Enkomputiligis Don HARLOW |
Ŝiriĝis kord' de l' kora lir' hodiaŭ, la plej belsona kaj konsola iam. Sur ĝi inspire ludis amo dia kaj jen finite; ĝi ne sonos pli jam. De nun ne povos kanti mi, nur ĝemi kaj al Parnaso ne aspiros jam pli. La lumo mankas, nokto regas ĉe mi: Pegazo mia devos stumbli, ambli. La kordon vi disŝiris senpardone per korkrucumo fine ĉion solvi. Ah, mi ne konas pli kruelan ol vi! Ĉu iam vi pripentos tion? Ho ne! Ĉar dornan vojon de rezigno sekvi ja kiu volus? ... Nek alia, nek vi. |