Enkomputiligis Don HARLOW

Praktika instrumetodo

de Julio BAGHY

aperis en Migranta plumo paĝoj 139-142


Laŭ atesta stenografio de stenografanta atestanto fine mi sukcesis surpaperigi tiun metodon, kiu pleje konvenas al mia temperamento por instrui "nian karan lingvon" kaj la "internan ideon". Tiu ĉi prototipa protokolo helpos min kaj ankaŭ vin en la alproprigo de proprece propaganda praktika paroliga metodo. (Ho, kiel bela estas nia lingvo!) Ĉien ĉiam ĉi raporto portas al ĉiu ĉarma filistro kaj ministro tentan senton ĉu sekrete ĉu dekrete: povi provi la efikan pikan pikantecon de nova ovo Kolumba (ne kolomba!) de la rekta injekta projekto. Do, profetoj profitu!

Scenejo: malgranda ĉambro kun granda silento. Personoj: Miĥaelo Mihok kaj la "tre estimataj, karaj gelernantoj miaj!". Situacio: pro la donacitaj karesnomoj estas -- tre intima.

Mihok: Kara, amata Neĝulino! Kie estas vi? Kie vi troviĝas? Kie vi trovas sin?

Neĝulino: Mi estas en la --

Mihok (ne lasas tempon por respondo): Mirinde bone! Vi estas en la ĉambro. Tre bone vi respondis. Mi estas kontenta pri vi. Dankon! ... Nu, mia kara ĉarma Mimozo, estu tiel afabla kaj bonvolu diri al mi: Kiu estas en la ĉambro?

Mimozo: En la ĉamb-

Mihok (kiel supre): Kolose! Ĉarme vi respondis. En la ĉambro estas mi kaj ankaŭ vi, karaj tre estimataj gelernantoj miaj! Vi estas prava. Vi fariĝos eminenta esperantistino. Mi gratulas al vi ... Nun estas via vico ... jes ... via, via, kara Museto ... Museeetó!!!

Museto (nacilingve): Kion vi demandis?

Mihok: Kion ni faras en la ĉambro?

Museto: Hja! ... Ni ler-

Mihok: Ĉarme! Tre ĉarme! "Ni lernas". Ho vi, mia plej kara, amata Museto, vi tre saĝe respondis: ni lernas. Jes, vere efektive konstateble ni lernas ... Sed kion ni lernas? ... Eksidu, kara mia! ... Bonvolu respondi je tiu ĉi tre interesa kaj grava demando vi ... jes vi, aminda Fiereco! ... Kion ni lernas?

Fiereco: Es-

Mihok: Ah! Jen! Vidu! Vi ĉiuj povus imiti ŝin! "Esperanton!" Jen la trafa esprimo por nia sankta ideo. En tiu ĉi mallonga respondo troviĝas ho kiom da kaŝitaj pensoj profundaj. Tiu ĉi vorto montras al ni la koncizan esprimriĉecon de nia lingvo. "Esperanton" Jen ĝusta respondo, kiu evidente deklaras, ke ni esperante lernas Esperanton. Tiu ĉi frazo portas en si la Esperon mem, kiu donas forton al niaj sopiro kaj volo. Mirinde bone, vi respondis. Kara, amata "mia Fiereco", vi nepre devas fariĝi fama esperantista verkistino. Ĝuste tiajn adeptojn bezonas nia adorata lingvo. Promesu, ke vi fariĝos verkistino! Bone! Dankon! ... Kaj nun ne forgesu ĉiam ekzerci la lingvon tiel, kiel vi faras tion dum miaj kursaj horoj, ĉar la seninterrompa ripetado de frazoj, esprimoj memorfiksas la vortojn kaj instruas nin pri la ĝusta korekta uzado de tiuj ĉefaj elementoj de la lingvo, el kiuj formiĝas la ĉeno de la parolado, la perfekteco de la scio, flueco de la tuj komprenebla klara konversacio. Paroli kaj paroli kaj ĉiam paroli! Jes, karaj tre estimataj gelernantoj miaj, homfratoj de mia koro en la brusto batanta kaj ... kaj ... gefiloj de mia batanta koro en la samideana brusto ... brusto ... Karaj gesam- kaj gemalsamcelanoj ... nu ... Ĉu vi komprenas?

Ĥoro de la Gelernantoj: Jes!

Mihok (en sia plej alta ekstazo preskaŭ ŝvitante larmojn pro kortuŝiĝo): Jen, jen, jen! Tion mi atendis de vi! Se tiel bone vi progresas, tiam certe, nepre post tri monatoj vi ĉiuj mirinde bele povos paroli la lingvon Zamenhofan, la lingvon, kiun kreis la homaramo, kiu estas identa je "interna ideo" de nia vivanta Esperanto. Nur paroli kaj ekzerci kaj ekzerci kaj paroli kaj vi ĉiuj estos konstatantaj la sukcesplenan rezultaton de miaj metodo, sistemo, instrumaniero, esperantiga edukado ... Ĝis revido! Ĝis, ĝis, ĝis, karaj miaj gelernantoj tre estimataj!

Ĥoro de la Gelernantoj: Ĝis!

Mihok (preterpasante Ĉarmulinon ekhaltas kaj turnas sin al ŝi) Kara mia, ĉu vi scias, kio estas la interna ideo de Esperanto?

Ĉarmulino: Ne!

Mihok: Ĉu neee?!! Aŭskultu! La interna ideo de Esperanto estas: ami unu la alian. Ĉu vi komprenis?

Ĉarmulino (tre mallaŭte): Jeees!

Mihok: Ankoraŭ unu demandon! Ĉu vi amas min?

Ĉarmulino (apenaŭ aŭdeble): Jeeees.

Mihok: Kio estas do la interna ideo de Esperanto?

Ĉarmulino (kun revantaj okuloj): Ami vin.

Mihok: Tre bone! Nur ne forgesu tion! Ĝis revido!

Ĥoro de la Gelernantoj: Ĝis!