Enkomputiligis Don HARLOW

Feodor Nikolaeviĉ Felŝov

de Julio BAGHY

aperis en Migranta plumo paĝoj 7-10


Neĝas ... Mi fermas la okulojn kaj rememoras. Epizodo de la estinteco reviviĝas kaj delonge mortintaj sonoj vibras.


Neĝas ... La ligna trotuaro de tatara urbeto plendas sub miaj paŝoj: kni ... kni ... Malantaŭ mi frapoj de pezaj botoj klakas: knat ... knat ... knat ... En la larĝa strato duope ni marŝas: mi kaj mia rusa gardisto. Nun ni turnas nin en apudan straton. Alta, brikmura konstruaĵo kontrastas inter la lignodometoj. Jen la "Narodni Dom" (Popoldomo). Antaŭ ĝi kelkaj viroj, vestitaj en dikaj peltoj kaj felaj ĉapoj, staras laŭte diskutante. De malproksime ili ŝajnas ursoj. La pelto kaj ĉapo kaŝas la homan staturon. Unu el ili, larĝŝultra kaj korpulenta, haltigas mian gardiston.

-- He, kien?!

-- Al enterigo -- respondas la sovaĝaspekta soldato kaj lia voĉo perfidas lin. Bonkora ŝafo en felo de lupo.

-- Kiun oni enterigas? -- kompate scivolas la fremdulo.

-- La filon de kapitano Felŝov.

-- Nu, kaj la militkaptito? ... Ĉu li devos enterigi lin?

-- Jes!

La respondo surprizas lin. Balancante la kapon li rigardas min kaj poste turnas sin kun duba mieno al la gardisto.

-- Ĉu li estas pastro? Hm ... li ne aspektas tiel.

-- Ne! Vere mi ne scias ... eble ... Oni diras, ke li estas la amiko de la mortinto.

-- Hm, povas esti ... Li havas honestan vizaĝon ...

Mi sentas sur mi la respektoplenan rigardon de la scivolema viro.

Mia gardisto ekiras. Ni paŝadas plu. Post kelkminuta marŝado ni estas alvenintaj al lignodomo. Mia koro kunpremiĝas. En la okuloj tremas retenitaj larmoj ... Funebra silento ... Oni kondukas min en la ĉambron de la katafalko. La antaŭa ceremonio jam estas finita. Oni atendis sole min ... Kial?

La funebrantoj lasas vojan al mi. Ilia rigardo esprimas scivolon, emocion, kompaton. Post momento mi ekvidas mian amikon, mian unuan rusan lerninton sur la katafalko. Junulo, preskaŭ infano, apenaŭ deksepjara. Kvazaŭ li estus dormanta ... La emocio sufokadas mian gorĝon. La haltigita ploro tordas mian bruston. Ah, kiel dolore estas vidi tiun vizaĝon, sur kiu antaŭ nelonge purpuris la entuziasmo. Nun ĝi aspektas rigide vaksflava. En la okuloj estingiĝis la fajro de l' animo, kies briladon multfoje mi admiris. Nun kovras ĝin cindrogrizaj palpebroj.

Kial oni venigis min ĉi tien?

Funebrorompita patro proksimiĝas al mi. La patro, kias bonvola gastamo ofte faciligis por mi la turmentajn horojn de la militkaptiteco. Li estas soldato en vera senco de la vorto kaj homo, kies koro tamen estis ĉiam komprenanta la suferantojn. Jam du filojn li perdis en la milito. Nun la lastan, la solan esperon forrabis de li la morto.

Li staras antaŭ mi kaj mi ne trovas vortojn por konsoli lin. La sincera doloro estas muta; ĝia larmo fluas al la koro ... Li etendas manon kaj kun singulte tremanta voĉo parolas.

-- Li volis ... Tio ĉi estis lia lasta deziro, ke vi ... ke vi parolu kelkajn vortojn esperante ĉe la katafalko ...

Li ne povas paroli plu kaj senvorte montras al la mortinto. Nur nun mi rimarkas, ke sub la kunmetitaj manoj, sur la brusto kuŝas gramatika libreto kaj eta verda flago.

-- Jen liaj revo kaj sanktaĵoj -- ekĝemas la patro. -- Li volis forporti ilin ... por instrui li iras pri paco kaj amo al la transtera mondo ...

Miaj tempioj freneze pulsas. Kia stranga kaj dolora deziro! ... La larmoj silente ruliĝas sur miaj vangoj.

-- Komencu sinjoro! -- unu el la funebrantoj flustras al mi.

Ne! Neeble! Eĉ unu vorton mi ne povas elparoli nun. Mia lango preskaŭ seke algluiĝas al la palato. Por reteni la laŭtan ekploregon mi forte kunpremas la lipojn, eĉ la dentoj grincas ... La funebro, la korŝira situacio, la ploranta patro antaŭ mi kaj malantaŭe la armita gardisto, mia flikita fremdlanda uniformo, la solena atendado de la ĉeestantoj, ĉio ... ĉio katenas min. Mi ne estas plu suvereno de mia volo. Miaj larmoj pli elokvente interpretas la sentojn ol kia ajn oratoraĵo. Mian animon okupas la donaco de la mortinto: firma kredo pri pli bela estonteco de la homaro. En mia koro ekbrulas neestingebla fajro: konvinkiĝo pri triumfo de la ideo, viviganta nian lingvon. Mi sentas, ke mia memo trovis celon en la vivo: esti batalanto de movado, celanta reciprokan komprenon kaj mondpacon.

La emocio venkas min kaj apenaŭ mi povas paroli solan vorton:

-- Adiaŭ ... Adiaŭ! ...


Mi malfermas la okulojn. La bildoj de la pasinteco malaperas. Nur la rememoroj fabelas en mia animo pri mia iama amiketo kaj unua rusa lerninto Feodoro Nikolaeviĉ Felŝov.

Nun ŝajnas al mi, kvazaŭ li estus ŝtelinta sin en mian ĉambron kaj flustrus al mi per la neĝado silenta ... Ho, la neĝo! ... Ĝi ofte rakontas al mi malgajajn historiojn ...