Fiereco kaj antaŭjuĝemo: Ĉapitro 1

de Jane AUSTEN

elangligis Donald J. HARLOW


Estas veraĵo universale agnoskata, ke fraŭlo kun bonhavo certe bezonas edzinon.

Kiom ajn malmulte oni konas la sentojn aŭ opiniojn de tia homo kiam unuan fojon li alvenas en la distrikto, tiu veraĵo estas tiel bone fiksita en la mensoj de la apudaj familioj, ke ili ja supozas lin la rajtigita posedaĵo de iu aŭ alia elinter iliaj filinoj.

"Kara s-ro Bennet," unu tagon diris ties edzino al li, "ĉu vi aŭdis, ke finfine oni luigis Netherfield-Parkon?"

S-ro Bennet respondis, ke ne.

"Ĉu vi ne volas scii, kiu luis ĝin?" senpacience kriis lia edzino.

"Vi volas sciigi min, kaj mi ne malvolas aŭdi tion."

Jen sufiĉis la invito.

"Nu, kara, sciu, s-ino Long diras, ke Netherfieldon luis juna viro kun granda bonhavo el la nordo de Anglio; ke li alvenis lundon per kvarbesta diliĝenco por kontroli la lokon, kaj ke la loko tiom ravis lin, ke li tuj interkonsentis kun s-ro Morris; ke li ekloĝos tie antaŭ la Mikaelfesto, kaj ke kelkaj el liaj servistoj estos en la domo antaŭ la fino de la venonta semajno."

"Kiu estas lia nomo?"

"Bingley."

"Ĉu li estas edzo aŭ fraŭlo?"

"Ho! nepre fraŭlo, kara! Fraŭlo kun granda bonhavo; kvar aŭ kvin mil pundojn jare. Kiel bele por niaj filinoj!"

"Kiel do? Kiel tio rilatas al ili?"

"Kara s-ro Bennet," respondis lia edzino, "kiel teda vi povas esti! Vi certe scias, ke mi antaŭvidas, ke li edzinigos unu el ili."

"Ĉu tial li translokiĝas ĉi tien?"

"Tial! Fi, kiel vi povas tiel paroli! Sed estas verŝajne, ke li enamiĝos kun unu el ili, tial vi devos viziti lin tuj post lia alveno."

"Mi vidas nenian kialon por tio. Vi kaj la filinoj povos iri, aŭ vi povos sendi ilin sen vi, kio eble estos pli bone; ĉar vi estas same bela kiel iu ajn el ili, eble s-ro Bingley trovos vin plej alloga en la grupo."

"Kara, vi flatas min. Mi certe posedis mian porcion da beleco, sed mi nun ne pretendas esti io eksterordinara. Kiam virino havas kvin plenkreskajn filinojn, ŝi devus rezigni pripensi sian belecon."

"En tiaj kazoj, virino malofte havas pripensindan belecon."

"Sed, kara, vi nepre devos iri kaj viziti s-ron Bingley kiam li alvenos en la distrikton."

"Tio estas pli ol mi intencas, mi certigas vin pri tio."

"Sed pripensu viajn filinojn. Nur pensu, kia sukceso tio estos por unu el ili. Sir William kaj Damo Lucas certe iros, nur por tio, ĉar, kiel vi scias, ili ĝenerale ne vizitas novevenintojn. Vi certe devos iri, ĉar estos neeble por ni viziti lin se vi ne iros."

"Vi estas certe troskrupula. Mi kuraĝas antaŭdiri, ke s-ro Bingley tre ĝojos renkonti vin; kaj mi sendos al li, pere de vi, kelkajn liniojn por konvinki lin pri mia elkora konsento, ke li edzinigu kiun ajn el la filinoj, kiun li elektos: mi tamen devos diri favoran vorton pri mia kara Elinjo."

"Mi deziras, ke vi tute ne faru tion. Elinjo estas tute ne pli bona ol la ceteraj; kaj mi certas, ke ŝi ne estas duone tiel bela, kiel Janjo, ankaŭ ne duone tiel bonhumora kiel Lidio. Sed vi ĉiam preferas ŝin."

"Neniu el ili havas multon por rekomendi ŝin," li respondis; "ili ĉiuj estas malsaĝaj kaj sensciaj, same kiel aliaj knabinoj; sed Elinjo havas iomete pli da inteligenteco ol ŝiaj fratinoj."

"S-ro Bennet, kiel vi povas tiel mistrakti viajn filinojn? Vi ĝojas ĉagreni min. Vi tute ne kompatas miajn kompatindajn nervojn."

"Vi miskomprenas min, kara. Mi alte estimas viajn nervojn. Ili estas miaj longtempaj amikoj. Mi aŭdis vin kompate diskuti ilin dum almenaŭ dudek jaroj."

"Ha! Vi ne scias, kiom mi suferas."

"Sed mi esperas, ke vi resaniĝos, kaj vivos ĝis vi vidos alveni en la distrikto multajn junulojn kun po kvarmil jare."

"Tio tute ne utilos por ni, eĉ se venos dudek tiaj, ĉar vi rifuzas viziti ilin."

"Kredu al mi, kara, ke kiam alvenos dudek, mi vizitos ilin ĉiujn."

S-ro Bennet estis tiel nekutima miksaĵo de inteligenteco, sarkasma humuro, sinretenemo kaj kapricemo, ke la sperto de dudek-tri jaroj ne sufiĉis por ke lia edzino komprenu lian personecon. Ŝia menso estis pli facile divenebla. Ŝi estis virino de submeza komprenivo, nesufiĉaj informoj, kaj necerta humoro. Kiam ŝi estis malkontenta, ŝi supozis sin nervoza. La celo de ŝia vivo estis foredzinigi la filinojn; ĝia rekontentigo estis vizitado kaj klaĉado.


Al ĉapitro 2