Enkomputiligis Don HARLOW

Amaj folietoj

de Eska

aperis en Unuaj agordoj, paĝoj 35-39


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

I.
Anĝelo mia,
Rigardo via
Senarmigas min;
Mia reĝino,
Vi, belulino,
Ho, amas mi vin!

Mia trezoro,
Ĉu via koro
Ekfrapas por mi?
Diru anĝela,
Ho, vi plejbela,
Ĉu amas min mi?

Respondu ĉarma,
Buŝ' mia varma
Kisi volus jam,
Mia okulo
Per la stimulo
Ardas per la am'!
II.
Ho, knabino, mia kara
Amas mi vin, amas...
Al vi ĉarma, helehara,
Koro mia flamas,
Amas mi vin, amas.

Tenu manojn sur brak' mia,
Diru pri l' espero...
Ĉar la vortoj el buŝ' via
Tenas min sur tero,
Diru pri l' espero.

Restu, restu, ho, knabino,
Vi ja ne foriros?
Ĉar mi poste belulino,
Eterne sopiros,
Vi ja ne foriros'?
III.
Mi serĉis feliĉon en mondo,
Mi homojn demandis pri ĝi,
Sed ili anstataŭ respondo
Mokadis kaj ridis je mi.

Subite sur mia vivvojo
Ho, ĉarma, ekvidis mi vin
La koro nun batas pro ĝojo,
Nenio haltigos jam ĝin.

Ĉu nun mi feliĉon akiros?
Rediru, sed jese vi nur,
Ĉar, se vi alie rediros,
Mi kapon disrompos je mur'!...
IV.
La amo...
Ĝi bele sonas,
Kiu ĝin konas,
Tiu nur scias
Ĝian valoron.

De l' amo
Koro radias,
Ĝi regas koron;
Ĝi estas forto,
Kiu kun morto

Eĉ se foriros.
Ĝi regos ĉiam..
-- Pereos iam?

Do vi sopiros.
V.
Miaj okuloj silentas,
Neniam ekscios vi,
Kion en koro mi sentas --
Malamas aŭ amas mi --
Ĉar miaj okuloj silentas...

Viaj rigardoj scivolaj
Ne legos en mia kor',
Eĉ kiam estas ni solaj
Dum bela, vespera hor',
Ĉar miaj okuloj silentas.

Vi vane tentas, koketas
Volante perdigi min;
Mi amon vian ne petas,
Tro bone mi konas vin,
Sed miaj okuloj silentas..