Bonan tagon, kolego! Jes, en nia aŭtobuso, vojaĝonta en Esperanto-lando, estas unu libera loko. Kion ni faros dum la vojaĝo? Ni konatiĝos kun la historio, kulturo, vidindaĵoj de tiu belega lando, kun ĝiaj plej interesaj homoj. Kaj ni tiel profunde studos ĝian lingvon, ke vi povos fariĝi civitano de tiu lando, kiu ne estas sur la geografia karto. Mi diros al vi sekreton: se vi montros vin interesiĝema, laborema kaj kapabla, ĉe la fino de nia vojaĝo vi, eble, eĉ ricevos propran pecon da tero sur la plej alta monto de tiu lando - Verda Parnaso. Okupu do la lokon, kolego, kaj vojaĝu kun ni! Ek!
Kara leganto! Vi tenas en la manoj unikan libron, kiu celas:
Certe, unu libro ne povas enhavi ĉion. Aliflanke, mi estos feliĉa, se vi ne trovos en ĝi enuon kaj banalecon.
La libro estas verkita kvazaŭ taglibro de ideala Esperanto- klubo, en kiu vi renkontiĝos kun steloj de Esperanto-kulturo kaj ankaŭ kun (dume) malpli konataj esperantistoj.
La tekstoj plejparte estas originale verkitaj en Esperanto kaj jam ie publikigitaj. Principe, ili estas prenitaj senŝanĝe, kvankam ofte ili estas mallongigitaj ĝis amplekso, akceptebla por instruaj celoj. Nur kelkfoje estas faritaj tute etaj ŝanĝoj por klarigi ne sufiĉe klarajn lokojn.
La ĉefa materialo de la libro estas la tekstoj, kiuj estas nepre legendaj. Unue legu la tekston kaj penu kompreni la ĝeneralan sencon tute ne uzante vortaron. Poste relegu ĝin, denove ne rigardante en vortaron, kaj penu kompreni ĝin laŭeble detale: a) per konjekto pri la senco de novaj vortoj laŭ iliaj vortpartoj kaj per komparo de novaj vortoj kun nacilingvaj vortoj, b) per ĝenerala kompreno de la frazo kaj per kunteksto. Ankoraŭfoje tralegu la tekston, uzante la vortaron, por kompreni ĉiujn detalojn. Kaj tralegu la tekston lastfoje, denove sen helpo de vortaro kaj konvinkiĝu, ke ne restis malklaraj lokoj en la enhavo kaj lingvaĵo de la teksto. Nenien rapidu, ĝuu legadon kaj studadon.
En la lernolibro estas uzitaj diversaj tipoj de ekzercoj. Se la instruisto sentas, ke en iuj lecionoj ne sufiĉas ekzercoj, li aŭ ŝi povas ilin multigi, prenante el aliaj lecionoj ekzercojn de tiuj tipoj, kiuj ne estas uzitaj en la studata leciono. Aliflanke, ne nepras (kvankam dezirindas!) plenumadi ĉiujn ekzercojn.
Estas supozate, ke la leganto (studanto) bone konas bazan kurson de Esperanto.
La lernolibro estas uzebla por memstara, koresponda kaj klasa studado. En ajna okazo helpo de spertaj lingvoparolantoj estas dezirinda.
Mi esperas, ke vi povos ĉerpi el tiu ĉi libro ne nur novajn konojn, sed ankaŭ inspiron kaj entuziasmon.
La libro estis publikigita de la prestiĝa eldonejo "Progreso" en Moskvo en la jaro 1992. Nun mi prilaboras ĝin por nova eldono. Viaj rimarkoj, eĉ se la plej etaj, estos danke akceptitaj. Mi ne povas garantii, ke ili ĉiuj estos uzitaj, sed estu certaj, ke mi studos ilin tre atente. Bonvolu sciigi min pri tajperaroj, sendu viajn proponojn pri tio, kion korekti, precizigi, klarigi, forigi kaj aldoni. Se vi verkos tekston por la lernolibro (kial ne? - provu!) kaj mi akceptos ĝin, ĝi aperos, kompreneble, kun indiko de via aŭtoreco.
La libro estas aĉetebla ĉe UEA por 30 GLD plus poŝtaj elspezoj kaj ĉe ELNA por 15 USD plus poŝtaj elspezoj. Ankaŭ de mi vi povas ricevi ekzempleron por la sama prezo (kun aŭtora aŭtografo); la poŝtajn elspezojn mi pagos mem. Se vi deziros mendi de mi, bonvolu antaŭe demandi, ĉu mi havas liberan ekzempleron.
La libro nun estas legata kaj studata en la tuta mondo. Ankaŭ mi instruis per ĝi en la kursoj ĉe la Usonaj universitatoj de San Francisco kaj Hartford.
Krome mi instruas per "Vojaĝo" en la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK) per ordinara kaj reta poŝto. Por studi en la reta IPKK oni eĉ ne bezonas havi la libron: mi sendas ĉiun lecionon per retpoŝto. Ankaŭ vi povas studi en IPKK sub gvido de la aŭtoro en oportuna por vi tempo, en oportuna por vi ritmo:Esperanto estas tiel bona lingvo, ke ĝi meritas esti parolata sed ne balbutata. Esperanto-lando estas tiel ĉarma lando, ke ĝi meritas esti enloĝata de lingve altkleraj civitanoj sed ne de duon-analfabetoj ĉiam pretaj elmigri en Mal-Esperanto-landon. Regi Esperanton perfekte povas ĉiu, ankaŭ vi, kara leganto. Ekdeziru tion kaj iom klopodu por realigi tiun deziron. La rezultoj superos viajn esperojn kaj atendojn. Nia devizo estu: Esperanto estu regata samnivele kiel la gepatra lingvo!
Nun vi povas trastudi laa lecionon 1 kaj sendi al mi per retpoŝto la plenumitajn taskojn de "Lingva praktiko". Mi kontrolos ilin kaj resendos al vi same per retpoŝto.
Ĝuu la agrablan vojaĝon en Esperanto-lando! Ĝis baldaŭ!
Boris Kolker
1300 Superior Ave., #2109,
Cleveland, OH 44114, USA
Telefono/fakso (216) 579-9561
E-poŝto: gh090@cleveland.freenet.edu
1987 - 1996
Sovet-Unio - Rusio - Usono
Ekde junio 1993 mi estas usonano. Antaŭe mi estis sovetiano kaj rusiano (kvankam en Usono oni nomas min ruso, bonvolu ne nomi min tiel, alie kelkaj rusaj esperantistoj ofendiĝos).
Mi diplomiĝis pri la rusa kaj franca lingvoj, doktoriĝis pri la ĝenerala lingvoscienco per la disertacio pri la temo "Kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto". Mi instruis la lingvosciencon kaj lingvojn, poste fariĝis tradukisto de scienca kaj teknika literaturo kaj daŭrigas tion nun, tradukante precipe por NASA pri usona-rusia kunlaboro en kosmo.
Iam mi estis kaj longe restis juna esperantisto, sed (nekredeble!) en 1997 mi fariĝas veterano (40 jaroj en Esperantujo). Mi kunfondis kaj kungvidis ĉiujn landajn Esperanto-organizaĵojn (SEJM, ASE, SEU kaj REU), dum kvarona jarcento respondecis pri Esperanto-instruado en SU, komitatanis en TEJO kaj IUEF, komitatanis kaj ĉefdelegitis en UEA, kunfondis kaj membras EVA-n, partoprenis sennombrajn movadajn aranĝojn, prelegis, instruis ktp.
En Usono mi instruis Esperanton en la universitatoj de San Francisko kaj Hartfordo , gvidas Internacian Perfektigan Korespondan Kurson de Esperanto , partoprenas en kongresoj de ELNA.
Mia preskaŭ sola nuna movada posteno estas membro de la Akademio de Esperanto, ne kalkulante redaktadon de Lingva Ret-Gazeto. Krom tio, mi redaktas la fakon de recenzoj en Monato kaj mem verkas recenzojn.
Mi verkis la librojn: Lernolibro de la lingvo Esperanto. Baza kurso, per kies multaj eldonoj tra la tuta Sovet-Unio dum dudek lastaj jaroj lernis miloj da homoj (trovebla ĉe http://access.uven.ru/~yura); Esperanto en 16 tagoj. Ekspres-kurso, kiu komence aperis en la scienc-populara revuo Kemio kaj vivo eldonkvante de 265 000 ekzempleroj; Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto; ankaŭ multajn artikolojn kaj recenzojn (kies sencenzura publikigo en eksterlando malplaĉis al la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovet-Unio).
Koncerne la lingvon, mi estas ŝatanto de netrivialaj uzoj, modere konservativa sed sen pedanteco (almenaŭ tiel al mi ŝajnas).