Enkomputiligis Don HARLOW

Mia amo

de Julio BAGHY

Muziko de Mihaelo ŜAROŜI

aperis en Migranta plumo p. 102


Entomba sento estas mia am',
ne donas ĝojon, plendas nur ...
Nek vivi povas, nek fordormi jam,
fantomas ĝi post kripta mur' ...

sed ĝia ve' libere flugas for
trans barojn de la tomb' al Vi,
kiel peteg' de almozula plor'
direktas sin de ter' al Di'

kaj mia almozula amo jen
ne tuŝas vian koron nun ...
silik' fariĝis la iama gem' ...
Vi turnis vin al -- nova sun'!