Enkomputiligis Don HARLOW |
I. |
---|
Mi amas landon mian Polujon familian, Ĉiun peceton, eron, Mi amas polan teron Per tuta mia kor'. Mi amas ĝin per forto Kun ĉiu ĝia sorto, Kun ĝem' de l' mallibero, Mi amas vin poltero Per tuta mia kor'. |
II. |
Ho, kiel belega La pola vilaĝo, Kiun mi memoras De mia fruaĝo. Malgranda dometo, Kun pajla tegmento, Apude volviĝas Voj' kiel serpento Proksime de l' domo Rivero fluetas' Kaj iom malantaŭ Arbaro bruetas. Kaj kien rigardi Montetoj kaj valoj, Ĉirkaŭe kreskadas Tritikoj, sekaloj. En tiu vilago Dum kelke da jaroj Mi aŭdis brueton De l' verdaj arbaroj. Mi vidis tie-ĉi Leviĝon de l' suno, Mi aŭdis ploradon De l' pluva aŭtuno. Ho, kiel belega La pola vilaĝo, Kiun mi memoras De l' mia fruaĝo. Malgranda dometo, Kun pajla tegmento, Apude volviĝas Voj' kiel serpento. |