Fiereco kaj antaŭjuĝemo: Ĉapitro 5

de Jane AUSTEN

elangligis Donald J. HARLOW


Nelonge for de Longbourn loĝis familio, kun kiu la familio Bennet dividis specialan intimecon. Siro Vilhelmo Lucas antaŭe estis komercisto en Meritono, kie li akiris por si atentindan bonhavon, kaj dum sia urbestreco li atingis la honoron de kavalireco per parolado antaŭ la reĝo. Tiun distingigon li eble tro forte sentis. Ĝi estigis en li malŝategon por sia komerco, kaj por sia loĝloko en malgranda merkata urbo; kaj, rezignante pri ambaŭ, li translokiĝis kun sia familio al domo eble du kilometrojn for de Meritono, kiu ekde tiam portis la nomon Loĝejo Lucas; tie li povis plezure pensi pri sia graveco, kaj, nekatenite de komerco, li povis okupi sin sole per ĝentila kondutado al la tuta mondo. Ĉar, kvankam lia graveco ĝojigis lin, ĝi ne faris lin malŝatema; male, li atentis ĉiun. Nature neofendema, amikema kaj helpema, lia parolado ĉe la Palaco de Sankta Jakobo faris lin ĝentila.

Damo Lucas estis tre bona virino, ne tro lerta por esti valora najbaro de sinjorino Bennet. Ili havis kelkajn gefilojn. La plej aĝa, inteligenta kaj racia juna virino, proksimume 27-jara, estis intima amikino de Elizabeta.

Estis absolute necese, ke la fraŭlinoj Lucas kaj la fraŭlinoj Bennet renkontiĝu por diskuti balon; kaj la postasemblea mateno venigis la unuajn al Longbourn por aŭdi kaj komuniki.

"Vi bone komencis la vesperon, Karlota," diris sinjorino Bennet kun digna sinregado al fraŭlino Lucas. "Vi estis la unua elektito de sinjoro Bingley."

"Jes; sed ŝajnas, ke la dua pli plaĉis al li."

"Ho! mi supozas, ke temas pri Jana, ĉar li dufoje dancis kun ŝi. Tutcerte ŝajnas, ke li admiris ŝin -- mi certe kredas tion -- mi aŭdis ion pri tio -- sed mi preskaŭ ne scias kion -- ion pri sinjoro Robinson."

"Eble vi pensas pri tio, kiun mi aŭdis inter li kaj sinjoro Robinson; ĉu mi ne menciis tion al vi? Sinjoro Robinson pridemandis lin, kiel plaĉas al li niaj meritonaj asembleoj, kaj ĉu li ne opinias, ke estas multaj belulinoj en la ĉambro, kaj kiujn li opinias plej belaj? kaj li tuj respondis tiun finan demandon: 'Ha! la plej aĝa fraŭlino Bennet, sendube; ne povas ekzisti pri tio du malsamaj opinioj.'"

"Ĉu do! Nu, tio ja estas decida -- ŝajnas ke -- sed, tamen, vi scias, ke eble nenio rezultos."

"Miaj aŭdoj estis pli celhavaj ol la viaj, Elinjo," diris Karlota. "Sinjoro Darcy ne tiom valoras aŭskulti kiom lia amiko, ĉu? -- kompatinda Elinjo! -- kiu estas nur tolerebla."

"Mi petas, ke vi ne instigu al Elinjo ĉagreniĝi pro lia mistraktado, ĉar li estas viro tiom malagrabla, ke estus malbonŝanco se li ŝatus ŝin. Sinjorino Long informis min hieraŭ vespere, ke li sidis apud ŝi dum duona horo ne malfermante siajn lipojn."

"Ĉu vi certas, sinjorino? -- ĉu eble ne estas erareto?" diris Jana. "Mi tutcerte vidis sinjoron Darcy paroli kun ŝi."

"Ja -- ĉar ŝi finfine demandis lin, kiel plaĉas al li Netherfield, kaj li ne povis eviti respondi al ŝi; sed ŝi diris, ke li ŝajnis tre kolera pro tio, ke ŝi alparolis lin."

"Fraŭlino Bingley informis min," diris Jana, "ke li neniam multe parolas, krom se temas pri intimuloj. Kun ili li estas rimarkinde agrabla."

"Eĉ ne unu vorton tian mi kredas, kara. Se li estus tiom agrabla, li parolus kun sinjorino Long. Sed mi povas konjekti, kiel okazis; ĉiu diras, ke li estas konsumita de fiereco, kaj mi kuraĝas diri, ke li iel aŭdis, ke sinjorino Long ne havas diliĝencon kaj devis veni al la balo en kaleŝo."

"Ne ĝenas min, ke li ne parolis kun sinjorino Long," diris fraŭlino Lucas, "sed mi volus, ke li estus dancinta kun Elinjo."

"Alian fojon, Elinjo," diris la patrino, "se mi estus vi, mi ne dancus kun li."

"Sinjorino, mi kredas, ke mi povas promesi al vi, ke mi neniam dancos kun li."

"Lia fiereco," diris fraŭlino Lucas, "ne tiom ofendas min, kion ofte faras la fiereco, ĉar ĝi estas pravigita. Oni ne povas miri, ke tiel bona junulo, kun familio, bonhavo, ĉio favora al li, opinias sin altranga. Se mi povas tiel esprimi la aferon, li rajtas esti fiera."

"Verdire," respondis Elizabeta, "kaj mi facile pardonus lian fierecon, se li ne estus ofendeginta la mian."

"La fiereco," observis Maria, kiu fieris pri la solideco de ŝiaj pensoj, "estas ofta malfortikaĵo, mi opinias. Laŭ tio, kiun mi legis, mi konvinkiĝis, ke ĝi estas tre ofta; ke la homo aparte emas al ĝi, kaj ke malmultaj el ni ne ĝojas pri sento de kontenteco pri iu aŭ alia eco, reala aŭ malreala. Vanteco kaj fiereco estas malsamaj aferoj, kvankam oni ofte uzas la vortojn sinonime. Homo povas esti fiera, ne samtempe estante vanta. Fiereco pli rilatas al nia opinio pri ni mem, vanteco al tio, kiun ni volas, ke aliaj opiniu pri ni."

"Se mi estus tiom riĉa kiom s-ro Darcy," elkriis iu juna Lucas, kiu venis kun la fratinoj, "ne gravus al mi, kiom fiera mi estas. Mi posedus aron da vulphundoj kaj ĉiutage trinkus botelon da vino."

"Tiam vi trinkus multe pli ol vi devus," diris sinjorino Bennet; "kaj se mi vidus vin fari tion, mi tuj forprenus vian botelon."

La knabo protestis, ke ŝi ne farus tion; ŝi daŭre deklaris, ke ŝi jes farus tion, kaj la disputo finiĝis nur samtempe kun la vizito.


Al ĉapitro 6