Enkomputiligis Don HARLOW |
Kiam vespere mi sidas ĉe lumo Kiam revaro ho, ĉirkaŭas min, Tiam en manon mem eniras plumo Kaj skribas pensojn senlace, sen fin'. Kiam la revoj per ombra tavolo Kovras la cerbon, kiam skribas mi, Io plej stranga okazas, la volo Ordonas ia: vi skribu por mi. Tiam mi skribas al voĉ' ĉi obea, Kaj ne sciante kies ĝi ordon' Eligas koron mi por cel' idea, Kaj montras varmon de l' mia fordon'. |