Eventualaj Enhavajxoj de la Usona Antologio
Lasta gxisdatigo: 1997.02.07
La antologioj de nacilingvaj literaturoj, ekzistantaj en Esperanto, estas
rimedo, pri kiu povus fieri cxiu nacio. Bedauxrinde, kvankam tiaj antologioj
ekzistas jam por la sveda, estona, kataluna, bulgara, cxehxa (kaj, aparte,
slovaka!), hebrea, cxinia (jam tri volumoj, se ne mencii la poezian), kaj
ecx angla, skota kaj auxstralia literaturoj, gxis nun ne ekzistas antologio
de usona literaturo; kaj ne ekzistas plano aperigi tian antologion.
Per cxi tiu dokumento mi volas proponi kelkajn eventualajn enhavajxojn por
tia verkajxo. Se iu alia volas proponi siajn tradukajxojn el la usona
literaturo, bonvolu informi min, kie ili trovigxas en la reto, kaj mi kun
felicxo aldonos ilin al cxi tiu listo.
Cxi tiun dokumenton respondecas:
Don Harlow <DonHARLOW(@literaturo.org)>