Enkomputiligis Don HARLOW |
II
1.
La diskutoj pri Usono aŭ Ciono ne restis sen praktika rezulto. Post la pogromoj, dum la diskutoj kaj poste, formiĝis en pluraj urboj du movadoj: "Am-0lam" (eterna popolo) -- por elmigrado Usonon, kaj "Ĥibat-Cion" (amo al Ciono) -- por elmigrado Cionon. La opinioj diferencis sole pri la plej konvena lando; ili ne diferencis pri la demando, kiel loĝigi kaj kiel okupi la rifuĝintojn. Ambaŭ movadoj havis la saman aspiron: puŝi la judaron al agrikultura laboro. Ĉi tiun aspiron ili heredis de la antaŭirinta racionalisma movado inter la judaro, kiun oni nomis germanlingve "Aufklärung", hebree "Haskala", kaj kiun ni povus nomi "Klerismo". Ĝi estis memkomprenebla punkto en la diskutoj kaj komuna bazo en ĉiuj provoj solvi la judan demandon.
Kion atingis la du movadoj? -- "Am-Olam" sukcesis nur parte. La grandega plimulto de la rifuĝintoj formigris Usonon, sed ekloĝis en la urbegoj, okupis sin per malgrand-industrio kaj komerco. La malmultaj agrikulturaj kolonioj en Louisiana kaj South Dakota, kiujn la movado fondis, ne ekfloris kaj baldaŭ malaperis. "Ĥibat-Cion" plene sukcesis. Kvankam nur malgranda parto de la rifuĝintoj formigris Palestinon, ilia ĉefa okupiĝo estis la agrikulturo kaj ili persistis en ĉi tiu laboro. Tiamaniere "Ĥibat-Cion" metis fundamenton en la malnova hejmlando por estonta sendependa juda ŝtato.
2.
Post sia dua artikolo aliĝis Zamenhof al "Ĥibat-Cion". Li estis unu el la unuaj adeptoj. Ili estis ĉiuj el la litova parto de la Varsovia juda loĝantaro, kiel Zamenhof mem, tial li sentis sin hejme inter ili. Ili estis ligitaj per la sama celo kaj rilatis reciproke kun amikeco.
Lia unua agado estis organizi la junajn fortojn. Li fondis societon de studentoj, nomata "Ŝe' ejrit-Jisrael" (Restaĵo de Israel), laŭ la Biblia verso: "Kaj la restaĵo de Jakob estos inter multe da popoloj kiel roso de la Eternulo, kiel pluvaj gutoj sur herbo" (Miĥa 5, 7). Bazo por la societo estis la malgranda studrondo, kiu kunvenis post la Varsovia pogromo, por trovi solvon al la juda demando. Pli ol unu jaron "Ŝe' ejrit-Jisrael" ekzistis, kaj Zamenhof estis ĝia estro kaj gvidanto. Li varbis kaj aktivigis kelkajn kuracistojn, inter ili D-ron B. Rittenberg, kiu fariĝis unu el la eminentaj cionistoj en Varsovio.
La celo de la societo estis, subteni la koloniistojn en Palestino. Ĝiaj membroj devis varbi subtenantojn kaj enkasigi ĉe ili la monatajn kotizojn. Tial la societo estis ankaŭ nomata "Ĥevrat-Govim" (Societo de enkasistoj), Ĉiun postsabatan vesperon la membroj kunvenis, raportis pri la atingitaĵoj dum la pasinta semajno kaj konsiliĝis pri la agado en la venonta. Je la fino de ĉiu monato ili alportis listojn de novaj subtenantoj. La listojn kaj la enkasigitan monon ricevis Zamenhof. Li kunigis la listojn, faris novan, alfabete ordigitan liston kaj forsendis ĝin kune kun la mono al D-ro A. Salvendi, rabeno en Dürckheim (Bavarujo), kiu estis konata monkolektisto por Palestino. Ĉi tiu presigis la listojn ĉiumonate sur aparta folio, surskribita "Spendenliste" (donaclisto), kiu estis aldonita al du semajnaj gazetoj: "Jüdische Presse" en Berlin kaj "Israelit" en Mainz.
Ĉi tiu agado ne estis laŭleĝa, ĉar estis malpermesite en Rusujo kolekti monon kaj forsendi eksterlanden. Sed private ĉiu persono povis sendi kien kaj kiom li volis. Tial Zamenhof aranĝis la listojn tiamaniere, ke ĉiu donancinto estis aparte listigita. Pro la sama kaŭzo la kunvenoj okazis sekrete, ĉiufoje en alia loĝejo.
3.
La studenta societo, kiun Zamenhof fondis, estis la unua cionista societo en Varsovio. Ĝenerala societo de "Ĥibat-Cion" tie ankoraŭ ne ekzistis. La unua provo ĝin fondi estis farata la 13-an de Junio 1882, post la fino de la ukrainaj pogromoj, sed ne sukcesis. Al la kunveno speciale alvenis la rabeno Ŝ. Mohilover, ĉefo de la tutlanda movado, kaj entuziasme partoprenis. Ankaŭ Zamenhof venis, kune kun kelkaj studentoj, en studenta vestaĵo, kaj eksidis je la estrara tablo. Rabeno Mohilover tre afable rilatis al ili, kun amo kaj favoro. Per varmaj vortoj li bonvenigis ilin kaj esprimis la ideon, ke ilia apero estas simbolo de la junularo, kiu vekiĝis kaj revenis el la asimilista tendaro. Poste li faris entuziasman prelegon pri la "revivigo de la juda popolo en la juda lando". La flamo inter la ĉeestantoj estis granda. Malgraŭ tio oni disiĝis senrezulte.
Monaton poste estis dua konveno, kiun Zamenhof ankaŭ partoprenis. Ĝi estis pli sukcesa. Sed ĉar la ĉeestintoj konsistis el du malsamaj religiaj grupoj ("mitnagdoj" kaj "ĥasidoj"), fondiĝis du societoj.
Nun ekzistis tri Varsoviaj societoj de "Ĥibat-Cion", du ĝeneralaj kaj unu studenta. La laboro estis dispecigita inter ili. Ĉiuj klopodoj unuigi la du ĝeneralajn societojn malsukcesis. Do oni penis unuigi almenaŭ la plej gravan societon kun tiu de la studentoj, "Ŝe' ejrit-Jisrael". Zamenhof multe penis por la unuiĝo. La 18an de Aŭgusto 1883, ĉi tiuj unuiĝis. La nomo de la unuigita societo estis "Ĥoveje-Cion" (Cion-amantoj). La nova programo diris: "Konsiderinte la lastajn okazaĵojn kaj la nunan gentan malamon kaj estante malkvietaj pro la mizera stato de nia popolo, ni konkludas, ke sole disvastigo de agrikultura laboro inter la hebreoj en la Sankta Lando kaj fortigo de la amo al Palestino ĉe la judoj povos fari la judaron unuigita vivanta nacio kun memestimo".
De tiu momento komenciĝis granda cionista aktiveco. Zamenhof fariĝis estrarano en la nova societo. Ĝi ekfloris. La anaro kreskis de 160 en la komenco ĝis 400 post tri monatoj. Varsovio estiĝis centro de la tuta movado.
4.
La venontaj jaroj alportis al "Ĥibat-Cion" sukcesojn kaj malsukcesojn. Zamenhof restis fidela kaj ŝindona. Eĉ poste, kiam li jam doktoriĝis, li havis altan rangon en ĉi tiu movado. En la hebrea semajna gazeto "Hamagid" (la Informisto), eldonata en Lyck (Orientprusujo), ni legas interesan sciigon (1885, n-ro 33). La 29an de Julio 1885 eminentuloj de "Ĥibat-Cion" en Varsovio, inter ili Zamenhof, sendis hebrelingvan gratultelegramon -- en tipa Biblia stilo -- al J. L. Levanda, judrusa verkisto kaj unu el la ĉefoj de "Ĥibat-Cion" en Vilno, kaŭze de lia 25-jara literatura jubileo:
"Ni gratulas vin je la tago de via literatura jubilea festo. Estu benata en la nomo de Dio, kiu loĝas en Ciono, por via laboro sur la montoj de Judujo kaj Jerusalemo. Por plori pri niaj suferoj estu ŝakalo, kaj kiam ni revos pri revenigo de niaj forkaptitoj -- estu harpo por niaj kantoj.
J.M. Meirsohn, Ŝefer, D-ro Zamenhof, Ŝ. L. Citron, J. Sapirstein."
Ankoraŭ poste, dum la daŭro de 1-2 jaroj, Zamenhof havis kontakton kun tiu movado. E. Wiesenfeld en "Galerio de Zamenhofoj" (p. 13) rakontas, ke en la jaro 1886 Zamenhof ofte vizitis ĉe gesinjoroj Levite, kiuj estis konataj anoj de "Ĥibat-Cion", kaj tie li ekkonis ilian parencinon el Kovno, Klara Zilbernick, ankaŭ el fervora cionista familio. En la jaro 1887 la kontakto malfortiĝis. Li foriris sur alian laborkampon: publikado kaj disvastigado de la internacia lingvo.
2) Literatura agado
1.
Kiam Zamenhof aliĝis al "Ĥibat-Cion", li tuj komencis labori por ĝi literature. Kune kun li aliĝis ankaŭ "Rasvjet". Ĉi tiu gazeto fariĝis de tiam ĉefa batalanto por judnacia reviviĝo en Palestino. Zamenhof estis ĝia Varsovia raportisto. Li kontribuis raportojn el sia urbo dum la daŭro de la jaro 1882, tiel longe dum la gazeto ekzistis. Ni ne povis sekvi la vojon de ĉiuj liaj skribaĵoj, sed laŭ informo de E. Wiesenfeld en "Galerio de Zamenhofoj" (p. 13), konfirmita de N. Sokolov, la tiama redaktisto de la hebrelingva gazeto "Hacefira", li publikigis ruslingve plurajn cionistajn propagandartikolojn. Ili distingiĝis -- kiel la supre cititaj du artikoloj -- per pensklareco kaj esprimkapableco, kaj estis skribitaj kun ardo, kun vigleco, direktitaj ĉefe kontraŭ la asimilistaj teorioj. Li havis kutimon subskribi per diversaj pseŭdonomoj, el kiuj ni jam menciis la plej oftan "Gofzamen".
2.
Ankaŭ poemojn Zamenhof verkis dum tiu tempo, kun cionista enhavo. Inklinon al poezio li havis jam de frua infaneco. Se li poste skribis: "La homa lingvo estis por mi ĉiam la plej kara objekto en la mondo", ni povas aldoni: "kaj la poezio". Li ne estis granda poeto, sed multe ŝatis poezion, kaj ĉiam sentis bezonon verki poemojn kaj belsonajn versaĵojn. Li ja estis edukita en domo, kie la poezia arto estis alte ŝatata. Lia avo kaj lia patro apartenis al tiu klerisma movado, kiu estis racionalista kaj praktika unuflanke, sed havis grandan lingvan kaj poezian intereson aliflanke. Tiun ŝaton al la lingvo kaj poezio ili plantis en lian koron. Kiel knabo li jam revis, ke iam li fariĝos glora poeto. Jam tiam li skribis diversajn versaĵojn. Poste, kiam li faris vastajn sciencajn esplorojn en la judlingva gramatiko, li verkis ankaŭ poemojn en tiu lingvo, pli poste en la internacia lingvo, -- kaj nun, sub la influo de la cionistaj aspiroj, plurajn cionistajn poemojn en rusa lingvo: unu el ili estas citita de E. Privat en lia "Vivo de Zamenhof" (dua Eldono, pĝ. 40).
Tiu poemo, Esperantigita de Feliks Zamenhof, respegulas la optimismon, kiu regis en la unua tempo de la "Ĥibat-Cion". Oni fidis al la fortoj de la popolo, al la frateco kaj unueco dum tiu mizera tempo. Aliflanke ni aŭdas akrajn riproĉojn kontraŭ la riĉuloj en Perterburgo, ke ili parolas flataĵojn al la rusa registaro kaj malhelpas la reviviĝon de la propra popolo.
Tiu poemo permesas al ni imagi al ni la ceterajn. Laŭ ĝenerala opinio, la poezio de Zamenhof ne havas grandan literaturan valoron. Tion, eble, Zamenhof mem sciis, kaj eĉ konfesis en la manuskripto de la judlingva gramatiko (kiu troviĝas en la Hebrea Biblioteko en Jerusalemo), kie li diras pri siaj aldonitaj poemoj: "Mi donas tiujn poemojn nur kiel ekzemplojn de judlingva versfarado, ne kiel literature valorajn produktojn".
Tamen, por ĝuste prijuĝi la cionistajn poemojn de Zamenhof, ni ne forgesu la tiaman tempon. Ni ne devas rigardi ilin per la okuloj de la nuna generacio, ne taksi laŭ nia nuntempa gusto. Siatempe ili estis bonaj. Reflektiĝis en ili la nova spirito, kiu ekkaptis la judnaciajn rondojn en Rusujo. Tiam, en la tagoj de malespero kaj malforto, ili plenumis sian taskon: vigligi kaj kuraĝigi kaj montri vojon venki la mizeron. Sur la samtempulojn ili faris profundan impreson. Pruvas tion la atesto de N. Sokolov, redaktisto de la hebrea gazeto "Hacefira" kaj poste ĉefo de la tutmonda cionista organizo. En interparolo kun D-ro J. Olsvanger, la famekonata Esperantisto en Jerusalemo, li diris, ke la poemoj de Zamenhof estis la plej belaj cionistaj poemoj, kiujn li iam legis en rusa lingvo.
3) Internacia tendenco
Kvin jarojn, de 1882 ĝis 1887, Zamenhof estis ano de "Ĥibat-Cion" kaj laboris por ĝi sindone kaj fervore. Malgraŭ tio, lia energio ne elĉerpiĝis. Apud la agado por reviviĝo de sia popolo, li ne forgesis la malnovan revon, la internacian lingvon, kaj ne laciĝis sin okupi ankaŭ pri ĝi. Dum liberaj horoj li profundiĝis en la lingvon, plibonigis kaj perfektigis ĝin. Sed tiu laboro estis sekreta, kaŝita de la homoj. Eĉ liaj proksimaj amikoj nenion sciis. Jarojn poste, kiam li jam estis famekonata kiel aŭtoro de Esperanto kaj liaj iamaj amikoj el "Ĥibat-Cion" lin vizitis, ili miris renkonti "alian Zamenhofon" (E. Z. Levin-Epstein en "Rememoroj", hebrelingve, p. 55). Ili tute ne supozis, ke ankaŭ dum lia cionista periodo la internacia lingvo estis lia plej amata okupiĝo. Same kiel ili, li aspiris la koloniigon de Palestino, sed ankaŭ alia celo allogis lin: la unuigo de la homaro.
Tiurilate lia vidpunkto plivastiĝis iom post iom. Nova ideo enfalis en lian kapon, kiu unuavide ŝajnis kurioza. Ĝi, eble, surprizis lin mem, ĉar ĝi tuŝis la delikatan terenon de religio. Ĝis tiam ĉiuj liaj klopodoj estis direktitaj al la kreado de internacia lingvo, kaj li kredis, ke ĝi sola povos unuigi la homaron. Sed nun li konvinkiĝis, ke forigo de la lingvaj baroj ne sufiĉos. Ĉar krom diseco de lingvoj ekzistas ankaŭ diseco de religioj. La mondo do bezonas neŭtralan ponton, kiu povus unuigi la homaron, transe de la apartaj religioj, ne tuŝante ilian ekziston. Ĝi devus respondi la bezonon de la klerismanoj: esti fundita sur racio, bazita sur pura monoteismo, kaj havi unu solan leĝon, la homamon. Komuna lingvo estus la neŭtrala, internacia.
Tio estis tute nova ideo. Ankoraŭ ĝi estis en lia kapo tro nebula, ankoraŭ sen nomo, ankoraŭ revo, kiun li revis sole, sed li havis esperon, ke li trovos adeptojn ĉe siaj samreligianoj, ĉe la klerismanoj inter ili. Unuiĝo de la homaro ja estas malnova profetaĵo. Kaj ĝi estas la universala misio de la juda religio, kiel estas dirita en la ĉefa preĝo de la plej altaj festotagoj: "Kaj ĉiuj faros unu asocion, por plenumi Vian volon kun koro fidela". Li havis konvinkon, ke la homaro baldaŭ eniros en novan epokon, kaj la juda nacio devos plenumi sian historian mision. Kiam ĝi havos propran landon, ĝi povos krei ponton inter la gentoj kaj realigi la unuigon de la homaro. Unue estos nur malgranda grupo, poste ili disvastiĝos pli kaj pli, ĝis la ideoj trovos apogon en la tuta mondo.
Kio estas tio? Ĉu Zamenhof estis fantaziulo? Ĉu religia reformanto? Kiamaniere enfalis en lian kapon tiaj ideoj?
Por tion kompreni, ni devas konsideri du gravajn faktorojn, kiuj influis la junan Zamenhofon:
Unue: En Bjalistok, la naskiĝurbo de Zamenhof, regis multlingveco, kaj samtempe multreligieco: la rusoj estis grekkatolikoj, la poloj -- rom-katolikoj, la germanoj -- protestantoj, la hebreoj havis la malnovtestamentan religion.
Due: Zamenhof estis kleristo, jam en tria generacio. Lia edukado estis racionalista kaj kosmopolita, laŭ idealoj de la klerisma periodo, kiuj diris, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj la plej alta virto -- homamo kaj toleremo. La kleristaj pensuloj kritikis la ekleziojn, precipe la kristanan, ke ĝi persekutas nekredantojn, ke ĝi kaŭzas malamon kaj disecon inter la homoj. Plej belan artan esprimon trovis tiuj ideoj en la dramo de Lessing: "Natan, la saĝulo".
Tiuj estis la ĉefaj faktoroj, kiuj kaŭzis ĉe li tiajn ideojn. Ili gvidis lin unue al kreado de internacia lingvo, poste al hilelismo kaj homaranismo. Li tute ne estis fantaziulo. Li ne intencis forigi la ekzistantajn religiojn, nur mildigi kaj pacigi ilin -- krei ponton, neŭtralan, sengentan, kie la diversaj religiuloj povus pace kaj tolereme renkontiĝi.
4) Eksiĝo
Tia estis la revo, kiun la juna Zamenhof revis, pro amo al sia popolo, pro zorgo pri ĝia sorto, kaj en ĝi li enigis sian energion, sian junan flamecon. Multe li laboris por la reviviĝo de la juda nacio. Kaj dum lia patro, la tro severa cenzuristo, forstrekis en Varsoviaj gazetoj ĉiujn aludojn pri reveno Palestinon (kvankam la registaro ne malpermesis skribi pri tio), la filo -- male -- varbis por la cionista ideo. Granda aktiveco estis tio, dum la unuaj tagoj de "Ĥibat-Cion", kiam ĝiaj adeptoj estis malmultnombraj kaj la grandega plimulto de la popolo kontraŭstaris. Kontraŭstaris la asimilistoj, la piuloj, la kleristoj, preskaŭ ĉiuj -- eĉ la plej multaj hebrelingvaj verkistoj. Agrabla estis al Zamenhof tiu tempo, kiam elkreskis la unua cionista movado, kaj ĝi restis en lia memoro kiel bela travivaĵo. (Vidu lian leteron al A. Michaux en "Leteroj de Zamenhof", I, p. 108). Pli poste li forĵetis tiun ideon, ĉar (li diras en la sama letero) li konvinkiĝis, ke la ideo kondukos "al nenia celo". Tiu malkredo verŝajne ne venis subite. Iom post iom ĝi disvolviĝis. La definitiva decido forlasi la movadon okazis en 1887, kun la apero de la Unua Libro. La kaŭzoj estis ideologiaj, kiel li klarigis detale en la ruslingva broŝuro "Hilelismo" (Peterburgo 1901; la manuskripto troviĝas en la Hebrea Biblioteko en Jerusalemo). Li tie diras, ke la cionismo estas revo nerealigebla -- unue, ĉar la hebrea lingvo ne estas viva, kaj se ne ekzistus la juda religio, ĝi jam delonge estus mortinta; due, la cionismo eraras en sia koncepto pri la juda naciisma sento: la judoj en la diversaj landoj ne havas komunan bazon krom la religian; trie, Palestino estas tro malgranda -- ĝi entenos proksimume nur du milionojn -- do la tuta juda demando ne eŝtos solvita.
Kaj nun aperis ĉe li nova ideo: eble venos la solvo ne de la nacia, sed de la internacia flanko. De tiam lia nacia sento plivastiĝis kaj fariĝis universala. Li nur forĵetis la cionistan ideon, sed elŝiris el la koro nek la amon al sia popolo, nek la zorgon pri ĝia sorto. Ties feliĉon li envolvis en la feliĉo de la tuta homaro. Tio okazis, kiel dirite, en la jaro 1887, kiam li malkaŝe eliris kun la internacia lingvo. Li fordonis sin tute al ĝia disvastigo. Grandan kredon li havis je la potenco de la nova lingvo, je la fundamenta spirito, kiun li enmetis en ĝi. Li estis konvinkita, ke kiam ĝi estos enkondukita en la mondo, malaperos malamo kaj malpaco, kaj tiam lia popolo povos vivi feliĉe inter la aliaj popoloj, kie ili sentas sin hejme, ne bezonante asimiliĝi kaj malaperi kiel propra gento. Ĉi tiu konvinko plifortiĝis ĉe li post la sukceso de la Bulonja kongreso, kaj tiam, en 1906, li publikigis la projekton pri Homaranismo. Li firme kredis, ke la kleristoj akceptos la neŭtralan racian religion, ke ĝiaj humanistaj principoj fine realiĝos.
III
1.
Zamenhof forĵetis la cionistan ideon, sed ne elŝiris ĝin el sia koro. "En la koro -- li diras en la letero al A. Michaux -- ĝi restis por mi ĉiam kara, kiel agrabla sed neplenumebla revo". Kaj ĉi tiu revo akompanis lin dum lia tuta vivo. Kiam en la jaro 1897 Hercl venis kaj fondis la grandan cionistan movadon, sur politika fundamento, kaj "Ĥibat-Cion" ĉesis ekzisti post 15 jaroj da sukcesa agado -- Zamenhof ne povis aliĝi. Sed ĉiam li elmontris simpation, ĉiam li interesiĝis pri la progreso de la cionista laboro, La plej grandan intereson li havis pri la projekto, fondi hebrean universitaton en Jerusalemo. Ĉi tiun projekton li tutkore subtenis, kune kun kelkaj amikoj (la Esp-isto D-ro I. Geliebter, la advokato Boris Stavski, D-ro S. A. Poznanski k.a.).
Pri la sinteno de Zamenhof al la cionismo dum la jarcent-turniĝo, kiam li eldonis la broŝuron "Hilelismo", ni posedas gravan ateston de A. Kofman. Mencias ĝin D-ro Joh. Dietterle en "0riginala Verkaro" (p. 322, rimarko). Laŭ tio Kofman rakontis, ke li havis konversacion kun Zamenhof, pri cionismo, ĉirkaŭ la jaroj 1900-1902 kaj "ĉi tiu montris sian simpation al tiu naciisma movado, opiniante ĝin rimedo, por altigi la senton de memestimo ĉe la hebreoj". Tiu atesto ŝajnas al ni aŭtenta. Pruvas tion la diro pri "memestimo", vorto kiu troviĝas ankaŭ en la supre citita programo de la Varsovia societo "Ĥovevej-Cion". Sed ĉar D-ro Dietterle esprimas dubon, ĉu Kofman ĝuste rememoras pri ĉi tiu afero, ni citos alian ateston, el la sama tempo, aŭ eble unu aŭ du jarojn antaŭe, kiu plene konfirmas la diraĵon de Kofman:
Ĥaja Weizmann-Lichtenstein (fratino de la famekonata cionista gvidanto D-ro Ĥaim Weizmann) vizitis ofte ĉe la familio Zamenhof, por sin prepari por la instruista ekzameno kun la helpo de la studento Leono Zamenhof. Tie ŝi konatiĝis kun D-ro Zamenhof. En sia libro "Be-cel Koratejnu" (Sub la ombro de nia tegmento; rememoroj; p. 125) ŝi rakontas pri li: "Li estis la sola en la familio, kiu havis varmegan senton al judoj kaj al la juda demando. Kvankam mi estis plej juna, li havis kun mi longajn kaj seriozajn konversaciojn pri la cionismo. Li ne estis cionisto, sed bone komprenis, ke la cionista movado havas plenan ekzistrajton. Li miris, sed ankaŭ ĝojis, ke mi estas tiel certa pri la ĝusteco de la cionista ideo".
2
Pri tiu varmega sento al sia gento ni legas ĉe Zamenhof mem (en la letero al A. Michaux): "Mi neniam kaŝas mian hebreecon kaj ĉiuj Esperantistoj tion ĉi scias; mi kun fiereco alkalkulas min al tiu ĉi tiel antikva kaj tiom multe suferinta kaj batalanta popolo". Tio estas la kaŭzo, kial la rusaj pogromoj faris neforgeseblan impreson al li kaj li ilin observis kun plej profunda partopreno.
Tiuj pogromoj, kiuj ekflagris en la jaro 1881 interrompiĝis de tempo al tempo, sed neniam ĉesis. Kiel ondoj ili foriris kaj ĉiam denove revenis, en 1903, 1904, 1905 kaj 1905. La plej konataj estas tiu de Kiŝinev en 1903 kaj tiuj de Bjalistok en 1905 kaj 1906. La du pogromoj en Bjalistok, la naskiĝurbo de Zamenhof, estis la plej kruelaj kaj forte vundis lian koron. Pluraj estis murditaj kaj pli multaj, vunditaj. Tre ekscitita estis Zamenhof. Per akraj vortoj li kondamnis la tie faritajn kruelaĵojn en sia fama kongresparolado en Ĝenevo, 1906 (Vidu: Originala Verkaro pĝ 370).
Tiu "terura kaj senekzempla buĉado" -- kiel li nomis la Bjalistokan pogromon en letero al D-ro Javal -- ne donis al li ripozon, Sed samtempe vivis en lia koro la granda espero pri homaranismo, kaj li kredis, ke pli aŭ malpli frue ĉio ŝanĝiĝos. En punkto VIII de la "Deklaracio pri la Homaranismo" li ja diras: "Se en mia hejmo [la cirkonstancoj] devigas min revi pri alia hejmolando, mi ne devas malesperi, sed mi devas min konsoli per la kredo, ke la nenormala stato en mia hejmo pli aŭ malpli frue pasos". Kun sia natura obstineco li persistis pri la homaranismo, kvankam ĝi ne havis bonan resonon en la Esperantista tendaro.
3
Alian gravan dokumenton ni posedas el la jaro 1914, de Zamenhof mem.
Antaŭ la unua mondmilito fondiĝis inter la Esperantistoj speciala hebrea ligo: TEHA (Tutmonda Esperantista Hebrea Ligo). La iniciatintoj estis: Muĉnik, Lejzerovicz, Lippmann, Dreher, Oberrotmann kaj aliaj. Kiel sekretario funkciis Wilhelm Heller el Leitmeritz (Ceĥoslovakujo). Oni intencis kunvoki unuan kunvenon dum la Esperanto-kongreso 1914 en Parizo kaj invitis ankaŭ D-ron Zamenhof. En sia respondo (laŭ unuanima atesto de I. Muĉnik, D-ro Olsvanger kaj D-ro Lippmann) li esprimis korajn bondezirojn kaj proponis, ke la asocio eldonu dulingvan gazeton: judgermane kaj Esperante. La kunvenon li volonte kaj plezure ĉeestos, sed ne povos aliĝi kiel membro. Kiel homarano li preferas stari ekster iu nacia organizo. En la dua parto Zamenhof klarigas sian koncepton pri naciismo:
"Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj -- kiel natura sindefenda reago -- estas multe pli pardoninda ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala.
"Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta. Mi estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma".
Ĉi tiu respondo montras al ni la konflikton en la koro de Zamenhof.
Sed oni devas atenti, ke Zamenhof, en la dua parto, neas sole la naciismon, sed ne la naciajn lingvojn kaj kulturojn. Li ja estis edukita laŭ la principoj de la klerisma movado, kaj ties devizo estis: "Estu hebreo en via loĝejo, ekster la domo estu homo". Saman vidpunkton havis Zamenhof. (Komparu ekzemple "Leteroj de Zamenhof", I. p. 201, linio 22, kaj "Originala Verkaro" p. 334). Kion do li neas en la dua parto de la letero? La malveran, arogantan naciismon -- la "grupan memamon", kiel li tie komentas, aŭ la "nacian ŝovinismon", kiel li diras en la letero al Michaux.
Tia koncepto de la juda demando estis logika rezulto de la homaranisma ideo, de kies efektiviĝo li tiom multe atendis. Bedaŭrinde, la homaranismo ne trovis apogon. Ne efektiviĝis la espero de Zamenhof, ke la nenormala stato en lia hejmlando pli aŭ malpli frue pasos. La mondmilito ĉion detruis. Do ni povas supozi, ke pri baldaŭa homaranisma solvo de la juda demando li seniluziiĝis. Post la persekutoj kaj teruraj batoj kontraŭ sia gento dum la unua mondmilito li, ŝajnas, denove fariĝis cionisto. Simpation al ĉi tiu ideo li ja ĉiam elmontris. Kaj nun li reiris al la punkto, sur kiu li staris jarojn antaŭe, dum "Ĥibat-Cion". Tion konfirmas ankaŭ D-ro Walter Lippmann.
En privata letero al mi tiu skribis: "Mi vizitis ĉe D-ron Zamenhof en 1916, kiam mi, kiel soldato, venis al Varsovio. Ni havis proksimume unuhoran konversacion, dum kiu ni ankaŭ tuŝis la judan problemon. Tiam D-ro Zamenhof klare diris al mi, ke enkore li estas cionisto, sed ke lia pozicio en la Esperanto-movado ne permesas al li esti aktiva cionisto".
Komente D-ro Lippmann aldonas: "La ideo estis, ke estus malutile por la Esperanto-movado, se li publike apogus ion nacieman. Kompreneble lia deziro, ke la juda popolo havu propran hejmlandon, neniel kontrastis kun lia sendube perfekte sincera homaranismo, klarigita en lia "Deklaracio pri Homaranismo" de 1913. Tamen povas esti, ke la spertoj de la judaro en la unuaj militaj jaroj 1914-1916 pli klare montris al li la necesecon de cionismo".
IV
Jen do la priskribo de la cionista periodo en la vivo de Zamenhof, laŭ la materialo, kiun mi povis atingi kaj kolekti. Tio eble ne estas ĉio, sed la plej multo, kaj sufiĉas por taksi la rolon, kiun la juda demando ludis en la menso de Zamenhof, kian influon ĝi havis sur lian vivon kaj kiom multe li malkvietiĝis pri la sorto de sia popolo.
La ĝisnunaj biografoj -- aŭ tute ne mencias la cionismon (D-ro Leono Zamenhof), aŭ pritraktas ĝin mallonge kaj malprecize (Privat) aŭ nomas ĝin "ŝovinismo" (Drezen). Ili komprenis nek la sencon, nek la amplekson, nek la rolon, kiun tiu ideo ludis ĉe Zamenhof. Escepto estas G. Waringhien. Ĉi tiu (en prelego ĉe la Esperanto-kongreso en Munkeno, 1951, presita en "Sennacieca Revuo", 1953, n-ro 81) pli profunde pritraktis tiun periodon kaj ĝuste ĝin taksis, malgraŭ eraroj en faktoj kaj detaloj. Li klare vidis, en kia grado la cionista ideo ekkaptis la koron de Zamenhof. Li ankaŭ vidis la konflikton, kiu ekestis ĉe li, kiu igis lin ŝanceliĝi inter nacieco kaj internacieco, inter zorgo por sia popolo kaj zorgo por la tuta homaro: "Mi en la daŭro de mia vivo estis ne sole batalanto por la ideo de la unuiĝo de la homaro, sed ankaŭ granda amanto de mia malfeliĉa hebrea popolo" (Leteroj I. p. 205).
Ĉi tiuj, do, estis liaj du amoj, kaj ili ne pace kuŝis unu ĉe la alia. Li ŝanceliĝis inter ambaŭ polusoj kaj ne ĉiam sciis, por kiu li decidiĝu. Tamen li decidiĝis dum la pogromoj (1881-1882) -- por la judnacia ideo; ekde la publikigo de Esperanto (1887) -- por la internacia ideo. Sed ja, tiuj decidoj ne estis unuflankaj. Kiam li staris sub la standardo de "Ĥibat-Cion" li ne forgesis la disigitan homaron kaj sopiris pri ĝia unuiĝo; kaj kiam li laboris por Esperanto -- li memoris la suferojn de sia popolo kaj observis simpatie ĝian bataladon por rajto vivi en ĉi tiu mondo, kiel nacio inter nacioj.