Enkomputiligis Don HARLOW |
Kiam la nokt' bruligas stelomeĉojn Kaj lunradian pompon prenas al si, Sopiroj ludas sur la lir' arpeĝojn, La koron sentoj vekas kanti, valsi ... Aperas vi, enkora altarbildo, La brakojn etendante voke al mi; Al peksopiro venas ĉasta virto Por fali kaj pagane psalmi ... "Ah, venu ... venu! Vin mi vokas, pelas Suferi pli la kor' ne povas plu jam. Jen, vidu, via sklavo ekribelas; Li volas havi vin aŭ morton tujan ... Dum tikla sago de Amoro sorĉas, Ni mordas nin per kis' por kison gajni. Momentoj febraj rozoĉenon forĝas; En ĝi pereas vi amata kaj mi ... Sed jen la tag' estingas stelomeĉojn Kaj vekas sin ĉagrenoj, zorgoj en ĝi; Mutigas peza jugo la arpeĝojn Por revteksadon de la koro -- venĝi ... |