Enkomputiligis Don HARLOW

Kie vi estas...

de Eska

aperis en Unuaj agordoj, paĝoj 57-58


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Kie vi estas, ho, revo mia?
Kun vi mi vivis en mond' alia,
For de dolor';
En la momento de la malĝojo
Vi ĉiam estis sur mia vojo,
En mia kor'.
Dum somertagoj la belaj, sunaj,
Dum pluvaj, ploraj tagoj aŭtunaj
Aŭ dum sufer',
Se vanan vivon mi jam malbenis,
En tiu mondo nur vi min tenis,
Via esper'.
Sed malaperis vi kvazaŭ vento,
Kaj post vi restis en kor' nur sento
De la sopir'.
Nun persekutas min malbonsorto,
Kaj ĝi jam restos kun mi ĝis morto
En ĉiu spir'.
Nenia celo, dezir' nenia
Troviĝas nune en vivo mia
Ĉar revoj for,
Nune mi vivas vane, sencele,
Kaj de sopiro ege, kruele
Krevas la kor'.