Mia patrino estis granda povrulino, al aliaj teron ŝi fosis, al aliaj plankojn frotis. Somerojn siajn ŝiradis ŝi de sia vivosino, kaj iom post iom ĉion la aliaj forportis. En tagoj ŝiaj ĝisfunde abundis nur penlaboro, noktojn traviglis ŝi timzorge pri la aliaj. Zorgon kaj ŝarĝon solportis ŝi pro bon' kaj fervoro, senpage ŝi servis al ĉiuj, pli ol servistoj metiaj. Ŝafojn ŝi gardis kampare, aliaj la lanon tondis, porkojn ŝi nutris grasige, aliaj manĝis la ŝinkojn. Ŝian akiraĵon penpenan aliaj preni malhontis: fromaĝon, viandon kaj vinon, pujnon kaj figojn. Al mi donis ŝi multegon, sed mia redon' estis mizera, de mi ŝi nun malproksimas, sola sen iu ajn sia. Helpopeti proksimulon, ŝin ĉu aŭdus iu reta? Eĉ se Dion ŝi alpreĝus, Dio helpus al alia. |
Longe dum nokt', dum vintra surda nokt' Patrino mia teksas blankan tolon. Sian figuron klinitan kaj harojn siajn blanketajn Delonge ŝi priverŝis jam per larmoj. La lampradio defenestre tra tuta korto sin etendis Sur neĝo ekstere falanta En silento senfina, en silento senfina: Anĝeloj, per tenetaj manoj, deĉiele Ŝutĵetas la steletojn frostajn teren Zorgante ke ne veku mian oron. Longe dum nokt', dum vintra vasta nokt' Patrino mia teksas blankan tolon. Ho panjo trista! diru, kio brilas jen, En okuloj viaj Longe dum nokt', dum vintra blanka nokt'? |
karnavalo jam finiĝis forbruliĝis vintra kesto tamen branĉo ne ekfloris en printemp' flora festo la naturo ne vekiĝas sur la vojoj frosto regas en la koro ĉagren' flegas vi ne iras kun vivĝojo en ĉi nokto vi eksonĝis en la blanko la patrinon ŝi ja venis por brakumi por brakumi vian kapon kaj ŝi tiam fordegelis de varmega via korpo ankoraŭ vi aŭdas ŝiajn veojn kaj blasfeman damno-vorton ŝi ja kriis fridavoĉe kiom vi ŝin ofte trompas tia via koro ploras dum poemon vi alfrontas jam finiĝis karnavalo forbruliĝis vintra kesto tamen branĉo ne ekfloris en printempa flora festo |
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>