JEN-Kantaro: Paĝo 2

JEN-Kantaro -- Paĝo 2


Al paĝo 3 -->
Al la Enhavtabelo


Valo "Ruĝa Rivero"

(Red River Valley)

1. El ĉi tiu val' baldaŭ vi iros;
  La maleston de vi sentos ni.
  Viaj brilaj okuloj kaj rido
  Faras gajon por ni tie ĉxi.

2. Apud mi sidu kara amato;
  Ne nun diru "Adiaŭ" vi min.
  Valon "Ruĝa Rivero" memoru;
  Tie vere vin amas fraŭlin'.

3. Pensu nun pri la val' forlasota;
  Ĉagrenema sen vi estos ĝi.
  Ne forgesu pri tiu ĉagreno
  Kaj ĉagren' kiu kaŭzos min vi.

4. El ĉi tiu val' baldaŭ vi iros;
  Eble mi povus iri kun vi.
  Kial mi devus resti ĉi tie
  Se mi ja amas vin pli kaj pli.

5. Vian hejmon ĉe l' maro vi iros.
  Revu pri tiu temp' sur la voj',
  Kiam en valo "Ruĝa Rivero",
  Interŝanĝis ni amon kun ĝoj'.

Sankta Luĉia

Sur lunbrileta mar' en silento
Kun lula ondo ludas la vento.
Venu, atendas vin, barketo mia
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia.

  Ho Neapolo flora ĉiela,
  Al enreviga sorĉo fabela.
  Logas la noktsilent' mara, magia,
  Sankta Luĉia, Sankta Luĉia.

Venu kondukos, kun dolĉa senta,
Vin lula ondo tra lunarĝento.
Al paradizo kun, feliĉo dia,
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia.

La krio

(mel. My Bonnie)

Sur stepo kaj mont' indianoj
Ĉasadas kun ruĝfamili'
Kaj se vi postulas parolon
El kanjon' respondus la kri':

  ESPERANTO JEN ESTAS LA LINGVO POR NI,
  ESPERANTO JEN ESTAS LA LINGVO POR NI.

En densa afrika ĝangalo,
Sovaĝaj nigruloj sen di'
Jam solvis la lingvan problemon,
Per tam-tam' vojaĝas la kri':

  ESPERANTO, k.t.p.

Ĉe norda poluso eskimoj,
Loĝadas en neĝo, glaci';
Kaj kiam parolo necesas
Trans blanka dezert' sonas kri':

  ESPERANTO, k.t.p.

Tra tuta la vasta terglobo,
En urbo de ĉiu naci'
Troviĝas la samideanoj
Aŭdiĝas la tutsama kri':

  ESPERANTO, k.t.p.

En barak', kastelo, palaco,
En hejmo de ĉiu speci'
Gepatroj instruas infanojn
Lispiĝas de buboj la kri':

  ESPERANTO, k.t.p.

Indianoj, nigruloj, eskimoj,
Geavoj kaj buboj kaj ni
Jam uzas la Zamenhoflingvon,
Do vivu, prosperu la kri':

  ESPERANTO, k.t.p.

Li estas bonegulo

(He's a Jolly Good Fellow)

Li estas bonegulo,
Li estas bonegulo
Li estas bonegulo
  Konsentas ĉiuj ni.

Al paĝo 1 <--
Al la Enhavtabelo



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>