Enkomputiligis Don HARLOW

LA DONACO DE LA MAGOJ

de O. HENRY

elangligis Donald J. Harlow


Unu dolaro kaj okdek-sep cendoj. Jen ĉio. Kaj sesdek cendoj da unucenderoj. Unucenderoj konservataj po unu-du per trudado al la manĝovendisto kaj la legomisto kaj la buĉisto ĝis la vangoj brulruĝis pro la silenta supozo de avareco, kiun implicis tiel singarda negocado. Tri fojojn Della nombris ĝin. Unu dolaro kaj okdek-sep cendoj. Kaj la postan tagon venos Kristnasko.

Evidente nenio estis farebla krom fali sur la kanapaĉeton kaj hurli. Tion faris Della. Kio instigas la moralan pripensadon, ke la vivon konsistigas ĝemoj, snufetoj kaj ridetoj, kaj ĉefas la snufetoj.

Dum la hejmmastrino laŭgrade transiras de la unua stadio al la dua, rigardu la hejmon. Kunmebla apartamento je $8 por semajno. Ĝi ne precize defiis priskribon, sed ĝi certe instigis al tiu vorto gardi sin kontraŭ la mensogo-eskadro.

En la suba giĉeto troviĝis leterkesto tro malgranda por leteroj, kaj elektra butono per kiu nenia homa fingro povis sonorigi. Al la apartamento apartenis karteto kun la nomo "S-ro James Dillingham Young".

La "Dillingham" estis konfidita al la vento dum antaŭa periodo de prospereco kiam oni pagis al ĝia posendanto 30 $usonajn semajne. Tamen nun, kiam la enspezoj ŝrumpis ĝis 20 $usonaj, ili serioze pripensis mallongigi ĝis modesta kaj nepretendema D. Sed kiam ajn s-ro James Dillingham Young venis hejmen kaj atingis sian superan apartamenton, lin nomis "Jim" kaj forte brakumis s-ino James Dillingham Young, kiun vi jam konas kiel Dellan. Kio ja estas entute tre bona.

Della finis plori kaj prizorgis siajn vangojn per la pulvoro-ĉifono. Ŝi staris apud la fenestro kaj malgaje trarigardis al griza kato, kiu laŭpromenadis grizan barilon apud griza ĝardeno. Morgaŭ estos la Kristnaska tago, kaj ŝi posedis nur $1,87 por aĉeti donacon por Jim. Dum monatoj ŝi ŝparis ĉiun eblan cendon, ĝis tia rezulto. Dudek dolaroj ĉiusemajne ne pretersufiĉas. Elspezoj estis pli grandaj ol ŝi antaŭkalkulis. Tiel okazas ĉiam. Nur $1,87 por aĉeti donacon por Jim. Ŝia Jim. Multajn feliĉajn horojn ŝia pasigis projektante ion belan por li. Ion fajnan kaj raran kaj arĝentan -- ion kio preskaŭ valoros la honoron esti posedata de Jim.

Staris piliero-vitro inter la fenestroj de la ĉambro. Eble vi jam vidis piliero-vitron en $8-apartamento. Tre maldika, tre lerta homo povas, observante sian respegulon laŭ rapide sinsekvo de longaj strioj, havigi al si pli-malpli preciza ideo pri la propra aspekto. Della, kiu sveltis, jam mastris tiun arton.

Ŝi subite ekturnis sin de la fenestro kaj staris antaŭ la vitro. Ŝiaj okuloj brilis, sed ŝia vizaĝo paliĝis dum nuraj dudek sekundoj. Ŝi rapide detiris sian hararon kaj lasis ĝin fali ĝis la plena longeco.

Komprenu, ke ekzistis du posedaĵoj de la gesinjoroj James Dillingham Young pri kiuj ambaŭ ege fieris. Unu estis la ora poŝhorloĝo de Jim, kiu herediĝis kaj de la patro kaj de la avo. La alia estis la hararo de Della. Se la reĝino de Ŝeba loĝus en la apartamento aliflanke de la aerŝakto, Della iun tagon lasus sian hararon pendi de la fenestro por malsekiĝi, nur por malplivalorigi la juvelojn kaj donacojn de Ŝia Moŝto. Se la Reĝo Salamono estus la purigisto, kun ĉiuj siaj trezoroj amasigitaj en la kelo, Jim elprenus sian poŝhorloĝon je ĉiu preterpaso de tiu, nur por vidi lin elpluki la barbon pro envio.

Do nun la bela hararo de Della pendis ĉirkaŭ ŝi, ondetante kaj brilante kiel bruna falakvo. Ĝi atingis ĝis sub la genuoj kaj fariĝis por ŝi preskaŭ vestaĵo. Kaj tiam ŝi rapide kaj maltrankvile religis ĝin. Unu fojon ŝi momente hezitis dum minuto kaj staris senmove dum unu aŭ du larmoj falis sur la kaduka ruĝa tapiŝo.

Ŝi surprenis la antikvan brunan jakon; ŝi surprenis la antikvan brunan ĉapelon. Kun jupo kirliĝanta kaj kun la brilo ankoraŭ en la okuloj, ŝi flirte trapordiĝis kaj deiris laŭ la ŝtuparo al la strato.

Kie ŝi haltis, la signo tekstis: "Mme. Sofronie. Harvaroj Ĉiaj." Della kuris supren al la unua etaĝo kaj ordigis sin, anhelante. Madame, granda, tro pala, frida, tute ne aspektis Sofronie.

"Ĉu vi aĉetos mian hararon?" demandis Della.

"Mi aĉetas hararojn," diris Madame. "Demetu vies ĉapelon, ni rigardu ĝies rigardojn."

La bruna falakvo falondis.

"Dudek dolarojn," diris Madame, levante la amason per lerta mano.

"Tuj donu ilin al mi," diris Della.

Ha, preterflirtis la du postaj horoj sur rozkoloraj flugiloj. Nu, forgesu la konfuzan parolfiguron. Ŝi traserĉadis la butikojn por la donaco por Jim.

Finfine ŝi trovis ĝin. Certe ĝi estis fabrikita por Jim kaj por neniu alia. Simila ne troveblis en iu ajn butiko, ŝi ja sciis tion, ĝisfundinte en ĉiu el ili. Temis pri platena poŝetĉeno, forme simpla kaj ĉasta, prave klamante sian valoron nur per substanco kaj ne per meretricaj adornaĵoj -- tion devas fari ĉiuj bonaĵoj. Ĝi eĉ taŭgis por La Horloĝo. Vidante ĝin, ŝi tuj eksciis, ke ĝi devos aparteni al Jim. Ĝi similis lin. Kvieteco kaj valoro -- la priskribo konvenas por ambaŭ. Dudek-unu dolarojn ili forprenis de ŝi kontraŭ ĝi, kaj ŝi rapidis hejmen kun la 87 cendoj. Kun tia ĉeno sur la horloĝo, Jim rajtis interesiĝi pri la horo inter kiaj ajn homoj. Kiom ajn bela estis la horloĝo, li foje ŝtelrigardis ĝin pro la malnova leda rimeno, kiun li uzis anstataŭ ĉenon.

Kiam Della enhejmiĝis ŝia ebriiĝo iomete cedis antaŭ prudenteco kaj rezonivo. Ŝi eligis siajn bukligilojn kaj fajrigis la gason kaj eklaboris por ripari la damaĝon, kiun faris malavareco lige kun amo. Jen ĉiam taskego, karaj geamikoj -- mamuta taskego.

Post kvardek minotojn ŝian kapon kovris bukletoj, kiuj mirinde similigis ŝin al fuĝinta lernejano. Ŝi rigardis sian speguliĝon en la vitro longe, zorge kaj kritike.

"Se Jim ne mortigos min," ŝi diris al si, "antaŭ ol li duan fojon rigardos min, li diros, ke mi aspektas kiel ĥoranino de Coney-Insulo. Sed kion mi povus fari -- ho! kion mi povus fari per unu dolaro kaj okdek-sep cendoj?"

Je la sepa horo la kafo estis farita kaj la pato sidis sur la forno, varma kaj preta por kuiri la kotletojn.

Jim neniam malfruis. Della faldis la poŝetĉenon en la mano kaj sidis sur la angulo de la tablo apud la pordo, tra kiu li ĉiam envenis. Tiam ŝi aŭdis lian treton sur la ŝtuparo, longe for sur la unua stadio, kaj dum nura momento ŝi paliĝis. Ŝi kutimis diri iun silentan preĝeton pri la plej simplaj ĉiutagaĵoj, kaj nun ŝi flustris: "Kara Dio, mi petas, igu lin pensi, ke mi ankoraŭ beletas."

La pordo malfermiĝis, kaj Jim enpaŝis kaj refermis ĝin. Li aspektis maldike kaj tre serioze. Povrulo, li aĝis nur dudek-du -- kaj estis ŝarĝita de familio! Li bezonis novan surtuton, kaj mankis al li gantoj.

Jim haltis interne de la pordo, nemovebla kiel kaŝhundo ekflarinta koturnon. Liaj okuloj estis fiksiĝintaj ĉe Della, kaj en ili vidiĝis mieno, kiun ŝi ne povis kompreni, kaj tio teruris ŝin. Ĝi estis nek kolero, nek surprizo, nek malaprobo, nek hororo, nek iu ajn el la sentoj, kiujn ŝi atendis. Li simple fikse rigardis ŝin kun tiu stranga mieno sur la vizaĝo.

Della deŝoviĝis de la tablo kaj iris al li.

"Kara Jim," ŝi kriis, "ne rigardu min tiel. Mi detondigis la hararon kaj vendis ĝin ĉar mi ne povus travivi la Kristnaskon, ne doninte al vi donacon. Ĝi rekreskos -- tio ne gravos al vi, ĉu? Mi devis fari ĝin. Mia hararo tre rapide kreskas. Diru 'Gajan Kristnaskon!' Jim, kaj ni estu feliĉaj. Vi ne scias, kiel bonan -- kiel belan, bonan donacon mi havas por vi."

"Vi detondigis la hararon?" demandis Jim, penege, kvazaŭ li ankoraŭ ne komprenis tion eĉ post la plej malfacila mensa laboro.

"Detondigis ĝin, vendis ĝin," diris Della. "Ĉu vi tamen ne egale amas min? Mi restas mi sen hararo, ĉu ne?"

Jim scivole rigardis la ĉambron.

"Vi diras, ke via hararo estas for?" li diris, kvazaŭidiotece.

"Ne serĉu ĝin," diris Della. "Ĝi estas vendita -- vendita, jam for. Kara, estas la antaŭkristnaska vespero. Estu bona al mi, ĉar mi forvendis ĝin pro vi. Eble la haroj sur mia kapo estis kalkuleblaj," ŝi daŭrigis kun subita serioza dolĉeco, "sed neniu povus kalkuli mian amon por vi. Ĉu mis komencu kuiri la kotletojn, Jim?"

Jim ŝajnis rapide revekiĝi. Li brakumis sian Dellan. Dum dek sekundoj, ni rigardu, kun diskreta studemo, iun negravan aĵon en alia direkto. Ok dolaroj en semajno, miliono en jaro -- ĉu diferenco? Matematikisto aŭ spritulo proponus al vi malĝustan respondon. La magoj alportis valorajn donacojn, sed tiu ne estis inter ili. Tiun senluman aserton ni iluminos poste.

Jim elprenis pakaĵon el sia surtuta poŝo kaj ĵetis ĝin sur la tablon.

"Ne eraru, Denja," li diris, "pri mi. Mi ne supozas, ke ia ajn tondo aŭ razo aŭ ŝampuo igus min malpli multe ŝati mian karulinon. Sed se vi malvolvos tiun pakaĵon, vi eble vidos, kial vi komence tiom konfuzis min."

Fingretoj blankaj kaj lertaj deŝiris la ŝnureton kaj paperon. Kaj tiam ekstaza ĝojkrio; kaj tiam, ho ve! rapida ina ŝanĝo al histeriaj larmoj kaj vekrioj, kiuj necesigis la tujan proponon de ĉiuj konsolaj kapabloj de la mastro de la apartamento.

Ĉar jen kuŝis La Kombiloj -- la kombilaro, por flankoj kaj malantaŭo, kiun Della jam delonge adoradis en vitrino ĉe Broadway. Belaj kombiloj, el neta testudŝelo, kun juvelitaj randoj -- precize nuancigitaj por tiu bela, malaperinta hararo. Ili estis multekostaj kombiloj, ŝi sciis, kaj ŝia koro simple sopiris ilin sen eĉ minimuma espero pri posedo. Kaj nun, ili apartenis al ŝi, sed jam malaperis la bukloj, kiuj devus adorni la deziratajn adornaĵojn.

Sed ŝi tenis ilin ĉe la brusto kaj finfine povis levi la senbrilajn okulojn kaj rideti kaj diri: "Mia hararo tiom rapide kreskas, Jim!"

Kaj tiam Della eksaltis kiel brogita kateto kaj ekkriis, "Ho, ho!"

Jim ankoraŭ ne vidis ŝian belan donacon. Ŝi entuziasme etendis ĝin al li sur la manplato. La malbrila riĉmetalo ŝajnis speguli ŝian brilan kaj ardan animon.

"Ĉu ĝi ne estas bela, Ĝim? Mi traserĉis la tutan urbon por trovi ĝin. Ekde nun, vi devos kontroli la horon cent fojojn en la tago. Donu al mi vian horloĝeton. Mi volas vidi, kiaj ili aspektas kune."

Ne obeante, Ĝim falis sur la kanapon kaj apogis la verton sur la manoj kaj ridetis.

"Denja," diris li, "ni formetu niajn kristnaskajn donacojn kaj kaŝu ilin iomete. Ĝuste nun, ili estas tro belaj por uzi. Mi vendis la horloĝeton por gajni la monon por aĉeti viajn kombilojn. Kaj nun, bonvolu ekkuiri la kotletojn."

La magoj, kiel vi scias, estis homoj saĝaj -- homoj mirinde saĝaj -- kiuj alportis donacojn al la Bebo en la manĝejo. Ili inventis la arton Kristnaske donaci. Ĉar ili saĝis, iliaj donacoj sendube estis saĝaj, eble rajtigante interŝanĝon okaze de duobligo. Kaj jen mi lame rakontis al vi la negloran kronikon de du malsaĝaj gejunuloj en apartamento, kiuj tute nesaĝaj oferis unu por la alia la plej gravajn trezorojn de sia hejmo. Sed, kiel fina diraĵo al la nuntempe saĝaj, estu dirite, ke el ĉiuj donacantoj plej saĝis tiuj du. El ĉiuj donacantoj kaj ricevantoj, tiaj plej saĝas. Ĉie ili plej saĝas. Ili estas la magoj.


Vi povas legi ankaŭ alian tradukon de La donaco de la magoj.