo, kiel vermo en burĝono,
La rozan vangon manĝis — ŝi forvelkis,
Kaj, en melankolio verda-flava,
Kiel Pacienc' sur monumento sidis,
Triste rideta. Ĉu ne am' mirinda?
Ni viroj diras, ĵuras pli, sed vere
Proklamas pli ol volas — ĉar ni ĵuras
Gigante, sed en amo etstaturas.

Duko
Pro amo ĉu fratino via mortis ?
Viola
Ĉiuj filinoj estas mi de l' patro,
Kaj ĉiuj fratoj — tamen mi ne scias.
Ĉu al la damo iri?

Duko
Jes, rapidu;
Ĉi gemon donu-diru al la damo:
Ne cedos rifuzite mia amo.

Ili foriras