Enkomputiligis
Don HARLOW
Ne plendu la koro...
de Wiktor Elski
aperis en
Unuaj agordoj
, p. 90
Ne plendu la koro...
Feliĉo jam pasis.
Ho, ĉesu doloro!
Ŝi min jam forlasis...
Mi en la sopiro
Malgaje vivadas
Kaj ne kiel viro
Tre ofte ploradas.