Enkomputiligis Don HARLOW

(Prologo)

de Julio BAGHY

aperis en Migranta plumo p. 1


Se venteg' de l' vivo muĝas,
    homa kor' al kor' rifuĝas.
Por konsoli min pro l' nuno
    migras, migras mia plumo.
Kun la revoj kaj doloroj
    ĝi rifuĝas al la -- koroj.