Kroataj poemoj pri la naturo

La jenajn poemojn afiŝis Marija BELOSEVIĈ la 12an de junio 1997, kun indiko:

"Kroataj verkistoj pri la naturo. La unuaj du poemoj prenitaj el Poemaro de kroatoj en Hungario eld. Kroata Esperantista Unuiĝo. Ĉiujn aliajn poemojn oni trovas en Kroatia poezio eld. Internacia Kultura-Servo."


Enhavtabelo

Plitvice de Marko DEKIĈ-BODOLJAŜ
Aŭroro de Lajoŝ ŜKRAPIĈ
Pejzaĝo de Vladimir VIDRIĈ
Kaskado de Dobriŝa CESARIĈ
Fruktarbo post pluvo de Dobriŝa CESARIĈ
Suna mateno de Ĝuro SUDETA
Fiŝoj de Ivan Goran KOVAĈIĈ
Poploj de Jure KŜTELAN
La Flava Lilio de Viŝnja STRAHULJAK
La Maro de Josip PUPAĈIĈ


PLITVICE

de Marko DEKIĈ-BODOLJAŜ (1937-)

elkroatigis Emilija LAPENNA

En kaduka larĝa barko
Kun lante mova flosisto
Arbarajn foliojn lulas.
Junia sunradio ardas
Interplektiĝas kaj foras
Dum falĉa herbaĵo puras.

Lago kviete ondetas
Meze de brilantaj gutoj
Salte batas remlatoj
Plumpaj kaj pezaj ŝpatoj,
Ŝaŭmante kaj kuraĝ,
Surdige, orelŝire
Torentas akvofaloj.

AŬRORO

de Lajoŝ ŜKRAPIĈ (1935-)

elkroatigis Lucija BORĈIĈ

Kiel bird' ekflaras
Ke tagon nokt' rivelas?
Merl' kaj najtingalo
Per kant' dormon pelas.

De kanto ebriaj
La aŭroron salutas,
Kokerikas idilia
Kok' el kort' apuda.

Al labor' invitas
Nin matensonorilo,
Kie ajn mi estas
Enmensas domicilo.

La herbo sin lavas
En roso arĝenta,
En fibrojn sin savas
De la serpo denta.

Nebul' en somero
Super kampo vastas,
Vekiĝas la tero
Jen, la tago hastas.

Aŭroro: kiel sorto,
Ĉiutaga donac' juna,
En espero ĝis la morto
Kaj vivo ĝisnuna.

Dum noktoj sendormaj
Vian venon mi atendas;
Ĉeas tim' kaj pek' enormaj
Kiam vi al mi descendas.

PEJZAĜO

de Vladimir VIDRIĈ (1875-1909)

elkroatigis Vesna SKALJER-RACE

En herbo flavetas floroj
Kaj zumas la oraj abeloj,
Malantaŭ la ombraj arboj
Blankas la grandaj nubaj heloj.

Kaj bluas la alta ĉielo
En kiu hirundoj soras-
Sub monteto el ruĝaj tegmentoj
La sonoril' tagmeza sonas.

Malantaŭ la ruĝaj tegmentoj
Ora sin kamp' etendas-
Ondetas ĝi trankvile, kviete-
Laŭvice l'montetojn ascendas.

KASKADO

de Dobriŝa CESARIĈ (1902-1980)

elkroatigis Lucija BORĈIĈ

Fluas kaj fluas, kaskad' faldluas;
Ĉu al ĝi mia guteto influas?

Jen, ĉielarko en akvo ekestas,
Bunto milmila brilas, tremetas.

Ke kaskad' ĉi revon povu reflekti,
Eĉ mia gut' helpas ĝian brilon plekti.

FRUKTARBO POST PLUVO

de Dobriŝa CESARIĈ (1902-1980)

elkroatigis Zlatko TIŜLJAR

Jen fruktarbeto post la pluvo
plenas je gutoj kvazaŭ^post diluvo
kaj briletadas, lume ekradias
mirinda lukso de la arbo krias.

Sed se nur ete kaŝiĝas la suno
tuj ĉesas bunta miraklo de la nuno.
Ĝi estas ree tute sen farbo
simpla kaj eta, povra arbo.

SUNA MATENO

de Ĝuro SUDETA (1903-1927)

elkroatigis Zora HEIDE

Donu al mi, Sinjoro,
glason da matena roso,
la belecon
de floroj, sur kiuj ĝi brilante fluas;
mi volas komuniiĝi,
mi volas esti pura
de ĉiu interna makulo,
kaj ekĝojkrii kvazaŭ najtingalo en mateniĝo blua
sin levanta al la altaĵo kie ĝi kantas triumfon,
ankaŭ honoron
kaj gloron
por la savo de ĉiu estaĵo
kiu al Sinjoro fidas.

FIŜOJ

de Ivan Goran KOVAĈIĈ (1913-1943)

elkroatigis Josip VELEBIT

Kiu helajn skvamojn forĝis,
Kaj vicigis or-kolorojn,
Kaj elŝpinis silk-naĝilojn!

Kiu fiŝojn mutaj faris?
Kaj sen ĉes' silentas ili.
Helaj tie kaj malpezaj.

Ĉu el nuboj fiŝoj falis?
Ĉu formiĝis el ŝtonaĵo?
Ĉu el river-or' estiĝis?

Ne! El la ĉielo falis
Nokte steloj el la alto
En riveron, kaj viviĝis:

Tial, jen, arĝentas ili,
Oroplenaj, silkfadenaj
Tial, do, senvoĉas ili.

POPLOJ

de Jure KŜTELAN (1919-1989)

elkroatigis Marko DEMETROVIĈ

(laŭ lerneja skribtasko)

En mia vilaĝo multas la poploj.
Ili kreskas apud riveretoj kaj riveroj
en la akvo ili kurbiĝas angile.

Mia vilaĝo belas, ĉar la poploj multas.
La poploj altas ĝis la ĉielo.
Min la panjo vokas, min la panjo amas:
Poplo, jen al vi da akvo. Poplo mia.

Plej multaj la poploj en mia vilaĝo,
en ili birdaj nestoj belas,
en ili implikiĝas nuboj
kaj steloj tra ili velas.

LA FLAVA LILIO

de Viŝnja STRAHULJAK (1926)

elkroatigis Zora HEIDE

Sub mia fenestro mortadas la flava lilio
Agonie sonĝas la nevidebla luno,
la steloj en branĉaroj
kaj en bluaj foroj
lungepintaj pinoj.
En ĝia florkaliko ardaj' estingiĝas.
Pokalo da larmoj disverŝiĝis
ĉirkaŭ seka susuro de paliĝintaj trunketoj.
Flustro estas sur la herbo.
Ĝi mortos ĉe la tagiĝo
kiam la senrevenaj vojon blankaj fariĝos.

LA MARO

de Josip PUPAĈIĈ (1928-1971)

elkroatigis Ivica ŜPOLJAREC

Kaj mi rigardas maron grimpantan al mi
Kaj mi aŭskultas ĝin bonan matenon ĝi diras
Kaj g min aŭskultas mi flustras al ĝi
ho bonan matenon maro mallaŭte mi diras
kaj ree pli malllaŭte mi la saluton ripetas
kaj la maro aŭskultas aŭskultas kaj ridas
kaj silentas kaj ridas kaj grimpas
kaj mi rigardas la maron mi rigardas maron oron
kaj mi rigardas la maron grimpantan al mi
kaj bonan matenon mi diras maro oro
kaj bonan matenon maro la maro diras
kaj brakumas min la maro ĉirkaŭ la kolo
kaj la maro sur la bordo promontara
kaj ridas ridas al la maro

LEGU OFICIALAN ORGANON DE LA KROATA ESPERANTISTA UNUIĜO
KROATA ESPERANTISTO
p/a Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio
retadreso: mbelosev@public.srce.hr
uea-konto:kreu-g
jarabono: 18 nlg
unuopa numero: 5 nlg



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>