JEN-Kantaro: Paĝo 5

JEN-Kantaro -- Paĝo 5


Al paĝo 6 -->
Al la Enhavtabelo


La rivero Sŭani

(Swanee River)

Tre fore, ĉe Rivero Sŭani,
En malproksim',
Loĝas gepatroj-maljunuloj;
Kor' tien urĝas min.
Travagas mi la vastan mondon
(Kor' en mallum'!)
Sopiras al bieno hejma,
Hejm' de l' gepatroj nun.
  Ĉie mi en mond' solecas,
  Vagas en dolor'.
  Nigruloj! mia kor' tre lacas.
  For de l' gepatroj, for.
Ĉirkaŭ la farmo li vagadis
En juna aĝ';
Dum tre feliĉaj tagoj serĉis,
Kante, kun ĝojvizaĝ'.
Kiam mi ludis kun frateto
Feliĉis mi;
Konduku min al bona panjo,
Tie finmortus mi.
  Ĉie mi, k.t.p.
Kabano inter la arbetoj,
Amata tre,
Ĝi triste en memoron rampas
Dum vagas mi en ve'.
Kiam por mi abeloj zumos
En miela voj'?
Kiam ĉe mi la banĝo tintos
En dolĉa hejma ĝoj'?
  Ĉie mi, k.t.p.

Eta brunkruĉo

(Little Brown Jug)

Geedzoj sole loĝas ni,
En kabaneto trinkas tri:
Edz', edzino kaj katin'
Neniam ĉesas ĝis la fin'.
  Ha ha ha, vi kaj mi
  Etan brunkruĉon amas ni (dufoje)
Irante el "La Blua Ran'"
Mi portas kurĉon en la man'.
Ĝi enhavas lakton, ĉu?
Mi ne intencas diri plu.

Amikoj ne vizitis min:
La haŭt' tra vestoj montras sin
Nur ĉar vi al mia buŝ'
Remetas vin por eta suĉ'.

Se ia lakto de bovin'
Gustadus bone kiel vin',
Mi ŝin nutrus apud lag'
Kaj melkus ŝin dum tuta tag'.
Tre bela estas ruĝa roz',
Ne tiel bela ruĝa naz'
Ne vin ĝenu pri kondut'
Sed trinku ĝis la lasta gut'.

Hejm' sur la step'

(Home on the Range)

Ho, hejm' sub la bel' de sennuba ĉiel'
Kun la cerv', antilop' kaj bizon',
Malofte la vort', malkuraĝa pri sort',
En la vasta paŝtejregion'.
  Hejm', hejm' sur la step',
  Kun la cerv', antilop' kaj bizon',
  Malofte la vort', malkuraĝa pri sort',
  En la vasta paŝtejregion'.
Kiel ofte al stel' en la nokta ĉiel'
Sub la bril' de la astra trezor',
Dum longa rigard', ni scivolis pro ard',
Ĉu sur ili superas la glor'.
  Hejm', hejm', sur k.t.p.

Al paĝo 4 <--
Al la Enhavtabelo



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>