Enkomputiligis Don HARLOW

Vinrikolto en Badaĉon

Kantosceno de Viktoro LÁNYI

elhungarigis Julio BAGHY

aperis en Migranta plumo paĝoj 63-68


PERSONOJ:

Aleksandro Kisfaludy, poeto.

Róza Szegedi, lia fianĉino.

Maljuna Kelisto.

6 rikoltistinoj.

Okazas dum vinrikolto en Badaĉon en 1800.

SCENEJO.

Fono estas la badaĉona montdeklivo. Inter la vitoj laboras vinrikoltistinoj. Maldekstre la dometo de Szegedy.

Dekstre grandaj barelkuvoj. En unu piedpremadas la vinbersukon la maljuna Kelisto.

UNUA SCENO

ses knabinoj kaj la Kelisto.

Knabinoj:

Ridas ruĝa, blanka, nigra
vinberet',
Mi demandis mian karan
pri kiset' ...
Ĉu li donas, ĉu rifuzas,
for dolor'!
Viro en la amo ruzas
kaj petolas kun la kor'.

Ridas ruĝa, blanka, nigra
vinberet'
La knabino venkas viron
per kiset'
Ĉar la kiso rabas koron
el la sin',
viro ringon, mirtofloron
donas por ĝi al knabin'.

Kelisto:

Dolĉa mosto ne valoras,
se vinagre gustas vino.
La knabino ne valoras,
se ŝi iĝos -- domdrakino.
Jen mi havas edzineton:
dorno estas ŝi -- sen rozo,
          sed!
de vespero ĝiŝ mateno
en drinkej' mi dancas sen ripozo.

(Dancado.)

DUA SCENO.

Knabinoj, Kelisto, Roza.

Roza (venas el la domo):

Jaroj venas, jaroj pasas,
kiel nuboj flugas for,
Vinrikolt' en Badaĉono:
tril' de ĝoj' kaj gaja ĥor'.
Nur mi sola senkonsole velkas en ĉagrena sent',
tremas kiel seka vito sub kares' de l' frosta vent'.
Revojn pelas la animo
sen reven' kun dolor'
en nebul' de fora limo,
dum Aleĉjo estas for,
dum vi, kara, estas for.

Kelisto:

Al rostaĵo ne decas la nigra kaĉo,
al knabino ne decas la lamentaĉo.
Larmojn, kara, ne faligu sen bezon'.
Konsolu vin dibenata vinberriĉa Badaĉon'!

Knabinoj:

Konsolu vin dibenata vinberriĉa Badaĉon'!

Roza:

La animo nur inertas
for de mi pro la am'.
En sopir' ĝi vivon perdas ...
Ho, Aleĉjo, venu jam,
ho revenu al mi jam!

TRIA SCENO.

Knabinoj, Kelisto, Roza, Kisfaludy.

Kisfaludy (post la kulisoj):

Jen alvenis la momento
de l' revid' kun mia Roz'.
For turmento, larma sento!
Min atendas ĝoj', ripoz'.
Ho Badaĉon' kaj knabino
jen saluto de la sino:
voĉ' de l' vagant' vokas vin:
Tralalalala
Tralalalalalalalala

(li venas el la montoj)

Hejma dom', Badaĉon', kiel la miraĝo,
respegulas bildon de mia junaĝo.
                    Roza!
Roza, nomon vian sopire flustris mi ĉiam;
jen reĝin' de juneco kaj mia amo venas jam!

Roza:

Pasis jar' post jar' sencele
velkis la printempa flor',
sed la amo plenfidele
vin revokis al la kor'.

Kisfaludy:

For de l' hejm' en fremda valo
sub ĉiel' de Itali'
dum ripoz' kaj en batalo
mi revadis nur pri vi ...
Dub', turmento, larma sento
min torturis pri l' estont',
ĝemoj plendis en la vento
kaj min tedis viv' kaj mond' ...
Sed kiel la vent' la nubon
mia fid' forpelis dubon
kaj aperis suna hel',
mia sun' -- via fidel' ...

Roza:

Ho Aleĉjo, via amo
estis mia korornamo
ĝin mi gardis kun fidel':
la donacon de l' ĉiel' ...
Ligu vin al mi la kiso,
la fianĉina kis' ...

(La Kelisto proksimiĝas al Kisfaludy.)

Kelisto:

Sinjoro, prenu! Jen pokal'
da fajra ĉasta vin',
la dolĉa suk' de l' hejma val' ...
Je sano trinku ĝin!
Soifon vi ne sentos plu,
la sangon vipos fajra flu',
ĝi pelos kordoloron for,
ekstaze kantos via kor':
      Nektar' por frand', balzam' por sin',
  forgeson donas nur la vin' ...
  Trinku ĝin!

Kisfaludy:

Feliĉo estas trompa ŝajn'
nur mokis ĝi pri mi.
Mi vane serĉis kie ajn;
ĝi logas tie ĉi.
La kisa rid' de l' amatin',
en gaja rond' la fajra vin',
vi patroland', vi patra dom'
feliĉon donas al la hom':
      Nektar' por frand', balzam' por sin',
  forgeson donas nur la vin' ...
  Trinku ĝin!

Ĉiuj:

  Nektar' por frand', balzam' por sin',
  forgeson donas nur la vin'...
  Trinku ĝin!

FINO.