Enkomputiligis Don HARLOW

Kial mi kantas

de Wiktor Elski

aperis en Unuaj agordoj, paĝoj 61-62


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Kial mi kantas nur amajn parolojn,
Kial harp' mia nur ludas pri l' am',
Kial priskribas mi senton de l' koroj,
Krevon ilian kaj finon de flam'?

Kial en horo de l' sankta inspiro
Kantas mi ravon, sopiron sen lim',
Kial mi plendas pri ies foriro...
Ĉu nur malĝojo en mia anim'?

Kial rivere la kordoj ne bruas,
Kial mi gajon ne vidas en mond',
Kial malĝojaj la pensoj enfluas
Miajn verkaĵojn per ombra la ond'?

Kial, ho, kantojn malgajajn mi kreas,
Kial gajeco ne venos al mi,
Kial en nigra la tomb' mi pereas
Anstataŭ vivi kun kred' al geni'.

Kial ho, kial? Demandas mi vane,
Saman revokon mi aŭdas en kor'.
Malĝoj' por ĉiam kun mi akompane
Ĝis mort' irados, ĝis lasta la hor'.