JEN-Kantaro -- Paĝo 12
Al la Enhavtabelo
Verdaj la junkoj ho!
(Green Grow the Rushes-O)
(Klarigoj: La unuan fojon oni kantu la unuajn tri liniojn, kaj poste de
la vorto UNU ĝis la fino. La duan fojon, oni anstataŭigu la vorton "UNU", ĉe la
komenco, per "DU nun" kaj "tio" per "Ili". Kantu la unuajn tri liniojn kaj poste de DU
ĝis la fino. Je ĉiu sekvanta fojo oni kantu plian strofon, tiel ke en la dek-dua oni
kantas la tuton.)
UNU mi kantas.
Verdaj la junkoj, ho!
Kio tio estas?
DEK DU por la apostoloj
DEK UNU por l' dekunu en paradiz',
kaj DEK por la dek Ordonoj,
NAŬ la virginoj saĝaj
OK la aprilpluvuloj
SEP por la steloj en ĉiel', kaj
SES por la fieruloj,
KVIN la simboloj ĉe la pord',
kaj KVAR la evangelioj;
TRI la rivaloj
DU la knaboj liliblankaj
Kiujn verdo vestas,
UNU estas unu
Kaj eterne tiel restas.
|
Ni sendube venkos
(We Shall Overcome)
Ni sendube venkos
Ni sendube venkos
Ni sendube venkos iam
Ho funde de l' kor'
Mi kredas ja
Ke ni sendube venkos.
Ĉiu gento kune
Ĉiu gento kune nun
Ho funde de l' kor', k.t.p.
Timos ni neniun
Timos ni neniun ajn,
Ho funde de l' kor', k.t.p.
Estos ni liberaj
Estos ni liberaj iam,
Ho funde de l' kor', k.t.p.
Ni kunvivos pace
Ni kunvivos pace iam,
Ho funde de l' kor', k.t.p.
Ni sendube venkos
Ni sendube venkos, iam,
Ho funde de l' kor', k.t.p.
Miĥael, transremu nun
(Michael, row the boat ashore)
MIĤAEL, TRANSREMU NUN, HALELUJA
MIĤAEL, TRANSREMU NUN, HALELUJA
Ĉi tiu estas muzika bark', haleluja
Ĉi tiu estas muzika bark', haleluja
MIĤAEL, transremu...k.t.p.
Velojn zorgu vi, fratin', haleluja
Velojn zorgu vi, fratin', haleluja.
MIĤAEL, transremu...k.t.p.
Vastprofundas la Jordan', haleluja
Mia patrin' sur l' alia strand', haleluja
MIĤAEL, transremu...k.t.p.
La Jordan' frostigas nin, haleluja
Korpo mortas sed ne l' anim', haleluja.
|
Al paĝo 11 <--
Al la Enhavtabelo
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>