Enkomputiligis Don HARLOW

Sinjoro Melonkapo

de Julio BAGHY

aperis en Migranta plumo paĝoj 143-153


Unu el la plej simplaj figuroj estis sinjoro Melonkapo. Tiu ĉi nomo, moke donacita al li de liaj kolegoj, iom post iom preskaŭ forgesigis la oficialan. Nur malofte oni memorigis lin, ke antaŭ dudekses jaroj li estis baptita Kazimiro Georgo Precko. La altruditan nomon li portis kun sama tolero silenta, kiel la ŝarĝojn de la ĉiutaga vivo.

Li estis modeste salajrita skribisto ĉe la departementestro. (Ho, la sinjoro departementestro estas vere altrangulo. Li havas kaleŝon kun du paroj da pursangaj ĉevaloj, kaj li povas pruntepeti eĉ la aŭtomobilon de lia grafa moŝto por eventualaj ekskursoj). Sinjoro Melonkapo -- ĉar de nun ni nomos lin tiel en la rakonto -- havis sensignifan malaltan staturon. Lia ronda kapo kun haroj ĝisradike tonditaj, la malgranda pinta nazo, ĉiam ruĝa kaj ŝvitanta, la senĉese palpebrumantaj okuloj fulgonigraj kaj senesprimaj, la trajtoj en plena disharmonio aranĝitaj de la kaprica mano de la naturo, donis al lia vizaĝo komike seriozan aspekton. Li ŝajnis pli simpla, sensignifa ol estis efektive.

En lia naiva animo naskis la vivo tri dezirojn. En komenco li mem ne konsciis pri ili. Poste la sanĝoj fariĝis revoj kaj iom post iom la revoj evidentiĝis realigeblaj deziroj. Tri modestaj deziroj de modesta homo: ofico por certigi la ekzistadon; edzineto bonkora por dividi la zorgojn kaj infano ridetanta por doni feliĉajn minutojn post la grizaj horoj de la laboro.

Memkompreneble ĉio dependas de la providenco. (Ho, providenco, kiom multe oni postulas de vi!)

Li estis enamiĝinta, sed konforme al la provizora ofico. La amata idealo estis servistino ĉe lia dommastro. Knabino kun ruĝaj manoj kaj kontuzitaj kubutoj. Ŝi ĉiutage vekis lin, alportante kun granda bruo du bulkojn kaj duonlitran poteton da lakto por matenmanĝo. Ŝi zorgis pri lia mizera kamero, kiun li nomis plenkontente "mia ĉambro".

Kelkfoje, dum la cindrulino de la domo lerte manumis la balailon, li sidis en la sola kaduka fotelo, kies risortoj jam delonge trapikis la ŝtofon kaj kiam la knabino honteme mallevis siajn okulojn por ŝtelĵeti rigardon al la sinjoro de la kamero, li ĉiam respondis bonkore per embarasa rideto. Foje li fariĝis tre kuraĝa. Li ŝtelis kiseton, apenaŭ senteblan.

Lia amo estis laŭregula: en komenco rideto, kaj poste -- kiseto. La kisoj plioftiĝis. Ili jam ne estis plu ŝtelitaj. (Laŭregule estas ja, ke nur la unua kiso estas ŝtelita.) Kion mi rakontu pri ilia amo? Ĝi estis simpla, ĉiam ripetiĝanta historio de ĉiu amo, ĉar foje ... dum bela aŭtuna vespero ... Eh, mi ne volas paroli pri tio.

Oni diras, ke nuntempe ne okazas mirakloj. Granda eraro!

En iu mateno la bonfaranta morto silente fermis la palpebrojn de maljuniĝinta aktovermo. La vakantan oficon okupis mia heroo Kazimiro Georgo Precko, dank' al la bonvolo de la departementestro. (Jen, multfoje estas utile kun humila riverenco saluti la altrangulojn.) Tiamaniere la providenco plenumis la unuan deziron.

La nova situacio aliigis eĉ la sintenon de liaj kolegoj. Ili ne kuraĝis plu nomi lin sinjoro Melonkapo. Ankaŭ li mem aliformiĝis. La harojn li lasis kreski ĝis tia longeco, kiu ebligis fari laŭmodan frizuron. Kun troa zorgo li penadis bantumi elegantajn kravatojn el multkoloraj rubandoj. Eĉ lukson li permesis al si. Li mendis du novajn vestojn. (Unu estu por la festotagoj kaj la alia en la oficejo por konservi la oficialan dignecon!) Li fariĝis incitema en la laboro kaj pli aŭdaca en la revado.

Li pensadis pri edziĝo. Multfoje li rememoris pri la knabino kun ruĝaj manoj kaj kontuzitaj kubutoj kaj lia fantazio vagadis ĉiam pli kaj pli malproksimen. Li jam vidis sin kun infano rajdanta sur liaj genuoj, kiam la hometo per graciaj manetoj tordas liajn lipharojn ...

Havante novan oficon li luis ankaŭ novan loĝejon. Nur malofte li rekontis la modestan idealon. (Hja, malnova vero, ke la ofico donas multe da laboroj, precipe, se la amata persono ne plu konvenas al la nova situacio.) Verdire, la amrilato de la modeste salajrita skribisto tute ne plaĉis jam al la sinjoro "oficisto".

Sed venis la providenco bonŝance (ĝi venas ĉiam bonŝance) kaj kondukis lin al amuzado dum la lasta tago de la jaro. Tie li konatiĝis kun instruistino, kiu ne havis tiutempe postenon. Ŝi estis grizokula, malaltfrunta kaj larĝbuŝa fraŭlino. Tuj evidentiĝis, ke la sako trovis sian flikon.

Li zorge rigardadis kun oftaj palpebrumoj la delikatajn. konturojn de la blankaj manoj. (Je Dio, ŝi havas vere belegajn manetojn. Tiajn manetojn havas nur la sinjorina moŝto de la dspartementestro. La dio zorgu pri la saneco de ambaŭ!) Li ebriiĝis de la odoro de ŝiaj pomaditaj pajlokolaraj haroj kaj en lia animo malheliĝis la bildo pri la ruĝmana, glathara idealo.

Li komencis babiladon. Li parolis pri sia ofico, pri la nova salajro-altigo, pri la nova skribisto, kiu estas terure impertinenta. Foje li kuraĝis rememorigi lin, ke antaŭ nelonge sinjoro Kazimiro Georgo Precko estis ankoraŭ skribisto kaj oni nomis lin sinjoro Melonkapo. Terura impertinenteco. (Sed kion fari, la nova skribisto estas nevo de la departementestro. Ho, se li ne konsiderus altvalora la amikecon inter li kaj la sinjoro departementestro, tiam li punus severe la petolan, senpripensan junulon.) Li parolis kaj parolis, ĝis fine li decidis kaj -- svatis la fraŭlinon por si.

Iom mirante, iom surprizite pro la neatendita atako (Dio donu tian atakon al ĉiu fraŭlino!) iom ruĝiĝante ŝi donis respondon: jes!

Baldaŭ okazis la edziĝa festo en intima familia rondo. Sinjoro Melonkapo -- pardonu! (mi preskaŭ forgesis, ke li estas jam oficisto) -- sinjoro Kazimiro Georgo Precko kvazaŭ naĝis en la maro de la feliĉo.

En la antaŭurba kvartalo al alia sinjoreto portis ĉiumatene du bulkojn kaj duonlitran poteton da lakto -- la servistino kun ruĝaj manoj kaj kontuzitaj kubutoj kaj ... okuloj ruĝaj pro dumnokta plorado.


Jam ŝajnis, ke la providenco plenumis nur parte la dezirojn de nia heroo (por senpaciencaj homoj ĉio ŝajnas esti duone farita), ĉar lia plej dorlotata deziro ne realiĝis. La silenton de la hejmo ne rompis ridado de infanaj lipoj.

Ĉio estis en ordo. Modesta kontenteco, paca kunvivado karakterizis lian familian vivon. Ankaŭ la financa situacio pliboniĝis, ĉar elektis lian edzinon instruistino en elementa lernejo.

Malgraŭ ĉio lia animo havis sekretan doloron, kiu senĉese turmentis lin. Ofte li pasigis longajn horojn en melankolio. Nedivenebla ĉagreno tranĉis sulkojn sur lia frunto. Kiam oni parolis antaŭ li pri infanoj, tuj larman vualon tiris al liaj okuloj ia stranga emocio. Ne unufoje okazis, ke promenante sur la strato li haltigis preterpasantan infanon. Kun malgaja rideto li profundiĝis en observo de la senkulpaj okuloj kaj ŝovis kelkajn groŝojn por bonbono en la etajn manojn. Poste, kvazaŭ rifuĝante de persekutanta penso, li kuris tien kaj reen de strato al strato.

Kvar jaroj pasis. Foje, dum plumbkolora novembra posttagmezo, revenante el sia oficejo, li estis nekutime gaja. Li ĉirkaŭprenis haj kisis sian edzinon tiel delikate, kvazaŭ pie, kiel en la unuaj tagoj de la edzeca vivo, Kun miro ŝi rigardis lin.

Li sidiĝis al la tablo por trinki tason da kafo. Kun oftaj palpebrumoj li petale ridetis al sia edzino. Milda, karesa kaj komprenon serĉanta estis lia rigardo, sed ŝi ne povis diveni ĝian signifon.

-- Strangan humoron vi havas hadiaŭ -- ŝi rimarkis.

Anstataŭ respondo li salte leviĝis kaj premante al si la edzinon li kisis kaj kisis ŝin.

-- Nu, kion vi volas?

Por momento li embarasiĝis, residiĝis al la tablo. Silento. Subite, kvazaŭ eksplode, li ekkriis. Lia edzino preskaŭ faligis la tason.

-- Kiel vi opinius? -- li komencis kun troa aplombo.

-- Pri kio?

-- Se Dio donacus al ni infanon ... ĉarman, bukloharan ...

-- Nu jen! Vi denove plektas revon, kiu finiĝas ĉiam per amara kaj vana riproĉo.

-- Ne! Neniam! Tio estas mia sola revo kaj ĝi devas, jes jes, devas realiĝi. Nu, edzinjo, mia kara, kiel vi opinius, se tio vere efektiviĝus?

-- Vi konas jam mian opinion. Ankaŭ mi tre amas la infanon, sed vi scias, ke neeble estas ĉe ni ... neeble ... Kion fari?! Ho kiel malfeliĉa mi estas! Ho kiel...

Ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj.

-- Sed eble! -- li konsolis ŝin kun triumfa certeco.

La respondo surprizis ŝin. Kontraŭvole ŝi rigardis lian vizaĝon, kies mieno brilis de ĝojo. Ŝi penis diveni la penson, kiu ankoraŭ kaŝis sin en la naive revanta kapo de ŝia edzo.

Pro la subita silento, esplora rigardo de la edzino, li, kuraĝon perdinte, ŝanĝis la tonon pli mallaŭta, malpli entuziasma.

-- Vere, vi estas prava ... sed tamen, se tio povus okazi ... Edzinjo, mia kara, amata mia ... mi ankoraŭ nenion petis de vi. Ĉu ne? Nu bonel Mi petis ja de vi por cigaro aŭ por bagatelaĵo, sed ... sed edzinjo mia, vi scias ja, ke infano ne estas cigaro aŭ ia bagatelaĵo ... ĉu ne? Infano estas io alia, io pli. Ĝi estas vivcelo, la plej sankta io en la vivo ... ĉu ne? Ĝi estas ridetanta feliĉo de la familia vivo kaj ne cigaro, aŭ ia alia bagatelaĵo ... ĉu ne?

-- Sed kion mi faru? Mi estas tiel malfeliĉa vidante vin suferanta pro ĉi tiu ne efektivigebla revo ... Vi scias ja, ke mi volonte donus mian propran vivon por vi ... -- malesperis la virino kaj larmoj ruliĝis sur ŝiaj vangoj.

-- Aŭskultu min, edzinjo mia! Aŭskultu min -- liaj okuloj malseke ekbrilis. -- Vi scias ja, ke infano estas vera trezoro, ke ĝi estas ridetanta ...

-- ... feliĉo de la familia vivo -- ŝi finis la frazon iom malpacience. -- Tre bone mi scias, tre bone, sed kion mi faru? Kion mi faru? Kion vi deziras de mi?

-- Ni adoptu unu!

Momenta silento. Kun malsamaj pensoj ili rigardis unu la alian.

-- Ni adoptu unu! -- ripetis la edzo preskaŭ plorante. -- Mi scias, ke en la "Azilo por Trovitaj Infanoj" ni povos ricevi unu ... Mi...

La virino esplore rigardis en la okulojn de sia edzo. Li embarasiĝis kaj daŭrigis kun troa fervoro.

-- Tie estas multe da infanoj orfaj, sen helpo kaj forlasitaj de siaj gepatroj ... Edzinjo, mia amata, mi petegas, adoptu ni unu el ili! Adoptu ni unu!

Kiel infano li genuis antaŭ ŝin kaj prenante en siajn larĝajn manplatojn la fingretojn de la edzino, li sieĝis per kisoj ŝin. Dum la kisado li ekploris kaj ankaŭ ŝi ne povis reteni la larmojn. Ŝi glatigis la hirtajn harojn de sia edzo kaj kun virina delikateco konsentis.

-- Ni adoptos unu, ni adoptos unu ...


La posta tago estis festotago por ili. Jam frumatene li zorge brosis la paradan veston kaj ŝi prenis la plej ŝatatan kostumon el la ŝranko. Li rigardis ĉiuminute la montrilojn de la kukola horloĝo kaj esprimis dubon pri ĝia precizeco. Fine alvenis la konvena horo por fari la viziton ĉe la direktoro de la "Azilo por Trovitaj Infanoj".

Ili ekiris. Dumvoje li aĉetis en iu magazeno pupeton kun moveblaj okuloj.

La direktoro afable servoprete akceptis ilin. La afero estis tre facila, kvazaŭ preparita, kion oni povis konstati el la mieno de sinjoro Melonkapo, tra naiva por esti bona aktoro.

La direktoro kondukis ilin en grandan ĉambron de la du -- kaj trijaraj infanoj. La ploretado kaj kria ridado de la infanaro estis la plej rava muziko por la oreloj de nia heroo. Liaj okuloj brilis pro ĝojo kaj kvazaŭ serĉante iun li rigardadis tien kaj reen. La rigardo fine trovis ripozon en fora angulo de la ĉambro. Knabineto, apenaŭ trijara, kun pupeto ludis tie.

Li kuris al ŝi kaj premante ŝin al si, li kisis kaj kisis ŝin kun emocia pasio. La infano rekone ridetis, ĉirkaŭprenis lian kolon. La graciaj fingretoj hirtigis liajn lipharojn kaj la zorge kombitan frizuron.

-- Rigardu, rigardul -- Li montris la infanon al sia edzino. -- Kiel bela ŝi estas! Kiel ĉarme ŝi ridetasl Rigardu, edzinjo mia, tiun ĉi senkulpan rideton! Ĉu vi vidis iam pli belan? Kaj tiujn brilantajn okulojn! Diamantoj, veraj diamantoj! Jen, edzinjo kara, jen rigardu kiel etaj manplatoj, ĉerizaj lipoj, neĝblanka frunteto! Edzinjo, rigardu! Ŝi estas belega knabineto ... ĉu ne?

-- Jes, beleta, sed ... --- kaj ŝi flustris al sia edzo ~-- ĉu vi ne vidas, ke la etulino estas kripla? Ŝi havas ĝibon.

Per subita gesto lia larĝa manplato kovris la dorseton de la infano. Doloraj larmoj tremetis en liaj okuloj.

-- Ne! Ne! Ne vere! Ŝi ne havas ĝibon! Ŝi ne estas kripla! Ne diru edzinjo, ne diru tion!

Por kaŝi sian emocion, li turnis la atenton al la infano kaj parolis rapide ŝerce al ŝi.

-- Rigardu etulino, kion mi portis por vi. Nu kion? ... Pupeton. Veran pupeton. Novan pupeton kun moveblaj okuloj ... rigardu, nun la pupeto dormas ... nun la pupeto vekiĝas ... nun denove ĝi dormas ... kaj nun denove ĝi vekiĝas ...

La infano kaptis la pupon, kisadis ĝiajn vangojn mallerte pentritajn.

-- Mi amas pupeton! -- ŝi pepetis kaj forte premis la pupon al si.

-- Edzinjo! Edzinjo!! ĉu vi aŭdas? -- eksplodis kun entuziasma krio la sento el lia koro. -- Ŝi diris "mi amas pupeton". Edzinjo mia, ĉu vi aŭdis iam pli kortuŝan vorton? Edzinjo mia ... ni adoptu ŝin ... ni adoptu ŝin! Edzinjo ... edzineto mia ...

La virino rigardis sian edzon. Dolĉa kompreno, senfina kompato, eĉ pardono varmigis ŝian animon. Ŝi fikse, sed kun milda kareso, rigardis al liaj okuloj kaj vidis en ili senesperan baraktadon de patra amo. Ŝi mem ne sciis kial, sed sentis emocian simpation al la eta orfino kaj preskaŭ kontraŭvole etendis la brakojn al ŝi, transprenis la infanon de li kaj longe kisis ŝin.

-- Diru al mi, etulino, panjo! Nur diru, kara, pan-jo!

La infano kun necerta voĉo, nekonsciante pri la signifo de la vorto, ripetis ĝin.

-- Panjo ...

Sinjoro Melonkapo, klinante sin al mano de sia edzino, kisis ĝin kun larma danko. Ŝia respondo estis delikata, senriproĉa rideto.


Kiu scias? eble en tiu ĉi momento petis dian benon por ili en la transtera mondo -- la animo de la iama knabino kun ruĝaj manoj kaj kontuzitaj kubutoj.

Premiita dum la IX.-a
Internaeiaj Floraj Ludoj.