Enkomputiligis Don HARLOW

Zumas la samovaro

de Julio BAGHY

aperis en Migranta plumo paĝoj 154-158


Interne zumas samovaro. Ekstere grincas la frosto. Sub ikono brulas meĉo. En ĝia lumo malakriĝas la konturoj de la mebloj. Mi sidas ĉe la tablo. Kontraŭ mi sidas -- Li.

Pala juna vizaĝo, kaŝtanbrunaj haroj, zorgplena frunto kaj dolorplugita rigardo. Li kompatas min, pensas pri mi. Strange, kiel aparta de li mi sentas min. Mi miras pri liaj gestoj, movoj. Lia simileco vekas admiron en mi. Ni rigardas unu la alian: mi kaj mia spegulportreto. La fermitaj lipoj silentas, tamen mi komprenas la riproĉon de la muteco.

-- Vi estas pala. La vivokruelo skurĝis vin. Kompatindulo! La Vivo kurbigas viajn lipojn je grimaca rideto ... Iam ne tiel estis. Mi kompatas, tre kompatas vin ... Mi scias ja, vi maljuniĝas. Eh, vi estas malforta. Memkompato maĉas vian vivon kaj fosas vian tombon. Estu singarda, ĉar ĝi baldaŭ enterigos vin ... Nun ĝi nur fosas ... fosas ...

Interne zumas la samovaro. Ekstere ie en la lundradia nokto sonas gitarludo. Iu kantas serenadon al sia amatino. La mola baritono karesas knabinan koron ... Ĝi ŝtelas sin ankaŭ en la mian.

Mi ekiras almozpetadi al la dometoj de la pasinteco. Sur fermitaj fenestroj frapetadas mia animo. Revante, apenaŭ aŭdeble mi kantas simplan, jam delonge forgesitan melodion.

Fenestron frapas man' ...
Malfermu ĝin!
Ĉe l' koro frapas am' ...
Malfermu ĝin!
Amanto vokas Vin
al dolĉa kis', knabin' ...
Akceptu lin!

La ĵaluzioj malfermiĝas. En la florornamitaj fenestroj ridetas knabinvizaĝoj. Ili vokas min. Mia animo preterpasas ilin kaj iras por trovi siajn plej karajn.

Jen, tie! ... Tie allogas min la flortapiŝa kampo, atendas min paco de blankmura dometo. Vokanta lumo montras la vojon al la alvenanto. Por saluto malfermiĝas la ĵaluzioj ... Ho, koro mia, ĉu vi povos teni la feliĉon? ... Rideto de du vizaĝoj radias al mi la amon, la milfoje sonĝitan pacon, trankvilon. En fajro de du okulparoj ardas mia animo. Du soifaj buŝetoj atendas je miaj kisoj. Virino kaj infano. Ili ambaŭ estas la miaj ... miaj plej karaj ... (He, spegulfrato, ne uzurpu miajn aklamantajn larmojn!) ... Mi estas hejme ...

En la momento de la revido iu ĉirkaŭprenas min. Sopirvualita rigardo katenas la mian. Soifaj lipoj serĉas la miajn. Flata virina voĉo karesas mian koron.

-- Mi amas vin ... mi tre amas vin ...

Skuiĝo. Tio ĉi ne estas aperaĵo. La vivo mem premas sin al mi, kroĉiĝas al mia brusto, rigardas en miajn okulojn.

-- Dsnove vi ploris.

-- Ne.

-- Ne neu! Mi vidas la postsignojn. Denove vi revadis. Kial revadi, kiam mi estas apud vi? Kial vi ne amas min?

-- Vi havas edzon, mi -- edzinon.

-- Mi malamas lin. Neniam mi povis toleri lin.

-- Mi amas ŝin.

-- Ĉu ŝi estas pli bela ol mi?

-- Eble vi estas pli dezirinda por la viraj okuloj, sed ŝi jam suferis multon kun mi, pro mi. Ni meritis unu la alian. Komunaj doloroj kunligas nin.

-- Plezuroj kunligas la geamantojn. La mizero estas tombfosanto de la amo. Kredu al mi! Valoron al la Vivo donas nur la estanteco. La pasinteco estas enterigita tempo. Ĝi fantomadas por detrui la vivoforton.

-- Vi ne komprenas min ... Eĉ vi ne povas kompreni min ...

-- Mensogo! Vi turmentas vin, timas vin mem kaj kaŝas vian malkuraĝon en vortojn. Via buŝo ne tiel parolas kiel la okuloj. Ankaŭ vi volas vivi, ami, forgesi. Kisu min... Rigardu, kiel ardas miaj lipoj! ...

Mia spegulfrato rigardas ĝis fundo de mia animo. Preskaŭ honte pro prisilentita mensogo mi mallevas la palpebrojn antaŭ li. La virino klinas sin pli proksimen al mi. Mi sentas ŝian magnetan spiron ... Ekveas en mi la viro. Depost tri jaroj mi ne ĉirkaŭprenis virinon! ... Depost tri jaroj!

-- Ĉu neniam vi pensis pri tio, ke ...

Mi sentas, eĉ scias, kion ŝi volas diri. Jam delonge mi portas en mi la torturan penson. Nun ĝi ŝajnas eĉ pli timiga, kiam fremda buŝo donas vorton al ĝi.

-- Ne! Mi ne komprenas! Mi ne volas kompreni!

Veado de mia terurita animo estas tio ĉi. Petego al la ekzekutisto, kiu volas premi la ardantan stampon de la ĉiama dubo sur mian koron. La ekzekutisto estas senkompata.

-- Eble ankaŭ ŝi en tiu ĉi momento flustras la vortoj de la sinforgeso al iu kaj ...

-- Silentu! Silentu!

Furoro, doloro baraktas en mia mieno. Miaj fingroj spasme rigidiĝas ĉirkaŭ ŝia kolo ... ŝia bluzo elbutonumiĝas. La eburkolora nudeco ekpelas mian sangon en la kapon ... Kun tremanta korpo premas sin al mi la tento.

Kio? Ploro. Infanploro en la apuda ĉambro ... La homo reskurĝas en mi la beston. Ĉiuj sentoj miaj koncentriĝas en la pugnoj.

-- For! For de mi!

Terurite ŝi rifuĝas. Ŝin pelas for miaj voĉo, rigardo, akra doloro. Mi restas sola.

Dum ŝi lulas sian infanon, mi rememoras pri la mia. Eble nun ŝi kunmetis siajn manetojn por preĝo. La infanbuŝo petas forton por mi ... Ŝi preĝas por mi kaj ŝi bone preĝas ... La larmoj fluas al mia animo. Jen balzamo por la vundo, farita de la ekzekutisto. La pensoj puriĝas ... La koro trankviliĝas.

La paco de la silento superregas la emociojn kaj la samovaro zumas ... zzz ... zzzz


Interne zumas samovaro. Ekstere grincas la frosto. En la duonhelo kontraŭ mi la spegulo montras lacan, frue maljuniĝintan vizaĝon. Blanka arĝento brilas en la kaŝtanbrunaj haroj.

Funebra silento parolas ĉirkaŭ mi. Dancantaj rememoroj mokridas ...

Mi revenis hejmen. Sur la flortapiŝa kampo neniu venis renkonte al mi. En la blankmura dometo oni ne atendis la lacan reveninton. La amataj vizaĝoj fremdiĝis. Forgesitaj fidelĵuroj montris pordon al mi. Neniu venis kun mi. Neniu sekvis min ...

Mi estas sola. Silento. Animmuelanta silento. El fora malproksimo vortoj ŝtelas sin en la animon: "Valoron al la vivo donas nur la estanteco. La pasinteco estas entombigita tempo. Ĝi fantomadas por detrui la vivoforton".

Io ekmovas sin ĉe miaj piedoj. Jen, mia maljuna hundo. La sola, kiu rekonis kaj sekvis min. Verŝajne ĝi estas danka pro osto, ĵetita iam al ĝi.

Doloraj demandoj vekiĝas en mia animo. Nur la freneze dancantaj rememoroj respondas ... Pasis la juneco. Mi estis surda aŭdi la averton de la Vivo. En mia koro vintra frosto kaj ie, en la malproksimo de la nerevokebla pasinteco samovaro zumas ... zzzz ... zzzzz.