JEN-Kantaro: Paĝo 1

JEN-Kantaro -- Paĝo 1


Al paĝo 2 -->
Al la Enhavtabelo


La kruela milito

(The Cruel War)

Milito deprenas
Joĉjon for de mi:
Al batalo mi volas
Iri kun li.
  Al batalo mi volas;
  Ho tristas mi, ho ve!
  Ĉu mi ne povas iri?
  "Ne, kara, ne."
Morgaŭ dimanĉos,
Kaj lundon je aŭror'
Via estro alvokos
Kaj vi marŝos for.
  La estro alvokos;
  Ho tristas mi, ho ve!
  Ĉu mi ne povas iri?
  "Ne, kara, ne".
La harojn mi tondos
Kaj vire vestos min:
Esti kunkamaradoj
Oni pensos nin.
  Kiel kamaradoj
  Ni marŝos kun l' arme'.
  Ĉu mi ne povas iri?
  "Ne, kara, ne".
Ho Joĉjo, ho Joĉjo,
Vi tro kruelas, ĉar
Mi vin amas pli multe
Ol la tuta homar'.
  Mi amas pli multe
  Kaj amos vin sen ĉes'...
  Ĉu mi ne povas iri?
  "Jes, kara, jes".

La citronarbo

(The Lemon Tree)

Mi estis nur dekjara knab',
La patro vokis min:
"Alvenu kaj la citronarb'
Kun saĝ' instruos vin --
Ne fidu amon, mia knab'"
La patro petis min,
"Vi poste trovos ke la
Citronarb' similas ĝin".
  Citronarb' kiel bela
  Kaj tre dolĉas la florar'
  Sed la frunkt' de la citrono
  Estas plena je amar'.

Iam sub la citronarb'
Mi kuŝis kun knabin'
Dolĉa ke kun ŝia rid'
La steloj montris sin.
Someron ni pasigis
Subarbe kor' al kor'
Kaj ŝia rid' la patrajn vortojn
elmuzikis for:
  Citronarb' kiel bela...ktp

Unu tagon sen parol'
La sunon prenis ŝi
Kaj en mallum' de ŝi lasita
Ekkomprenis mi:
Favore al alia
Ŝi abandonis min;
Pli trista homo sed pli saĝa
Nun alkantas vin:
  Citronarb' kiel bela...ktp

Se mi havus martelon

(If I had a Hammer)

Se mi havus martelon,
Mi martelus matene,
Mi martelus vespere
  Tra l' tuta land'
Mi martelus danĝeron,
Mi martelus gardeme,
Mi martelus la amon
  inter fratoj kaj fratinoj
    Tra l' tuta land'.

Se mi havus sonorilon,
Mi sonorigus matene,
Mi sonorigus vespere
  Tra l' tuta land'
Mi sonorigus danĝeron,
Mi sonorigus gardeme,
Mi sonorigus la amon
  inter k.t.p.

Se mi havus nur kanton,
Mi kantus ĝin matene,
Mi kantus ĝin vespere
  Tra l' tuta land'
Mi elkantus danĝeron,
Mi elkantus gardeme,
Mi elkantus la amon
  inter k.t.p.

Jen, mi havas martelon,
Kaj mi havas sonorilon
Kaj kanton povas kanti
  Tra l' tuta land'
La martelo de justo
La sonoril' de libero,
La kanto pri la amo
  inter k.t.p.

Al la Enhavtabelo



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>