Fiereco kaj antaŭjuĝemo: Ĉapitro 6

de Jane AUSTEN

elangligis Donald J. HARLOW


La fraŭlinoj de Longbourn baldaŭ vizitis tiujn de Netherfield. La viziton oni baldaŭ kompensis ĝustaforme. La plaĉa konduto de f-ino Bennet imponis al la bonvolo de s-ino Hurst kaj f-ino Bingley; kaj, kvankam la patrino evidentiĝis netolerebla, kaj la pli junaj fratinoj ne valoris interkonversacii, oni esprimis al la du pli aĝoj deziron pli bone konatiĝi kun ili. Janjo ricevis tiun atenton kun plej granda plezuro, sed Elizabeth ankoraŭ vidis malestimon je ilia traktado de ĉiuj, preskaŭ sen escepto de ŝia fratino, kaj ne povis ŝati ilin; kvankam ilia afableco al Janjo, tia kia ĝi estis, havis valoron pro tio, ke ĝi plej verŝajne estiĝis pro la influo de la admirado de ilia frato. Kiam ili renkontiĝis, ĝenerale evidentis, ke li ja admiris ŝin kaj por ŝi egale evidentis, ke Janjo cedis antaŭ la prefero, kiun ŝi dekomence sentis por li, kaj estis survoje al profunda enamiĝo; sed ŝi plezure opiniis, ke tion verŝajne ne rimarkos la ĝenerala mondo, ĉar Janjo unuigis en si, kun fortegaj sentoj, ankaŭ ebenan humoron kaj uniforman afablecon de maniero, kiuj gardos ŝin kontraŭ la suspektoj de la sintrudemaj. Ŝi menciis tion al sia amikino f-ino Lucas.

"Eble plaĉas," respondis Charlotte, "povi trudi tiakaze al la publiko; sed foje estas malavantaĝe esti tiel singarda. Se virino lerte kaŝas sian ŝaton de ties celo, ŝi eble perdos la okazon kapti lin; kaj tiam estos nura konsoleto kredi la mondon simile nescianta. Estas tiom da dankemo aŭ vaneco en preskaŭ ĉiu kunligo, ke ne estos sekure lasi iun ajn por prizorgi sin. Ni ĉiuj povas libere komenci — prefereto estas tute natura; sed tre malmultaj el ni havas sufiĉan koron por vere enamiĝi sen instigo. En naŭ kazoj el dek, virino prefere montru da ŝato ol ŝi efektive sentas. Bingley sendube ŝatas vian fratinon; sed eble li neniam pli ol ŝatos ŝin, se ŝi ne helpos lin."

"Sed ŝi ja helpas lin, tiom, kiom permesas ŝia naturo. Se mi povas percepti ŝian ŝaton por li, li certe estus stultulo, nepre, se ankaŭ li ne rimarkas tion."

"Rememoru, Elinjo, ke li ne konas la humoron de Janjo same kiel vi."

"Sed se virino ŝatas vinon, kaj ne provas kaŝi tion, li certe rimarkos tion."

"Eble jes, se li sufiĉe ofte estas kun ŝi. Sed, kvankam Bingley kaj Janjo renkontiĝas sufiĉe ofte, ili neniam pasigas multajn horojn kune; kaj, ĉar ili ĉiam vidas sin en grandaj duseksaj grupoj, estas neeble, ke ili uzu ĉiun momenton por kunkonversacii. Janjo devus do profiti el ĉiu duonhoro, en kiu ŝi povas komandi lian atenton. Kiam ŝi estas sekura pri li, estos pli da libertempo por enamiĝi tiom, kiom ŝi deziras."

"Via plano estas bona," respondis Elizabeth, "se temus pri nenio krom la deziro bonorde edziniĝi, kaj se mi determinus havigi al mi riĉan edzon, aŭ iun ajn edzon, mi supozas, ke mi utiligus ĝin. Sed tiuj ne estas la sentoj de Janjo; ŝi ne agas laŭplane. Ĝis nun, ŝi eĉ ne povas esti certa pri la nivelo de sia ŝato, nek pri ĝia dezirindeco. Ŝi konas lin nur du semajnojn. Ŝi dancis kvar fojojn kun li ĉe Meryton; ŝi vidis lin unu matenon ĉe lia domo, kaj poste manĝis kun li en grupo kvar fojojn. Tio ne tute sufiĉas por komprenigi al ŝi lian karakteron."

"Ne tiel, kiel vi prezentas ĝin. Se ŝi nur manĝus kun li, ŝi eble nur eltrovus, ĉu li havas bonan apetiton; sed vi devas memori, ke ili pasigis ankaŭ kvar vesperojn kune — kaj kvar vesperoj povas sufiĉe por multo."

"Jes; tiuj kvar vesperoj ebligis al ili sciiĝi, ke ambaŭ ŝatas Vingt-et-un pli bone ol Komercon; sed rilate aliajn ĉefajn ecojn, mi ne supozas, ke multo riveliĝis."

"Nu," diris Charlotte, "mi deziras al Janjo sukceson kun mia tuta koro; kaj se ŝi morgaŭ edziniĝus kun li, mi supozas, ke ŝi havus tiel bonan ŝancon de feliĉeco kiel se ŝi esplorus lian karakteron dum jaro. Feliĉeco en geedzeco estas tute afero de bona ŝanco. Se la humoroj de la du uloj estus tiel konataj unu al la alia, aŭ estus tute similaj, tio tute ne pligrandigux ilian feliĉecon. Ili daŭre fariĝas sufiĉe nesimilaj poste por havi siajn porciojn de malkontenteco; kaj estas pli bone scii kiom eble plej malmulte pri la defektoj de la homo, kun kiu vi pasigos la vivon."

"Vi ridigas min, Charlotte; sed tio ne estas vera. Vi scias, ke ĝi ne estas vera, kaj ke vi mem neniam tiel kondutus."

Okupate pri observado de la atentoj de s-ro Bingley al ŝia fratino, Elizabeth tute ne suspektis, ke ŝi mem fariĝas celo de intereso en la okuloj de lia amiko. S-ro Darcy komence preskaŭ ne opiniis ŝin beleta; li senadmire rigardis ŝin ĉe la balo; kaj kiam ili poste renkontis unu la alian, li rigardis ŝin nur por kritiki. Sed tuj post kiam li klarigis al si kaj al siaj geamikoj, ke ŝi havis preskaŭ neniun bonan trajton en la vizaĝo, li komencis rimarki, ke ĝin montras neordinare inteligenta pro la bela esprimeco de ŝiaj malhelaj okuloj. Post tiu eltrovo venis kelkaj aliaj egale embarasaj. Kvankam li kritikokule detektis pli ol unu paneo de perfekta simetrio en ŝia vizaĝo, li devis agnoski, ke ŝia formo estas malpeza kaj plaĉa; kaj malgraŭ sia aserto, ke ŝiaj manieroj ne estas tiuj de la fasona mondo, li kaptiĝis de ilia facilanima ludemo. Pri tio ŝi tute ne sciis; por ŝi li estis nur la viro, kiu nenie montris sin agrabla, kaj kiu supozis ŝin ne sufiĉe bela por danco.

Li komencis deziri scii pli pri ŝi, kaj kiel paŝo al konversacio kun ŝi li atentis ŝian konversaciadon kun aliaj. Tiu konduto allogis ŝian atenton. Tio okazis ĉe Sir William Lucas, kie estis grupiĝinta granda grupo.

"Kion celas s-ro Darcy," ŝi diris al Charlotte, "aŭskultante mian konversacion kun Kolonelo Forster?"

"Jen demando kun sole s-ro Darcy povos respondi."

"Sed se li daŭrigos, mi certe sciigos lin, ke mi komprenas lian intencon. Li havas tre satiran okulon, kaj se mi ne komencos mem impertinenti, mi baldaŭ ektimos lin."

Kiam li baldaŭ alproksimiĝis al ili, kvankam sen ŝajna intenco paroli, s-ino Lucas defiis al sia amikino mencii tian temon al li; kio tuj provokis al Elizabeth fari tion, kaj ŝi turnis sin al li kaj diris:

"Ĉu vi ne pensas, s-ro Darcy, ke mi neordinare bone esprimis min ĝuste nun, kiam mi instigis al Kolonelo Forster okazigi por ni balon ĉe Meryton?"

"Kun granda energio; sed tio estas ĉiam temo, kiu energiigas virinon."

"Vi estas severa al ni."

"Baldaŭ oni instigos ŝin," diris f-ino Lucas. "Mi malfermos la muzikilon, Elinjo, kaj vi scas, kio sekvos."

"Kiel amikino vi estas tre stranga estaĵo! — ĉiam dezirante, ke mi muziku kaj kantu antaŭ ĉiu ajn! Se mia vaneco estus muzika, vi estus valorega; sed mi estas tia, kiu vere preferus ne sidiĝi antaŭ tiuj, kiuj certe kutimas aŭdi la plej bonajn muzikistojn." Kiam f-ino Lucas tamen persistis, ŝi aldonis, "Nu bone, se devos tiel okazi, devos." Kaj serioze rigardante s-ron Darcy, "Estas bona aforismo, kiun ĉiu ĉi tie kompreneble scias: 'Retenu la spiron por malvarmigi la kaĉon'; kaj mi retenos la mian por ŝveligi mian kanton."

Ŝia prezento estis plaĉa, kvankam tute ne plejbona. Post unu-du kantoj, kaj antaŭ ol ŝi povis respondi al la petoj de kelkaj ke ŝi ankoraŭfoje kantu, ŝin avide anstataŭis ĉe la muzikilo ŝia fratino Manjo, kiu ĉiam senpaciencis por eksponi sin pro tio, ke ĉar ŝi estas la sola nebela knabino en la familio, ŝi multe laboris por scio kaj sukcesoj.

Manjo havis nek geniecon nek bonguston; kaj kvankam vaneco donis al ŝi laboremon, ĝi simile donis al ŝi pedantan kaj vanan humoron, kiu ĝenus pli altan gradon de kompetenteco ol ŝi atingis. Elizabeth-on, facilaniman kaj senafektan, oni aŭskultis kun multe pli da plezuro, kvankam ŝi muzikis ne duone tiel bone; kaj Manjo, fine de longa konĉerto, ĝojis aĉeti laŭdojn kaj dankojn per skotaj kaj irlandaj melodioj, laŭ peto de siaj pli junaj fratinoj, kiuj, kun kelkaj el la familio Lucas, kaj du aŭ tri oficiroj, entuziasme partoprenis la dancadon ĉe unu flanko de la ĉambro.

S-ro Darcy staris apud ili en silenta indigo pri tia metodo pasigi la vesperon, sen ia ajn konversaciado, kaj tro multe atentis siajn pensojn por rimarki, ke Sir William Lucas estas lia najbaro, ĝis Sir William komencis tiel:

"Kiel ĉarma amuzo por gejunuloj estas tio, s-ro Darcy. Cetere, estas nenio simila al dancado. Mi opinias ĝin unu el la ĉefaj rafinaĵoj de polurita socio."

"Certe, sinjoro; kaj ĝi havas la ceteran avantaĝon esti fasona inter la malpli poluritaj socioj de la mondo. Ĉiu sovaĝulo povas danci."

Sir William nur ridetis. "Via amiko bele dancas," li daŭrigis post paŭzo, vidante s-ron Bingley aliĝi al la grupo; "kaj mi tute ne dubas, ke ankaŭ vi estas spertulo pri tiu scienco, s-ro Darcy."

"Mi opinias, ke vi vidis min danci ĉe Meryton, sinjoro."

"Jes ja, kaj prenis plezuron tute ne malgrandan vidante tion. Ĉu vi ofte dancas ĉe Sankta Jakobo?"

"Neniam, sinjoro."

"Ĉu vi ne opinias, ke tio estus ĝusta komplimento al la loko?"

"Mi neniam tiel komplemntas iun ajn lokon se mi povas eviti tion."

"Mi konkludas, ke vi havas domon en la urbo?"

S-ro Darcy klinis sin.

"Mi iam pripensis mem loĝi en la urbo — ĉar mi ŝatas la superan socion; sed mi ne sentis min tute certa, ke la etoso londona plaĉus al Damo Lucas."

Li paŭzis esperante respondon; sed lia kunulo ne emis fari tion; kaj, ĉar Elizabeth tiumomente moviĝis al ili, lin trafis la ideo fari ion tre bravan, kaj alvokis ŝin:

"Kara f-ino Elinjo, kial vi ne dancas? S-ro Darcy, vi devas permesi, ke mi prezentu al vi ĉi tiun junulinon kiel tre dezirindan partneron. Vi ne povas rifuzi danci, mi certas, kiam tiom da beleco staras antaŭ vi." Kaj prenante ŝian manon li volis doni ĝin al s-ro Darcy kiu, kvankam ege surprizita, tamen ne kontraŭvole estus ricevinta ĝin, kiam ŝi tuj retiris sin kaj diris, iom maltrankvile, al Sir William:

"Tamen, sinjoro, mi tute ne intencas danci. Mi petas, ke vi ne supozu, ke mi movis min ĉi tien por serĉi partneron."

S-ro Darcy, kun serioza ĝentileco, petis la honoron de ŝia mano, sed vane. Elizabeth estis determininta; nek povis Sir William ŝanĝi ŝian celon per sia provo persvadi.

"Vi estas tiel supera en dancado, f-ino Elinjo, ke estas kruele senigi min de la feliĉeco vidi vin; kaj kvankam ĉi tiu sinjoro ĝenerale malŝatas tiun amuzon, li tute ne povas kontraŭstari, mi certas, feliĉigi nin dum duonhoro."

"S-ro Darcy estas tute ĝentila," diris Elizabeth, ridetante.

"Tia li ja estas; sed, se pripensi la instigon, mia kara f-ino Elinjo, ni ne povas miri pri lia komplezemeco — ĉar kiu povus rifuzi tian partnerinon?"

Elizabeth petoleme rigardis, kaj forturnis sin. Ŝia rezisto ne malhelpis ŝin ĉe la sinjoro, kaj kun iom da plaĉo li estis pensanta pri ŝi kiam lin alparolis f-ino Bingley:

"Mi povas diveni la temon de via revado."

"Mi supozas, ke ne."

"Vi pripensas, kiel netolereble estus pasigi multajn tiajn vesperojn — en tia socio; kaj mi tute dividas vian opinion. Neniam mi estis pli ĝenata! La sengusteco, tamen la bruo — la nenieco, tamen la memgraveco de tiuj homoj! Mi tute volus aŭdi viajn opiniojn pri ili!"

"Mi certigas al vi, ke vi tute miskonjektis. Mia menso estis agrable okupata. Mi meditadis pri la tre granda plezuro, kiun donas du belaj okuloj en la vizaĝo de bela virino."

F-ino Bingley tuj fiksis siajn okulojn al lia vizaĝo, kaj deziris, ke li diru al ŝi, kiu fraŭlino inspiris tian pripensadon. S-ro Darcy maltimege respondis:

"F-ino Elizabeth Bennet."

"F-ino Elizabeth Bennet!" rediris f-ino Bingley. "Mi tute miras. Kiom longe ŝi estas tia ŝatato? — kaj, bonvolu diri, kiam mi deziru al vi longan vivon kaj feliĉon?"

"Ĝuste tiun demandon mi atendis de vi. La imagopovo de virino estas tre rapida; ĝi saltas de admiro al amo, de amo al geedzeco, dum momento. Mi sciis, ke vi deziros al mi longan vivon kaj feliĉon."

"Ne, se vi seriozas, mi opiniu la aferon tute aranĝita. Vi ja havas ĉarman bopatrinon; kaj, kompreneble, ŝi ĉiam vizitos vin ĉe Pemberley."

Tute indiferente li aŭskultis ŝin dum ŝi tiel distris sin; kaj, ĉar lia mieno konvinkis ŝin, ke tio estas tute sendanĝera, ŝia spriteco longe fluis.


Al ĉapitro 7