Enkomputiligis Don Harlow

LA VERDA KORO

de Julio BAGHY

Ĉapitro 1: La kurso


RealAudio file for this lesson

Lernoĉambro en siberia Popola Domo. Unu pordo, du fenestroj. La pordo estas malalta, la fenestroj estas mallarĝaj. En la lernoĉambro staras malnovaj mebloj: nigra tabulo, simpla tablo, unu seĝo kaj longaj benkoj. Sur la plafono estas elektra lampo. Ĝi ne estas bona. La plafono estas griza, la planko estas malpura. Sur la muroj estas instruaj bildoj. Ili montras objektojn, florojn, bestojn, homojn.

Sur la longaj flavaj benkoj sidas unu sinjoro (li estas poŝtoficisto), du soldatoj en rusa uniformo, tri soldatoj en uniformoj ĉeĥa, rumana kaj amerika, unu sinjorino, tri knabinoj en gimnazia uniformo kaj du knaboj. Ili rigardas la instruiston.

La instruisto estas soldato, sed ne en uniformo. Li estas hungaro kaj militkaptito. Li iras en la ĉambro, montras la bildojn, tuŝas la objektojn. Li instruas. La lernantoj kaj lernantinoj komprenas lin.

-- Sinjorinoj kaj sinjoroj, ni parolas en Esperanto. Kio ĝi estas? Ĉu ĝi estas politiko? Ne! Ĉu ĝi estas religio? Ne! Ĝi estas kulturo. Ĉu vi komprenas?

La instruisto demandas, la lernantoj kaj lernantinoj respondas.

-- Jes, ni komprenas.

-- Ĉu vi ŝatas la kulturon, fraŭlino Smirnova?

-- Mi ŝatas ĝin, sinjoro. Ni, rusoj, ŝatas la kulturon.

-- Mi scias kaj gratulas.

-- Mi dankas.

La instruisto demandas junan rusan soldaton.

-- Kiu vi estas?

-- Mi estas Janis Lekko.

-- Ĉu vi estas ruso?

-- Ne, mi estas latvo kaj rusa soldato.

-- Ĉu vi ŝatas Esperanton?

-- Jes, sinjoro.

-- Mi dankas ... Kaj vi, fraŭlino, kio vi estas?

-- Mi estas gimnazia lernantino, sed mi ne estas rusa knabino. Mi estas polino.

-- Ĉu la poloj ŝatas la kulturon?

-- Ho, jes, sinjoro.

La instruisto iras en la ĉambro kaj li faras demandojn. La lernantoj kaj lernantinoj faras bonajn respondajn frazojn. Nur Iĉio Pang, la juna ĉino, faras interesan respondon.

-- Mi estas malgranda ĉino kaj mi scias la kulturon.

-- Knabo, la frazo estas malbona. Bona frazo estas: mi ŝatas la kulturon.

-- Ne, sinjoro. La frazo estas bona. Mi scias, kio estas kulturo.

La sinjoroj kaj sinjorinoj rigardas la knabon. Ili ne komprenas lin.

-- Kio estas kulturo? -- la instruisto demandas.

-- Ĉu vi ne scias, sinjoro? Kulturo estas homa kompreno. Mi ŝatas kaj lernas Esperanton. Ĝi estas homa kompreno: kulturo.

Sinjorinoj kaj sinjoroj. Esperanto estas homa kompreno. En la ĉambro sidas rusoj, ĉeĥo, polo, latvo, slovako, rumano, germano, ĉino kaj hungaro. Ili estas homoj. Kiaj homoj ili estas? Modernaj homoj. La modernaj homoj ŝatas la kulturon kaj ili lernas Esperanton, lernas "homan komprenon".


Ĉapitro 2 -->

Grammar notes -- in English

Vocabulary -- in English


Demandoj

Ĉu la lernoĉambro estas en siberia Popola Domo?
Ĉu sur la plafono estas elektra lampo?
Ĉu en la lernoĉambro staras malnovaj mebloj?
Ĉu la plafono estas griza?
Ĉu la planko estas malpura?
Ĉu la bildoj montras objektojn, florojn, bestojn, homojn?

Kio estas en la lernoĉambro?
Kio estas la instruisto?
Kio estas Janis Lekko?
Kio estas kulturo?
Kio estas en la Popola Domo?

Kiu demandas kaj instruas?
Kiu respondas?
Kiu faras malbonan frazon?
Kiu estas gimnazia lernantino?
Kiu faras interesan respondon?

Kiuj sidas?
Kiuj respondas?
Kiuj ŝatas la kulturon?

Kion faras la instruisto?
Kion faras la lernantino?
Kion faras Iĉio Pang?
Kion faras la kato?
Kion faras la politiko?
Kion lernas la modernaj homoj?
Kion instruas Esperanto?



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>