Enkomputiligis Don HARLOW

Nur nature!

de Julio BAGHY

aperis en Migranta plumo paĝoj 69-78


Grafo Olivero Kutassky embarasite staris antaŭ la pordego de la familia palaco. Lia mieno kiel vivanta demandsigno elokventis pri hezito: "ĉu resti aŭ ne resti?" Ĉu reiri por daŭrigi la posttagmezan digestadon aŭ iri iamaniere al nova regalo? Por havi konsilan respondon li rigardis al la humile palpebrumanta pordisto, sed vane. Ties respektoplena digno mutis kiel la tribeka cigno sur la blazono de grafo Kutassky kaj sur la butonoj de la pordista livreo.

Olivero staris do senkonsile kaj indigne meditis pri la eksterordinaraj okazintaĵoj, kiuj sinsekve devigis lin pensadi pri tio, ke ne ĉio funkcias laŭorde en lia horloĝpreciza ĉiutagaĵo. Unue, je la kvara, Georgo, lia ŝatata servisto, la perlo de ĉiuj lakeoj, ternis kaj post kvin minutoj li kuraĝis denove terni kaj kvankam Georgo apartenis al la plej disciplinitaj uniformportantoj, tamen post du minutoj per tria terno ektremigis -- la koron de sia grafo. Evidente, ke Georgo aroge sekvis la dumvintran kaj laŭmodan malsanon. Certe li havas hispanan gripon aŭ almenaŭ simplan influencon, sed en la plej senpretenda okazo -- ordinaran nazkataron. Kia skandalo! Malsaniĝi ĝuste en tiu horo, kiam li devus esti je lia dispono ĉe la vestado! Vere, ni vivas en revolucia epoko kaj ties vento tuŝis ankaŭ Georgon.

Sed la trifoja lakea ternado estis nur komenco. Nun sekvis la sinvestado. Neimagebla penado! Unu horo daŭris plilonge ol kutime. Kaj fine, kiam li aperis sur la pordega sojlo por transdoni sin al meritita ripozo kaj retrovi sian ekvilibron inter remburaĵoj de sia aŭtomobilo, tiam la pordisto impertinente koncize raportas, ke "ŝia grafina moŝto antaŭ dek minutoj bonvolis forveturi per ĝi kaj lasis la sciigon, ke lia grafa moŝto bonvolu sekvi ŝin per taksoaŭto". Per taksoaŭto!! Kial ne per tramveturilo, per fiakro aŭ eĉ -- eĉ honte estas pensi! -- perpiede? Certe la revolucia vento tuŝis ankaŭ lian patrinon.

Tamen la longdaŭra hezitado kaj senkonsila starado ĝenis lin kaj li riskis subiĝi je demando al la rigide pozanta pordisto.

-- Nu, kiel vi opinias?

-- Per taksoaŭto...

-- Per taksoaŭto!!

En lia voĉo vibris konsterno, sed la pordisto, ne konsciante pri tio, modeste faris sian duan proponon.

-- Aŭ perpiede.

Je aŭdo de tiu ĉi impertinentaĵo 1i ne ekkriis indigne, nek svenis, nur ĵetis profunde riproĉan rigardon al la mizera sensentulo, kiu, tute nehavante talenton por legi el lia esprimriĉa okulturno, eĉ motivis la proponon.

-- Estas belega vintra tago kaj dekminuta marŝado tra la aleo de vilaoj utilos je la sano de via grafa moŝto.

Kaj miraklo ... Olivero konsideris la ŝancojn. Per taksoaŭto veturi certe estas pli subrange ol perpiede, ĉar en tia fiveturilo povas paradi ĉiu judo, havanta kelkajn pengojn en la poŝo, sed marŝi per grafaj piedoj povas nur la grafoj. Por doni indan aplombon al sia decido li suprenrigardis al la familia blazono, pendanta super la pordego kaj firmigis sian volon legante la faman devizon ĉirkaŭ la tribeka cigno: "Saĝe naĝi sur la supro, oron faras el la kupro." Kian rilaton havis lia decido al la devizo, verŝajne, li mem ne sciis, sed estis familia tradicio turni sin al ĝi antaŭ ĉiu grava paŝo. La kronikoj en la arĥivo asertas, ke tiu ĉi devizo havas magian forton precipe por la poŝo.

Olivero ekiris do per siaj grafaj piedoj. Ĉu la dekminuta marŝado uiilis al lia sano, tion mi ne scias, sed la konsekvencoj pruvos, ke en ia nuna okazo li proprapiede proksimiĝis al tio, kion la romantikaj verkistoj ŝatas nomi fatalo.

Olivero estis apenaŭ dudekunu jara, trodorlotita infano. Infano kaj ne junulo, ĉar la patra sentemeco -- ne ofta ĉe viroj -- hermetike fermis lin for de la reala vivo. La instituto, kiun li elektis por sia adorata ido, eĉ akcelis la evoluon en la nerekta direkto. Li fariĝis naive kaprica, dande laŭmoda, laŭrange etiketsklava. Lia patrino vane protestis kontraŭ la senprudenta dorlotado. Ĉe tiu ĉi punkto, kvankam la grafo ame plenumis ĉiun deziron de sia edzino, li ne cedis. "Kara Evelino, vi bonvolis naski la filon por mi -- li komencis por silentigi ŝin kaj daŭrigis jene -- kaj eduki lin inda posteulo estas mia devo. Vi, kara Evelino, heredis, krom la modesta bieneto de via altŝatata patro ankaŭ lian nemotiveblan inklinon proksimiĝi al la subrangaj klasoj. Verŝajne, kara Evelino, inter viajn praulojn hazarde iamaniere ŝoviĝis ia bovinmelkantino aŭ ... Estas for de mi la intenco ofendi eĉ pense viajn tre honorindajn praulojn, sed vi, kara Evelino, devas kompreni, ke mi ne povas toleri, ke la ombro de tiu supozita bovino ... bovinmelkantino iamaniere ĵetiĝu al la nobela karaktero de unu grafo Kutassky, kiun cetere vi, kara Evelino, bonvolis naski anstataŭ mi". Tiaj kaj similaj sentencoj torturis la patrinan koron, kiu estis milda, pli nobla ol nobela kaj ĉefe homa. Eble pro la bovinmelkantino. La ceremonia edukiteco kaj riĉeco faris Oliveron modpupo inter la junularo de la alta klaso.

Olivero do ekmarŝis. La neĝo grincis sub liaj paŝoj. La vintra freŝeco pentris rozojn sur liaj palaj vangoj. Iom post iom la bulvarda vivo forpelis lian malbonan humoron kaj vekis naivan interesiĝon en li. Scivole demande li rigardis rekte al la okuloj de ĉiu kontraŭvenanto. Kelkaj junulinoj eĉ respondis per petola rideto, kiu -- jen mirindaĵo! -- tute ne ofendis lin.

Ĉe la angulo, kie li turnis sin en la aleon de la vilaoj, subite kaj hazarde li puŝiĝis al elegante vestita junulino, kiu rapidpaŝe venis el la apuda sukeraĵejo. Ŝi diskrete ekkrietis. Li balbutis pardonpeton. Indulgema rideto estis la respondo. Post momento ŝi jam rapidis for. La sinsekvaj paŝetoj postlasis kelkloke, kie la neĝtavolo ankoraŭ virge kuŝis sur la trotuaro, graciajn formojn de filigranaj plandumoj. Olivero kvazaŭ kontraŭvole sekvis la allogajn postsignojn. Tiel daŭris ĝis la mezo de la aleo, kiam ŝi haltis por levi ion de la trotuaro kaj kun zorga delikateco meti ĝin sur unu el la apudvojaj benkoj. Ankaŭ Olivero ekhaltis por teni la konvenan distancon, sed post ŝia ekiro li daŭrigis la persekutsimilan sekvadon.

Pasante preter la benko li ĵetis scivolan rigardon al ĝi. Surprizaĵo: peceto da kotmakula pano. Momenton li ekhaltis pro miro. Tiel elegante vestita junulino, kies beleco kaj gestoj egalas je tiuj de iu ajn aristokratino trovis inde halti kaj kliniĝi por levi tian malpuran panpeceton? Jes, jes, la revolucia vento. Nuntempe -- tre bedaŭrinde -- ĉiu ĉambristino similas al sia sinjorino, almenaŭ eksteraĵe.

En Olivero vekiĝis por momento sentemeco, heredita de la patrino kaj narkotita tiom sukcese de la patro kaj la instituto. Singarde li ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ li hontus sian malfortiĝon kaj rapidpaŝe revenis al la benko, levis la panpeceton. Kun infanaĝa piemo li volvis ĝin en sian silkan poŝtukon. La sentemeco malagrable tuŝis lin kaj grafo Olivero Kutassky, la modela dando de la ora junularo envortigis sian indignon jene: "Kaj ĉio pro trifoja terno de lakeo. Li meritis la maldungon!"

Sed la venĝopenson antaŭ maturiĝo forvelkigis nova surprizo. La ĝis nun sekvata gracia staturo malaperis el lia vido. Nur la freŝaj postsignoj de ŝiaj galoŝetoj montris la direkton. Interna instigo devigis lin sekvi tiujn. Nepre li volis koni la domon, kie lia ĉarma nekonatulino loĝas. Kial? Li ne meditis pri la "kial". Senvorte, eĉ senpense li iris laŭ la postsignoj ĝis vilao, super kies pordego paradis la blazono de la baronoj Löffelholz de Nekeresd. Pri la blazono, la nomo kaj la vilao li rememoris, ke ĝuste al la "posttagmeza teo" de ŝia baronina moŝto Lidia Löffelholz de Nekeresd li estas invitita ... Do blovante sin je nobela digno li transpaŝis la sojlon, bonvole akceptante per kapklino la mutan riverencon de la pordisto.

II.

La baroneco de la Löffelholz-a familio estis tia, pri kiu oni diras: "Ne tuŝu ĝin freŝe pentrita!" La avo estis ankoraŭ spicvendisto kaj grenmakleristo en la vilaĝo Nekeresd. Lia saĝe akaparita kapitalo ebligis la altlernejan edukadon de la filo, kiu montriĝis samtempe dankema kaj sendankema. Fariĝante matadoro de la borso li superis la esperojn de la patro, sed ĝustatempe flarante la odoron de la estonteco li lasis sian religion kaj edziĝis kun ĉarma, tre inteligenta, sed malriĉa kristana junulino. Tio ĉi seniluziigis la patron. Vanis ĉiu protesto. La vera amo ne konas religion aŭ rangon, li diris tiutempe. Dube, ke li havas ankaŭ nun la saman opinion. Cetere Jakobo Löffelholz havis tre plaĉan eksteraĵon, simpatian sintenadon, altnivelan edukitecon kaj ĉefe monon, monon, monon por malŝlosi la pordeton de la ekskluziva societo. La baronecon li ricevis (?) por siaj nevelkeblaj dummilitaj servoj, kiujn li senlace plenumis ĉe la liverado de aveno por la armeo. Kvankam li restis prudente fidela al sia devizo "vivi kaj vivi lasi", tamen pro memoro pri la patro li ĉizigis novan devizon sur la blazonon: "Maturiĝas greno post semad' kaj peno". Entute Jakobo Löffelholz estis inda fariĝi praulo de nova barona dinastio. La modernaj prauloj ja neglektas sangajn entreprenojn kaj prefere liveras diversspecajn grenojn.

La barono havis kvar filojn kaj unu filinon; la ĉarman Lidian, kies belecon -- sen scio pri ŝia rango! -- Olivero jam admiris sur la strato. Ŝi estis dekokjara. Malofte oni renkontas pli feliĉan kompilaĵon de la luksema oriento kaj la puritana okcidento ol ŝi estis. Laŭvalore taksi la riĉaĵon kaj konduti prudente-romantike estis arto ĉe ŝi. En la agoj ŝi montriĝis noble sentema kaj ŝian parolon karakterizis eleganta simpleco. La sola afero, kiun ŝi ne povis toleri, estis la dandismo. La nurajn etiketulojn ŝi abomenis kaj kelkfoje kruele primokis. Ŝia vivprincipo estis: "Nur nature!"

La "posttagmeza teo" plene kontentigis la vantecon de Olivero. Kontraŭvole li fariĝis eĉ kreinto de nova modo. Lia rigardo ĉiam pliofte renkontis la koloron de la kravato sur la meza veŝtobutono de la viroj. Kredante tion nova pariza aŭ londona modo li ŝtelis sin al la vestejo por sekvi ĝin. Ĝuste tiam du el la ora junularo albutonumis sian kravatan silkon al la meza butono de la veŝto. Olivero proksimiĝis al la granda spegulo kaj jen, je lia sincera miro, lia kravato jam estis albutonumita. Ah, kiajn konsekvencojn havas la trifoja terno de Georgo kaj la grafa mallerteco ĉe la sinvestado. Sed la entuziasmaj "ĉahme! kolose ĉahme!" kartavado de la du junuloj konsolis, eĉ plenigis lin je kontenteco, kiun li envortigis jene: "Nepre mi altigos lian salajron!"

Mem la barono prezentis Oliveron al Lidia kaj per tio komenciĝis tiu duonhora konversacio, kiu ne pasis senimpresa por ili ambaŭ. En komenco lia sintenado kaj tiu ceremonia komplimentado, per kiu li provis almiliti la plaĉon de Lidia, ne trovis fzvoran akcepton ĉe ŝi. Kun konvena ĝentileco ŝi aŭskultis lin, sed en ŝi ŝenpaciencis la principo "nur nature!". Ŝia muteco ne tre flatis al la modpupo, kiu vane atendante respondojn vole-nevole rememoris pri la tribeka muta cigno de sia blazono. Sed poste, kiam Olivero kontraŭ sia kutimo fariĝis intima kaj rakontis pri siaj posttagmezaj aventuroj, rememoroj kaj pensoj kaj fine montris la kotmakulan panpeceton en la silka poŝtuko, tiam la kora glacio de Lidia degelis kaj ŝiaj okuloj brile kaj esplore rigardis al la okuloj de Olivero. La virinoj ĉiam havas pedagogian ambicion kaj ankaŭ en ŝia beleta, saĝa kapeto venis la penso: "jen fine iu, kiu lasas sin eduki." Tute senceremonie do ŝi prenis lian manon kaj kun korraba rideto rimarkis: "Kara grafo, vi estas kare grafida." Ĉe tiu ĉi manprenado barono Löffelholz, patre spionanta el intima angulo de la salono, kontente kunfrotis la manojn kaj ĝoje konstatis, ke "la pomo ne falas malproksimen de la arbo!"

Olivero, kiel la familia cigno, naĝis sur la supro de la feliĉo, sed nelonge. Kiam li fanfarone rakontis pri sia modkrea genio, la ĉarma mieno malsereniĝis kaj en tiu momento la malfeliĉa Georgo estis kondamnita je tuja senrekompenca forpermeso. Tiun ĉi severan verdikton aliigis sole ŝia delikata manpremo kaj la enigma adiaŭa frazo: "Mi serĉos rimedon fari grafon el la grafido, ĉar la homo gajnis mian simpation. Nur nature, kara grafo, nur nature!!"

Virino decidas, viro plenumas. Pasis jaro, plena de intence hazardaj kaj de priparolitaj rendevuoj. Olivero glutis barelon da teo, sukeritan kun dolĉa rideto kaj kelkajn pilolojn pedagogiajn, spicitan per vivprincipo "Nur nature!". Efektive li progresis. Li jam kuraĝis iri sen kalsono el sia dormoĉambro al la banĉambro kaj ne hontis trumpeti en la poŝtukon, kiam lia adoratino muzikigis siajn revojn ĉe la fortepiano. La eduko estis jam tiome edifa, ke partoprenante en popolfesteno li gustumis la branlavaĵon de la porkoj por ilustri sian naturecon. Ho, tiu petola revolucia vento!!

Vere, la amo faris miraklon ĉe Olivero. Ĉar kiam iun tagon li kondukis sian mirtokronan kelkhoran edzineton el la geedziĝa festeno al la nuptolito, sur la koridoro grafe ornamita -- ĉu pro troa manĝado ĉu pro alia kaŭzo -- okazis io tre homa ... La junan edzineton paligis la konsterno, sed nia nove edukita Olivero sen hontruĝo admone ridetis al ŝi: "Nu, ankaŭ vi, kara Lidia, por la intimeco! Nur nature! Nur nature!" ...