JEN-Kantaro: Paĝo 11

JEN-Kantaro -- Paĝo 11


Al paĝo 12 -->
Al la Enhavtabelo


En fojnamaseto

Sen hejmo, sen monero,
Libera sub ĉiel'
Vagadas mi sur tero,
Laŭ volo kaj sen cel'.
- En fojnamaseto,
  Kiel bone, bone, bone,
  En fojnamaseto
  Bone dormas mi.
Dumvintre falas neĝo,
Somere brilas sun',
Feliĉa kiel reĝo
Mi vagas sub la lun'.
  Por mi blovetas vento,
  Ondumas riveret',
  Por mi odoras mento,
  Ruĝiĝas papavet'.
Pli riĉa ol riĉulo
Ne timas ŝtelon mi.
Trezor' de vagemulo.
Valoras nur por li.


Valsu Matildon

(Waltzing Matilda)

de A. B. "Banjo" Paterson

Iam kamploĝadis ŝafŝtelisto en la step'
Apud lageto bivakis li,
Kaj li kantis dum bolis manĝo super fajr' por li:
Vi vere valsu Matildon kun mi.
  (Rekantaĵo) Valsu Matildon! Valsu Matildon!
          Vi vere valsu Matildon kun mi.
Malsupreniris ŝafo al la lag' por trink';
Leviĝis tuj la ŝtelisto por ĝi.
Kaj li kantis dum ŝafon li enmetis en la sak':
Vi vere valsu Matildon kun mi.

Do! Ŝafposedanto rajdis tiam al la lok';
Tri rajdsoldatoj alvenis kun li.
"Kien metis vi, ĵus, la ŝafon kiun ŝtelis vi?"
Vi vere valsu Matildon kun mi.

Saltis la ŝtelisto en la etan lagon tuj.
"Neniam trovos vi min," diris li.
Kaj la voĉo de lia fantom' nun eĥas tra la step':
Vi vere valsu Matildon kun mi.


La fluanta tajdo

1. Jen la kanto de kuraĝ'
Por maristoj dum vojaĝ',
Ĉar kuraĝon ĉiam donas melodi'.
Do kunkantu maristar'!
Vi la rajton havas, ĉar
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!
- Kantu, kantu, kamaradoj!
  Gloran estontecon havos vi:
  Estas hela la ĉiel',
  Ĉiam brilas nia stel'.
  La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!
2. Kontraŭ vento, kontraŭ ond'
Kunbatalis nia rond';
Post la nuboj ofte kaŝis sin la stel'.
Sed la tajdo venas nun,
Sin prezentas oportun',
Kaj la stelo klare brilas sur ĉiel'!


3. Do altiĝu nun la kor',
La ventegoj pasis for,
Kaj la bordon preskaŭ vidi povas vi;
Helpa vento blovas nun,
Kaj ekbrilas varma sun'.
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!
4. Levu velojn al ventet',
Levu voĉojn al kantet',
Levu korojn al ĉiama la esper'!
Kaj altiĝu la kuraĝ',
Ĉar la fino de l' vojaĝ'
Estos nepre la triumfo de l' Afer'.



Al paĝo 10 <--
Al la Enhavtabelo



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>