Enkomputiligis Don HARLOW

Mi kantis

de Wiktor Elski

aperis en Unuaj agordoj, paĝoj 75-77


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Mi kantis kanton
pri la amo,
Mi kantis kanton
pri l' esper',
Mi kantis kanton
pri reamo,
Mi kantis kanton
kun sincer'
elflua.

Mi kantis kanton
pri la ĝojo,
Mi kantis kanton
dum vesper'
Kaj min aŭskultis
larĝa vojo,
Kaj la ĉielo,
Kaj river'
ondbrua.

Tra l' vojo kuris
mia kanto,
Ĉar ĝi kondukis
min al ŝi,
La vojo estis
traportanto
De sentoj miaj
de l' pasi'
flamanta.

Ĉielo aŭdis
Kun atento
Per steloj
ploris ĝi,
Kortuŝis supron
Mia sento,
Kortuŝis stelojn
mia kri'
vibranta.

Rivera akvo
tremis onde
Sub fort' de l'
mia voĉ',
Malgaje bruis
ĝi responde
Kun plenamika
la riproĉ'
plensente.

Kaj kantis kanton
mi pri ĝojo,
Mi kantis kanton
pri l' esper'
Kaj min aŭskultis
larĝa vojo,
Kaj la ĉielo
Kaj river'
atente.