Enkomputiligis Don HARLOW

Vespere

de Eska

aperis en Unuaj agordoj, p. 23


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Jam subiris hela suno,
Nokt' arbaron ĉirkaŭpremas,
De la vento arboj tremas --
Lumigitaj per la luno.
Plendas mia juna kor'
Pro sopiro kaj dolor'.
Jen arbaro forte bruas,
Lun' kaŝiĝis en nebuloj
Kaj foliojn de betuloj
Sibla vento forte skuas.
Pro sopiro kaj dolor'
Plendas mia juna kor'.