Fiereco kaj antaŭjuĝemo: Ĉapitro 3

de Jane AUSTEN

elangligis Donald J. HARLOW


Tamen, ne ĉio demandebla de s-ino Bennet, helpe de la kvin filinoj, povis eltiri el ŝia edzo ian ajn kontentigan klarigon pri la aspekto de -sor Bingley. Ili kelkmaniere atakis lin -- per senhontaj demandoj, inĝeniaj supozoj, kaj senbazaj supozoj; sed li evitis la lertecon de ĉiuj, kaj ili finfine devis akcepti la duarangajn informojn de la najbarino, Damo Lucas. Ŝia raporto estis ege favora. Sir William trovis lin bonega. Li estis tre juna, mirinde bela, eksterordinare agrabla, kaj, por kroni ĉion, li intencis viziti la okazontan asembleon kun granda kunularo. Nenio povis esti pli ĝojiga! Ami la dancadon, jen difinita paŝo al la enamiĝo; kaj koviĝis tre viglaj esperoj pri la koro de s-ro Bingley.

"Se mi povos vidi nur unu el miaj filinoj feliĉe loĝanta ĉe Netherfield," diris s-ino Bennet al la edzo, "kaj ĉiuj ceteraj egale bone edzinigitaj, restos al mi nenio por deziri."

Post kelkaj tagoj s-ro Bingley reciprokis la viziton de s-ro Bennet, kaj sidis kun tiu dum eble dek minutoj en la librarejo. Li kovis en si esperojn ekvidi la junulinojn, pri kies beleco li multon aŭdis; sed nur la patron li vidis. La junulinoj estis iom pli bonŝancaj, ĉar ili havas la avantaĝon, ke de supra fenestro ili povis konstati, ke li portas bluan jakon kaj rajdas sur nigra ĉevalo.

Baldaŭ sendiĝis invito al tagmanĝo; kaj s-ino Bennet jam projektis la pladojn, kiuj bone prezentos sian dommastradon, kiam revenis respondo, kiu prokrastis ĉion. S-ro Bingley devos esti enurbe la postan tagon, do ne povos akcepti la honoron de ilia invito, ktp. S-ino Bennet ege malkontentiĝis. Ŝi ne povas imagi, kiajn aferojn li havas enurbe tiel baldaŭ post alveno en Hertfordshire; kaj ŝi komencis timi, ke li eble ĉiam kuros de unu loko al alia, kaj neniam restos ĉe Netherfield, kie li devas esti. Damo Lucas iomete trankviligis ŝiajn timojn, kreante la ideon, ke li iris Londonon nur por venigi grandan grupon por la balo; kaj baldaŭ sekvis raporto, ke s-ro Bingley kunvenigos dekdu sinjorinojn kaj dek sinjorojn kun si al la asembleo. La junulinojn doloris tiom da sinjorinoj, sed ilin komfortigis, la tagon antaŭ la balo, la informo, ke li kunvenigis ne dekdu sed nur ses el Londono -- siajn kvin fratinojn kaj unu kuzino. Kaj kial la grupo atingis la asembleejon, ĝi konsistis el entute nur kvin -- s-ro Bingley, liaj du fratinoj, la edzo de la pli aĝa, kaj alia juna viro.

S-ro Bingley estis bela kaj ĝentlemaneca; li havas plaĉan mienon, kaj facilan, senafektankonduton. Lia fratinoj estis bonaj virinoj, kun etoso de decida fasono. Lia bofrato, s-ro Hurst, nur aspektis gxentlemane; sed lia amiko s-ro Darcy baldaux allogis la atenton de la ĉambro pro sia bona, alta persono, belaj trajtoj, nobla mieno, kaj la informo, gxenerale cirkulante nur kvin minutojn post lia enveno, ke li ricevas dek mil funtojn jare. La sinjoroj nomis lin atentinda homo, la sinjorinoj deklaris lin multe pli bela ol s-ro Bingley, kaj oni forte admiris lin dum duono de la vespero, ĝis lia konduto estigis malŝaton kiu turnis la tajdon de lia populareco; ĉar oni konstatis, ke li estas fiera, super sia kunularo, neplacxebla; kaj eĉ ne lia tuta granda bieno en Derbyshire povis tiam savi lin de tio, ke li posedas fortimiga, amara mieno, kaj ne indas kompariĝi kontraŭ sia amiko.

S-ro Bingley baldaŭ konatiĝis kun ĉiuj gravuloj en la ĉambro; li estis vigla kaj ne kaŝema, dancis en ĉiu danco, malkontentis pri la frua finiĝo de la balo, kaj sugestis mem okazigi balon ĉe Netherfield. Tiaj afablaj ecoj nepre eksponis la homon. Kia kontrasto inter li kaj lia amiko! S-ro Darcy dancis nur unu fojon kun s-ino Hurst kaj unu fojon kun f-ino Bingley, rifuzis prezentiĝi al iu ajn alia virino, kaj pasigis la ceteran vesperon vagante tra la ĉambro, foje parolante al iu en la propra grupo. Lia personeco estis pridecidita. Li estis la plej fiera, plej malagrabla viro en la mondo, kaj ĉiu esperis, ke li neniam revenos. Inter la plej koleraj pri li estis s-ino Bennet, kies malŝaton pri lia ĝenerala konduto akrigis ĝis aparta abomeno pro tio, ke li mistraktis unu el ŝiaj filinoj.

Elizabeth Bennet estis devigita, pro manko de sinjoroj, sidi dum du dancoj; kaj dum parto de tiu periodo, s-ro Darcy staris sufiĉe proksime, ke ŝi povis subaŭskulti konversacion inter li kaj s-ro Bingley, kiu venis de la danco dum kelkaj minutoj, por instigi al sia amiko partopreni.

"Venu, Darcy," diris li, "mi deziras, ke vi dancu. Malplaĉas al mi vidi vin stari tiel stulte sola. Multe pli bone, ke vi dancu."

"Mi certe ne faros tion. Vi scias, kiom mi abomenas tion, se mi ne aparte konas mian partnerinon. Tio estus netolerebla, ĉe ĉi tia asembleo. Viaj fratinoj estas okupitaj, kaj en ĉi tiu ĉambro ne troviĝas alia virino, stari kun kiu ne estus al mi pune."

"Tiom selektema kiom vi, mi ne estus," elkriis Bingley, "por regno! Je mia honoro, mi neniam renkontis tiom da plaĉaj junulinoj en mia vivo, kiom en ĉi tiu vespero; kaj vi povas vidi, ke kelkaj el ili estas aparte belaj."

"Vi dancas kun la sola bela junulino en la ĉambro," diris s-ro Darcy, rigardante la plej aĝan f-inon Bennet.

"Ho! ŝi estas la plej bela estaĵo, kiun mi iam ajn vidis! Sed, jen unu el ŝiaj fratinoj, sidante ĝuste malantaŭ vi, kiu mem estas tre bela, kaj, mi kuraĝus diri, tre agrabla. Permesu, ke mi petu al mia partnerino prezenti vin."

"Pri kiu temas?" kaj turnante sin li dum momento rigardis al Elizabeth ĝis, trafinte ŝian okulon, li formovis la sian kaj malvarme diris: "Ŝi estas tolerebla, sed ne sufiĉe bela por tenti min; mi ĉimomente ne estas en tia humoro, ke mi atentos junulinojn, kiujn malatentas aliaj viroj. Pli bone, ke vi reiru al via partnerino kaj ĝuu ŝiajn ridetojn, ĉar ĉe mi vi malŝparas vian tempon."

S-ro Bingley obeis lian konsilon. S-ro Darcy formarŝis; kaj Elizabeth restis kun neniom da ŝato por li. Ŝi tamen bonspirite rakontis la aferon inter siaj amikinoj; ĉar ŝi posedis viglan, petoleman personecon, kiu ĝojis pri ridindaĵoj.

La vespero pasis sufiĉe kontentige por la tuta familio. S-ino Bennet vidis sian plej aĝan filinon tre admirata de la Netherfield-grupo. S-ro Bingley du fojojn dancis kun ŝi, kaj liaj fratinoj atentis ŝin. Al Jane tio estis egale plaĉa, kvankam pri tio ŝi estis pli kvieta. Elizabeth sentis la plezuron de Jane. Mary aŭdis sin menciata al f-ino Bingley kiel la plej scipova junulino en la distrikto; kaj Catherine kaj Lydia bonŝancis neniam esti sen partneroj, la sola afero, kiun ili ĝis tiam lernis celi ĉe balo. Ili do bonhumore revenis al Longbourn, la vilaĝo kie ili loĝis kaj en kiu ili estis la ĉefaj loĝantoj. Ili trovis s-ron Bennet ankoraŭ ekster sia lito. Kun libro li neniam atentis la horon; kaj ĉifoje li estis ege scivolemo pri la okazaĵo de vespero, kiun oni tiom entuziasme atendis. Li iom esperis, ke la opinioj de lia edzino pri la fremdulo estos seniluziaj; sed baldaŭ evidentiĝis, ke li aŭdos tre alian historion.

"Ho! kara s-ro Bennet," kiam ŝi eniris la ĉambron, "ni havis plej ĝuigan vesperon, vere elstaran balon. Se nur vi estus tie. Jane estis tiom admirata, nenio povis simili al tio. Ĉiu diris, kiom plaĉe ŝi aspektis; kaj s-ro Bingley opiniis ŝin tute bela kaj dancis kun ŝi du fojojn! Pripensu tion, kara; vere, du fojojn li dancis kun ŝi! kaj ŝi estis la sola estaĵo en la ĉambron, kiun li duan fojon petis. Komence, li petis f-inon Lucas. Tiom konsternis min vidi, ke li partneriĝas kun tiu! Sed, tamen, li tute ne admiris ŝin; certe, neniu povas, vi scias tion; kaj ŝajnis, ke lin forte imponis Jane dum ŝi iris danci. Li do demandis, kiu ŝi estas, kaj prezentiĝis, kaj petis ŝin pri la duposto. Tiam la dutrio li dancis kun f-ino King, kaj la dukvaro kun Maria Lucas, kaj la dukvino denove kun Jane, kaj la duseso kun Lizzy, kaj la Boulanger --"

"Se li kompatus min," senpacience elkriis ŝia edzo, "li dancus eĉ ne duone tiom! Pro Dio, diru nenion pli pri liaj partnerinoj. Se nur li estus en la komenco tordinta la maleolon!"

"Ho! kara," daŭrigis s-ino Bennet, "mi estas tute kontenta pri li. Li estas tiom elstare bela! Kaj liaj fratinoj estas ĉarmaj virinoj. Neniam en la vivo mi vidis ion pli elegantan ol iliaj roboj. Mi kuraĝas diri, ke la punto sur la robo de s-rino Hurst --"

Jen denove ŝi interrompiĝis. S-ro Bennet protestis kontraŭ ia ajn priskribo de vestaĵoj. Ŝi do devis serĉi alian branĉon de la temo, kaj rakontis, kun multe da spirita amareco kaj iom da troigo, la ŝoka malĝentileco de s-ro Darcy."

"Sed mi povas certigi al vi," ŝi aldonis, "ke al Elinjo ne multe gravas, ke ŝi ne plaĉas al li; ĉar li estas malŝatinda, aĉa ulo, tute ne inda plaĉi. Tiel alta, tiel vanta, ke oni ne povis toleri lin! Li promenadis tien, li promenadis aliloken, supozante sin tiom grandioza! Ne sufiĉe bela por merita kundancadon! Se nur vi estus tie, kara, por doni al li taŭgan respondon. Mi entute abomenas la viron."


Al ĉapitro 4