Enkomputiligis Don HARLOW |
Kavaliroj de l' Tutmonda Paco, kun kora soleno salutas mi vin! Superombru vin transtera graco en nobla labor' de komenco ĝis fin'! Vana preĝo de l' senpatraj buŝoj, vidvina funebro, patrina dolor', muta veo el sub tombaj pluŝoj de fratoj murditaj nun ŝvebas al kor'... Ho, aŭskultu la martiran psalmon! Tre orfe ĝi ploras en bruo de l' mond'. Ĝi inspiru vin por planti palmon de l' paco tutmonda kaj bela estont'! Kavaliroj de l' Tutmonda Paco, jam nun fantomadas la nova milit': antaŭ pacaj sojloj la minaco jen skuas la pugnojn kun venĝo kaj spit'. Por kanonoj la patrinoj naskas kaj oni edukas la filojn por mort', nun ankoraŭ la malic' sin maskas, sed baldaŭ la vivon sufokos perfort'. Monstraj manoj kirlas la vivmaron, preparas abismojn sub la ondokrest'; fora fulm' avertas la Homaron pri nova tajfuno, pri sanga tempest'. Kavaliroj de l' Tutmonda Paco, ' kirasu la koron per firma konkord'! De l' kabana budo ĝis palaco per agoj homamaj prediku pri l' ord'! La cikatrojn de l' militaj vundoj kuracu per brava kaj nobla sinten', vian ligon en la koraj fundoj sigelu konsento kun frata manprem'! Via celo estu -- festpreparo, ne por la moment', sed por longa jarcent'. kiam vin benante la Homaro festenos la Pacon en Nova Sent'. |