JEN-Kantaro: Paĝo 4

JEN-Kantaro -- Paĝo 4


Al paĝo 5 -->
Al la Enhavtabelo


La hela fontejo

(Al la claire fontaine)

Jen la hela fontejo.
Promeninte al ĝi,
Tiom logis la akvo,
Ke mi tuj banis min.

  Mi neniam cin forgesos
  Amas mi delonge cin.

Per folio de kverko
Jen mi sekigis min,
Sur la plej alta branĉo
Najtingalo kantis.

  Mi neniam k.t.p.

Kantu, najtingal', kantu!
Gajas ja cia kor',
Cia koro ridemas,
Sed ploremas mia.

  Mi neniam k.t.p.

Perdis mi la amikon
Meritante ne ĝin
Pro burĝono de rozo,
Kiun mi rifuzis.

  Mi neniam k.t.p.

Volus mi, ke la rozo
Estu sur la rozarb'
Kaj mia kara knabo
Estu amanta min.

  Mi neniam k.t.p.

Oldul' rivero

(Old Man River)

Negroj laboras ĉe Mississippi.
Negroj laboras, sed ne blankul';
Tiras boatojn maten' ĝis nokto,
Ĝis la Juĝtag' da ripozo nul',
Ne rigardu al Ĉiel'
Ĉar vin riproĉos mastra vort';
Korpon klinu al la cel'
Tiregi ŝnuron ĝis la mort'.
Lasu min iri de Mississippi.
Lasu min iri de l' blanka vir'.
Montru riveron nomitan Jordan:
Iri trans ĝi estas ja sopir'.

Oldrivero, la maljunulo,
Li ion scias,
Nenion diras,
Li nur fluadas
Li daŭre fluas al for.
Kotonon planti li ne laboras
Kaj ni plantintojn jam ne memoras,
Oldul' rivero li nur fluadas al for.
Ni ŝvitegas dum labor',
Korpoj trafitaj de granddolor'.
Faru ĝin! Strebu pli!
Ete drinku nur -- jen karcer' por vi.
Min jam naŭzis la ŝarĝon porti.
Min tedas vivi. Mi timas morti.
Oldul' rivero, li nur fluadas al for.

Al paĝo 3 <--
Al la Enhavtabelo



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>