Fiereco kaj antaŭjuĝemo: Ĉapitro 4

de Jane AUSTEN

elangligis Donald J. HARLOW


Kiam Jana kaj Elizabeta restis solaj, la unua, kiu antaŭe estis prudenta je siaj laŭdoj pri s-ro Bringley, esprimis al sia fratino, kiom ŝi admiras lin.

"Li estas precize tia, kia devas esti junulo," ŝi diris; "sentema, bonhumora, vigla; kaj mi neniam vidis tiel kontentigan ĝentilecon, tioman senstreĉecon, kun tiel perfekta edukiteco!"

"Li cetere estas bela," respondis Elizabeta; "ankaŭ tia devas esti junulo, se tio eblas. Lia persono estas sekve perfekta."

"Min tre flatis tio, ke li petis de mia duan dancon. Tian komplimenton mi ne atendis."

"Ĉu ne? Mi atendis ĝin por vi. Sed jen unu granda malsamaĵo inter ni. Komplimentoj ĉiam surprizas vin, kaj min -- neniam. Kio povus esti pli natura ol tio, ke li ree petis vin? Li ne povis eviti vidi, ke vi estas kvinoble tiel bela kiel ĉiu alia virino en la ĉambro. Pri tio ne kulpis lia bravaco. Nu, li ja estas agrabla, kaj mi permesas, ke li plaĉu al vi. Multe da malpli ŝatindaj personoj plaĉis al vi."

"Kara Elinjo!"

"Ho! Sciu, ke vi tro emas ŝati la pli multajn homojn. Vi neniam vidas la kulpon en iu ajn. Antaŭ viaj okuloj la tuta mondo estas bona kaj agrabla. Mi tutvive neniam aŭdis vin malestime priparoli homon."

"Mi ja volus ne rapidi por malestime priparoli iun ajn; sed mi ĉiam diras tion, kiun mi pensas."

"Tion mi scias; kaj ĝuste pri tio mi miras. Tia saĝeco, kaj tamen tiom da blindeco pri la malsaĝaĵoj kaj sensencaĵoj de aliaj! Afekti honeste estas afero sufiĉe ofta, ke oni trovas ĝin ĉie. Sed honesti ne elmontrante aŭ intrigante -- akcepti la bonaĵojn de ĉiu persenco kaj plibonigi ĝin, kaj diri nenion pri la malbonaĵojn -- sole vi kontudas tiel. Al vi do plaĉis la fratinoj de tiu ulo, ĉu? Ilia konduto ne same bonis kiel la lia."

"Certe ne komence. Sed kiam oni konversacias kun ili, ili estas tre plaĉaj sinjorinoj. Fraŭlino Bingley loĝos ĉe la frato kaj mastros lian domon; kaj se ŝi ne estos ĉarma najbarino, mi tre eraras."

Elizabeta silente aŭskultis, sed restis nekonvinkita; ilian konduton ĉe la asembleo ili ne antaŭkalkulis por ĝenerale plaĉi; kaj pro sia atenta observemo kaj malpli da bonhumoremo ol la fratino, kaj pro juĝopovo tro konfuzita de atento al ŝi, ŝi emis ne aprobi ilin. Ili nepre estis tre bonstataj sinjorinoj; ne mankis al ili bona humoro, kiam ili estis kontentaj, ankaŭ ne la kapablo esti laŭplaĉe agrablaj, sed orgojlaj kaj vantaj. Ili estis ne malbelaj, kleriĝis en unu el la ĉefaj privataj seminariejoj de la urbo, havas bontrovon dumilpundan, kutims elspezi pli ol ili devus kaj ligiĝi kun altranguloj, kaj do ĉiel rajtis supozi sin altkvalitaj kaj aliajn malaltkvalitaj. Ili naskiĝis en estiminda familio en la nordo de Anglio; cirkonstanco, kiu pli influis iliajn memorojn ol la fakto, ke la bontrovo de ilia frato kaj de ili mem akiriĝis per komerco.

S-ro Bingley heredis havaĵon preskaŭ centmilpundan de sia patro, kiu mem intencis aĉeti bienon, sed ne ĝisvivis tiun agon. S-ro Bingley same intencis tion; sed, ĉar li nun havis bonan domon kaj la liberecon de biendomo, multaj el tiuj kiuj plej bone konis lian facilanimecon emis supozi, ke li pasigos siajn restantajn jarojn en Netherfield, kaj lasos al la posta generacio aĉeti.

Liaj fratinoj tre deziris, ke li posedu propran bienon; sed, kvankam li nun estis nur luloĝanto, Fraŭlino Bingley tute ne malemis prezidi ĉe lia tablo -- ankaŭ Sinjorino Hurst, edziniĝinta al viro pli moda ol riĉa, emis trakti lian domon kiel sian hejmon kiam tio estis por ŝi oportuna. S-ro Bingley estis malpli ol du jarojn maturiĝinta kiam lin tentis hazarda rekomendo viziti Domon Netherfield. Li Vizitis ĝin, kaj inspektis ĝin dum duona haro -- lin plaĉis la situo kaj la ĉefaj ĉambroj, kontentigis tio kiun laŭde diris la posedanto, kaj li tuj luis ĝin.

Inter li kaj Darcy estis tre stabila amikeco, malgraŭ malsameco de personeco. Bingley karis al Darcy pro la facilanimeco, nekaŝemeco kaj influebleco de sia humoro, kvankam nenia sinteno povus pli kontrasti al tiu de la lasta, kaj kvankam la lasta tute ne malkontentis pri sia humoro. Pri la forteco de la estimo de Darcy, Bingley firme fidis, kaj ege estimis lian juĝopovon. Pri komprenado, Darcy estis pli bona. Bingley tute ne estis manka, sed Darcy estis lerta. Li estis samtempe fiera, sindetenema kaj elektema, kaj lia konduto, kvankam bone edukita, ne invitis. Tiel la amiko havis la avantaĝon. Bingley certe estis ŝatata, kie ajn li aperis. Darcy neeviteble ofendis.

Sufiĉe karakteriza estis la maniero, laŭ kiu ili diskutis la asembleo de Meriton. Bingley neniam en sia vivo renkontis pli plaĉajn homojn aŭ pli belajn junulinojn; ĉiu afablis kaj atentis lin; mankis formaleco kaj rigideco; li baldaŭ sentis konatecon kun ĉiuj en la ĉambro; kaj, rilate Fraŭlinon Bennet, li ne povis koncepti anĝelinon pli belan. Tute male, Darcy vidis aron da homoj en kiuj malmultis beleco kaj mankis fasono, por neniu li sentis la plej etan interesiĝon, kaj de neniu li ricevis aŭ atenton aŭ plezuron. Fraŭlinon Bennet li agnoskis beleta, sed ŝi tro emis rideti.

Sinjorino Hurst kaj ŝia fratino konsentis pri tio -- ili tamen admiris kaj ŝatis ŝin, kaj nomis ŝin dolĉulino, pretaj pli bone koni ŝin. Tiel Fraŭlino Bennet fariĝis dolĉulino, kaj ilia frato sentis sin rajtigita fare de tia rekomendo laŭplaĉe pensi pri ŝi.


Al ĉapitro 5