Enkomputiligis Don HARLOW

Melankolio

de Wiktor Elski

aperis en Unuaj agordoj, paĝoj 80-81


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

(Laŭ pentraĵo).

Kion ŝi vidas en hel' malproksima,
Kaj en la lumo radia,
Kion parolas malĝojo senlima,
Rigardo melankolia?...

Ĉu ŝi sopiras, ke tie bele,
Ke suno brilas por mondo,
Dum en ĉambreto ŝia malhele,
Kaj ŝi ne estas en rondo?

Aŭ eble flama kant' de l' birdetoj
Parolas pri l' am' ilia,
Pri vivo gaja, pri infanetoj,
Pri l' varma nest' familia?

Kaj ŝi envias, ĉar ŝia koro
Ne batis ankoraŭ ame
Neniu eble ŝin nomis "trezoro"
Neniu, premante flame,

Aŭ eble amo ŝia sincera
Ne trovis indan resenton?
Do ŝi ne kredas, ke l' amo vera
Feliĉo -- kaj ne turmento.

Kiu divenos? Ĉu plendon portas
Ŝi sola en preĝo pia,
Ĉu pri pasinto sopire vortas
Rigardo melankolia?