Enkomputiligis Don Harlow

LA VERDA KORO

de Julio BAGHY

Ĉapitro 3: Malgranda poeto

<-- Ĉapitro 2


En la ĉina kvartalo de la urbo, inter la ĉinaj kazerno kaj teatro staras malalta simpla domo. Ĝi estas ne tre pura komercejo. La diversaj objektoj ku!sas sur la tablo, sur la planko kaj en grandaj paperskatoloj.

La komercisto estas maljuna ĉino. Li sidas sur la strato antaŭ la pordo. rigardas la homojn, tenas longan pipon en la buŝo kaj fumas, fumas. Li aŭskultas la matenan koncerton: la soldatoj trumpetas en la ĉina kazerno. Li aŭskultas la vesperan koncerton: la ĉinaj aktoroj muzikas kaj kantas en la teatro.

De mateno ĝis vespero li nur sidas kaj aŭskultas, sed li ne bone aŭdas. La maljuna mastro estas tre surda, sed ne tute. Surda homo estas filozofo. Filozofo nur pensas, sed li ne laboras. En lia komercejo juna knabo kaj bela, alta knabino servas al la homoj. Ili estas gefiloj de la komercisto, kiu havas multajn gefilojn, sed nun ili loĝas en la grandaj urboj de Ameriko. Nur la du junaj gefratoj estas kun li. Ilia patrino, lia edzino, loĝas en la mondo, kie jam la homoj nur silentas. La maljuna ĉino sen edzino, kun du orfaj gefiloj, sentas kaj pensas: ankaŭ mi jam ne tute apartenas al la homa mondo. Li deziras dormon, longan nokton. La homoj ne interesas lin kaj li ne la homojn. Nur liaj junaj gefiloj amas lin kaj li sentas: li amas nur la du georfojn.

Ni rigardu en la komcercejon, kie ĉe la fenestro staras la bela alta knabino. Ŝi rigardas al la malpura, mallarĝa strato. Komercejo apud komercejo; la mastroj sidas sur la strato antaŭ la pordoj. Nur la dika Lon Fu staras kaj li rigardas al ŝi. Lon Fu ne estas interesa homo, ŝi pensas kaj ŝi iras de la fenestro al la tablo, ĉe kiu ŝia frato laboras.

-- Kion vi faras?

-- Mi skribas.

-- Mi vidas, sed vi skribas ne en ĉina lingvo.

-- Ne! En mia nova lingvo mi skribas, Sunfloro.

-- Sunfloro? Kion ĝi signifas? Mi ne komprenas.

-- Via nomo estas en la lingvo Esperanto. Ĝi estas bela, tre bela vorto. Ĉu ne?

La juna knabino rigardas la fraton, lian skribon. En ŝiaj okuloj estas malkompreno.

-- Frato, de mateno ĝis fermo de la domo vi lernas, skribas, legas, ne parolas al mi, ne rigardas min kaj mi sentas min sola. Mi malamas vian Esperanton. Ĝi tute prenas vin de mi.

La juna knabo longe silentas. Li tuŝas la malgrandan fratinan manon. Per la rigardo li petas pardonon.

-- Sunfloro kara, aŭskultu min!

-- Ne nomu min Sunfloro! Malbela nomo. Mi malamas vian Esperanton.

-- Vi ne scias, kion vi parolas. Vi malamas la amon. Ĉu mia bona fratino ne havas koron?

-- Koron mi havas, sed ĝi ne apartenas al via malbela lingvo, sed al vi kaj al nia patro.

-- Kaj al la dika Lon Fu. Ĉu ne?

-- Ne estas vero! Vi diras malveron. Vi estas malbona frato. Ankaŭ vin mi ne amas.

Ŝi iras al la pordo de la apuda ĉambro, sed ŝi ne malfermas ĝin. La parolo de la frato tuŝas ŝian koron.

-- Aŭskultu kaj komprenu min! Mi amas vin kaj nian patron. Mi scias, la dika Lon Fu ne interesas vin. Li ne estas bona homo. Li deziras ne vian koron, sed vian monon kaj la komercejon de nia patro. Sed mi amas ankaŭ la homojn.

-- Ĉu ankaŭ la blankajn homojn? Ili estas malbonaj. Mi malamas ilin.

-- Fratino mia, vi ne komprenas la mondon. La homoj estas malegalaj en la koloroj, sed en la koraj sentoj ili estas egalaj. Kiam mi sidas en la kurso, mi vidas, la ruso, polo germano, latvo, ĉeĥo, rumano estas fratoj.

-- Ili estas blankaj homoj.

-- Jes, sed mi sentas, ili rigardas ankaŭ min frato. Ili estas miaj geamikoj.

-- Ne kredu al ili! Blanka homo ne estas amiko de ĉina homo. Ho, frato, vi, jes, vi ne komprenas la mondon.

-- Viaj vortoj tranĉas mian koron. Vi ne komprenas min. Mi silentas.

La ĉina knabo prenas la plumon kaj skribas, skribas. Li rigardas al la plafono, al la papero kaj skribas, skribas. Lia fratino prenas seĝon, metas ĝin apud la tablon kaj ŝi pensas: ĉu mi estas vere malbona fratino?

Amerika soldato malfermas la pordon. Li salutas la knabon en Esperanto.

-- Bonan tagon, amiko! ... Ah, vi ne estas sola. Pardonu!

La ĉina knabo donas la dekstran manon al la soldato kaj per la maldekstra mano li montras al la knabino.

-- Mia fratino, Sunfloro.

La amerika soldato donas manon al la knabino, sed ŝi ne akceptas ĝin. Ŝi salutas la gaston, sed en ĉina etiketo. La soldato longe rigardas ŝin.

-- Iĉio Pang, amiko, vi havas belan fratinon. Mi gratulas al vi. Ŝi estas bela fraŭlino. Ĉu ŝia nomo vere estas Sunfloro?

-- Jes, la esperanta nomo.

-- Ĉu ŝi parolas Esperanton?

-- Ne, amiko. Ŝi malamas nian lingvon.

-- Ĉu ŝi malamas ĝin?

-- Jes, ŝi ne komprenas in.

-- Instruu ŝin, Iĉio Pang -- diras la soldato kaj nun li rigardas al la knabino. -- Fraŭlino, via nomo kaj vi estas belaj, sed komprenu vian fraton, kiu estas mia bona amiko, mia malgranda ĉina frato. Li havas vere bonan koron, kian multaj homoj ne havas. La belaj sentoj, bonaj pensoj estas gravaj en la mondo.

La knabino estas pala. Ŝi ne komprenas la parolon de la soldato.

-- Kion li diras? -- ŝi demandas la fraton.

Iĉio Pang diras en ĉina lingvo la signifon de la frazoj kaj ŝi longe silente rigardas la soldaton.

-- Ĉu li estas amerika soldato? -- ŝi demandas.

-- Jes, li estas amerika soldato.

-- Ĉu li loĝas en San Francisko, kie niaj gefratoj? Demandu lin!

-- Mia fratino demandas, ĉu vi estas amerika soldato kaj ĉu vi loĝas en San Francisko, kie ni havas gefratojn?

-- Ho, ne! Tute ne! Mi estas amerika soldato nur nun. Mi servas en la amerika armeo nur en Siberio. Mi estas slovako. Mia hejmo ne estas en Ameriko, sed en malproksima hungara lando. Mi estas militkaptito kaj servisto en la amerika kazerno.

Iĉio Pang diras la signifon de la frazoj al la fratino. Ŝi faras grandajn okulojn kaj sen vortoj ŝi iras al la apudfenestra seĝo.

-- Estas interese, en nia kurso la uniformoj ne diras la puran veron. Janis Lekko, la rusa soldato, estas latvo. Marja Bulski en la rusa gimnazia uniformo, estas polino, la instruisto, sinjoro Paŭlo Nadai, en la rusa civila vesto, estas hungaro kaj vi, amiko, en la amerika uniformo, estas slovako. Nur mia vesto montras la veron. Mi estas ĉino, vera ĉino.

-- Sed bona, tre bona ĉino -- diras la soldato. -- Kion vi faras?

-- Mi lernas kaj skribas.

-- Ĉu Esperanton? Montru, kio estas sur la papero?

-- Ne! Mi ne kuraĝas ... Mi faras nur praktikon.

La soldato iras al la tablo, prenas la paperon, rigardas la skribon kaj legas, legas. La fratino de Iĉio Pang atentas kaj la soldaton kaj la fraton. Ŝi vidas; la soldato manĝas per okuloj la skribon. Lia rigardo estas tre bela kaj la frato pale blanka staras apud li.

La soldato metas la paperon sur la tablon.

-- Nu, Iĉio Pang, ankaŭ via uniformo diras malveron. Vi ne estas vera ĉino, sed vi estas esperanta poeto. Mi estu hundo, se mi ne diras la puran veron. Ĝi estas poemo, bela kaj kortuŝa poemo.

-- Ĉu ĝi plaĉas al vi?

-- Jes, tre! Vera poemo! Iĉio Pang, vi estas la poeto de nia kurso.

-- Nu, ĝi estas simple kunmeto de frazoj, en kiu estas nur la vortoj, kiujn mi scias.

-- Ĉu simpla kunmeto de frazoj? Sed ĝi havas muzikon kaj senton. Aŭskultu! Mi legas al vi.

AL NIA LINGVO

Vi, bela lingvo, Esperanto,
en mi la penso jam ne mutas;
parolas sentoj en la kanto,
per kiu vin mi nun salutas.

Ho, kie estas via lando? --
demandas homoj. La respondo:
La lingvoland' de Esperanto
jam estas nia tuta mondo!

Al tuta mond' vi apartenas,
al alto levas vi la Homon
kaj kiu vin en koro tenas,
de vi ricevas Belon, Bonon.

En homan mondon venas Amo
per Nova Sento, kormuziko;
vi faras Pacon el malamo
kaj fraton el la malamiko.

Vi donas al mi, Esperanto,
kulturon novan kaj laboron ...
Sed kion donu mi, lernanto?
Akceptu mian tutan koron!

-- Iĉio Pang, via poemo estas vere bela, tre bela. La vortoj muzikas en ĝi.

-- Vi bele elparolas la vortojn. Estas malfacile al mi la litero "r".

-- Via elparolo nun ne gravas. Donu la poemon kaj la geamikoj en la kurso havu belan vesperon.

-- Se vi deziras, prenu ĝin. Mi ne havas kuraĝon kaj mi restas hejme.

-- Tute ne! La poeto sidu apud mi, inter la geamikoj. Nu, amiko, antaŭ la kurso mi iras al la kazerno de la militkaptitoj. Mi havas diversajn bonajn manĝobjektojn ĉe mi kaj vi scias, mi estas amerika soldato, sed miaj fratoj loĝas en militkaptitejo. Ĝis vespero!

La soldato metas la poemon en la poŝon, li amike prenas la manon de iĉio Pang, soldate salutas lian fratinon kaj eliras sur la straton.

Iĉio Pang staras ĉe la pordo de la komercejo. Li longe rigardas al la bona amiko, al la blanka frato, kiu marŝas sur la vojo kaj portas en la poŝo lian poemon.

La gefratoj senvorte sidas, sidas. La fratino deziras parolon, sed ŝi ne kuraĝas. Ŝi sentas: la frato havas la amon de la amerika soldato, kiu ne estas amerika homo kaj kiu bone komprenas ŝian fraton. La blanka homo komprenas lin kaj ŝi, la fratino, ne. Ĉu ne? Ĉu vere ne? Nun ankaŭ ŝi sentas: inter ŝia frato kaj la amerika soldato estas amika sento, kiu tuŝas ankaŭ ŝian koron.

Ŝi iras al li, metas la malgrandan manon sur la kapon de la frato kaj tre kore parolas:

-- Mi ... mi ... kion mi diru? ... Mi ne malamas vian Esperanton ... mi ... mi nur ne ŝatas ĝin. Ĉu vi pardonas al mi?

Iĉio Pang rigardas al la okuloj de la bela fratino. Liaj vortoj pardone muzikas.

-- Ho, jes, jes ... Vi estas sur la vojo al Esperanto.

-- Ho, ne, ne! Tute ne! ... Kio estas mia nomo en via nova lingvo?

-- Sunfloro.

-- Sunfloro ... Sunfloro ... ĉu li trovas ĝin bela?

-- Li?! Kiu li?

-- Nu, li ... via gasto ... via amiko, la ... la amerika soldato, kiu havas hejmon en la malproksima hungara lando kaj kiu estas slovako.

-- Jes, li diras, via nomo kaj vi estas belaj.

-- Ĉu ankaŭ mi? ... Sunfloro, Sunfloro ... Vere ĝi ne estas malbela vorto.

-- Mi diras al vi, vi estas jam sur la vojo al Esperanto.

-- Ne, sed ... sed ... Jes, kio estas lia nomo?

-- La nomo de kiu?

-- Nu, la nomo de via amiko ... Mi pensas, li ne apartenas al la malbonaj blankaj homoj.

-- Lia nomo ... Vere mi ne scias. Mi nomas lin "amiko". En la vespero, kiam mi ...

-- Ne demandu lin! Li restu Amiko. La nomo Amiko tre plaĉas al mi.

-- Ĉu nur la nomo? Pensu, li estas blanka homo.

-- Vi diras la puran veron. Li estas blanka homo kaj mi estas vera ĉina knabino. Sed lia nomo restu Amiko.

-- Sunfloro, Sunfloro, vi estas granda infano?

-- Kaj vi, frato, estas granda stratbubo. Nu!

Ŝi iras al la pordo de la komercejo.

-- Patro, patro, aŭskultu, la amiko kaj gasto de Iĉio Pang, la amerika soldato, sciu, li ne estas amerika homo, li ne loĝas en San ...

Ŝi estas jam sur la strato kaj Iĉio Pang ne aŭdas ŝian parolon. Li longe pensas.

-- Esperanto estas ne nur lingvo, sed ĝi estas ankaŭ ŝlosilo de la homa koro kaj la koro estas la bona kaj grava parto de la tuta homo.


Ĉapitro 4 -->

Grammar notes -- in English

Vocabulary -- in English


Demandoj

Nomu la fratinon de Iĉio Pang.
Ĉu la amerika soldato estas amerika homo?
De kiu lando venas la amerika soldato?
Ĉu la fratino de Iĉio Pang amas Esperanton?
Kiun literon malfacile elparolas Iĉio Pang?

Elparolu la poemon de Iĉio Pang. Ĉu ĝi plaĉas al vi?



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>