Fiereco kaj antaŭjuĝemo: Ĉapitro 2

de Jane AUSTEN

elangligis Donald J. HARLOW


S-ro Bennet estis inter la plej fruaj, kiuj vizitis s-ron Bingley. Li ĉiam intencis viziti tiun, kvankam ĝis la fino li ĉiam asertis al sia edzino, ke li ne iros; kaj ĝis la vespero post la vizito, ŝi tute ne sciis pri la vizito. Tio riveliĝis tiam laŭ la jena maniero: Vidante, ke lia dua filino garnas ĉapelon, li subite diris al ŝi:

"Mi esperas, ke ĝi plaĉos al s-ro Bingley, Elinjo."

"Ni neniel povos scii, kio plaĉos al s-ro Bingley," malkontente diris ŝia patrino, "ĉar ni neniam vizitos lin."

"Sed vi forgesas, panjo," diris Elinjo, "ke ni renkontiĝos kun li ĉe la asembleoj, kaj ke s-ino Long promesis prezenti nin."

"Mi tute ne kredas, ke s-ino Long faros ion tian. Ŝi mem havas du nevinojn. Ŝi estas avara hipokritulino, kaj pri ŝi mi ne havas opinion."

"Ankaŭ ne mi," diris s-ro Bennet; "kaj mi feliĉas informiĝante, ke vi ne dependos de tio, ke ŝi servu vin."

S-ino Bennet rifuzis respondi, sed, ne povante reteni sin, komencis riproĉi unu filinon.

"Ne tiel tusadu, Kanjo, pro Ĉielo! Iom kompatu miajn nervojn. Vi disŝiras ilin."

"Kanjo maldiskretas pri siaj tusoj," diris la patro; "ŝi elektas malĝustajn momentojn por ili."

"Mi ne tusas por amuzi min," netrankvile respondis Kanjo. "Kiam okazos via venonta balo, Elinjo?"

"Morgaŭ post du semajnoj."

"Ha, vi pravas," elkriis la patrino, "kaj s-ino Long ne revenos ĝis la ĵus antaŭa tago; do estos neeble, ke ŝi prezentu lin, ĉar ankaŭ ŝi ne konos lin."

"Do, kara, vi havos avantaĝon super via amikino, kaj povos prezenti s-ron Bingley al ŝi."

"Neeble, s-ro Bennet, neeble, kiam mi mem ne konas lin; kial vi tiom pikas min?"

"Mi honoras vian prudentecon. Dusemajna konateco ja estas malmulta. Oni ne povas scii, kia vere estas la homo, post nura dusemajno. Sed se ni ne proponos nin, iu alia faros tion; kaj, cetere, s-ino Long kaj ŝiaj nevinoj devas akcepti la okazon; kaj sekve, ĉar ŝi opinios tion bonvolaĵo, se vi rifuzos mi mem akceptos fari ĝin."

La junulinoj fiksis la rigardojn al la patro. S-ino Bennet diris nur, "Sensencaĵo, sensencaĵo!"

"Kial tiu emfaza elkrio?" li elkriis. "Ĉu vi opinias la formulojn de prezento, kaj ilian societan akcentiĝon, sensencaĵo? Mi tamen ne povas konsenti kun vi pri tio. Kion vi opinias, Manjo? Ĉar vi estas junulino ege pensema, mi tion scias, kaj legas gravajn librojn kaj elĉerpas el ili."

Manjo volis diri ion tre saĝan, sed ne sciis kiel fari tion.

"Dum Manjo ordigas siajn ideojn," li daŭrigis, "ni ree parolu pri s-ro Bingley."

"Min naŭzas s-ro Bingley," kriis lia edzino.

"Mi bedaŭras informiĝi pri tio; sed kial vi antaŭe ne diris tion al mi? Se mi ĉimatene scius tion, mi certe ne vizitus lin. Tre malbonŝance; sed, ĉar mi efektive faris la viziton, ni jam ne povas eskapi de la interkonateco."

Ĝuste la rezultan surpriziĝon de la virinoj li deziris. Tiu de s-ino Bennet eble superis tiun de la ceteraj; sed, kiam finiĝis la unua ĝojtumulto, ŝi komencis deklari, ke ĝuste tion ŝi ĉiam antaŭvidis.

"Kiom bonkore vi estis, kara s-ro Bennet! Sed mi sciis, ke mi finfine persvados vin. Mi certis, ke vi tro amas viajn filinojn por neglekti tian interkonatecon. Nu, mi estas tute kontenta! kaj ankaŭ estas tiel bela ŝerco, ke vi ĉimatene iris kaj ĝis nun diris eĉ ne unu vorton pri tio."

"Nun, Kanjo, vi rajtas tusi tiom kiom vi volas," diris s-ro Bennet, kaj, tion dirante, li eliris el la ĉambro, elĉerpite pro la ĝojego de la edzino.

"Kiel bonega estas via patro, knabinoj!" diris ŝi, post fermo de la pordo. "Mi ne scias, kiel vi povos rekompenci lin pro lia afableco; ankaŭ min. Je nia aĝo, ne estas tiel plaĉe, mi diras al vi, nove konatiĝi kun homoj en ĉiu tago; sed por vi ni farus ion ajn. Lidio, kara, kvankam vi estas la plej juna, mi kuraĝas diri, ke s-ro Bingley dancos kun vi ĉe la okazonta balo."

"Ho!" kuraĝe diris Lidio, "mi ne timas; ĉar kvankam mi estas la plej juna, tamen mi estas la plej alta."

La ceteran vesperon ili pasigis, konjektante kiel baldaŭ li revizitos al s-ro Bennet, kaj decidante kiam ili invitu lin por vespermanĝi.


Al ĉapitro 3