Enkomputiligis Don HARLOW |
Al N. Muĥataev.
Unu belon havas homo Dum la vivo tiu tera: Amikeco ĝia nomo, Amikeco kora, vera. Dum la vivo tiu tera De l' feliĉo kresku floroj, Amikeco kora, vera Ĉiam regu en la koroj. De l' feliĉo kresku floroj Dum la tuta vivo nia, Ĉiam regu en la koroj Am' por vivo harmonia. Dum la tuta vivo nia Kresku l' arbo de l' espero, Am' por vivo harmonia Floru ĉiam sur la tero. Kresku l' arbo de l' espero, Unu sento la plejbela Floru ĉiam sur la tero Amikeco, plejfidela. Unu sento la plejbela, Amikeco ĝia nomo, Amikeco plejfidela Estas belo de la homo. |